En vasta kaj hela sidochambro kushas granda kolora
televidilo, kaj lilioj en vazo apud la televidilo donas agrablan
aromon. Frumatene de la 5-a de marto Hao Tonghai, advokato
de la Pekina Advokata Oficejo Bangheng, estis atendanta antau
la televidilo por auskulti la registaran laborraporton de
chefministro Zhu Rongji en la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda
Popola Kongreso.
"En la lastaj 5 jaroj evidente bonighis la
popola vivo, kaj estis ghenerale atingita la bonhava nivelo,"
kviete, sed memfide raportis chefministro Zhu.
Hao Tonghai naskighis kaj kreskis en Pekino. Li
bone memoris, ke lia familio el 7 kapoj loghis en kabano kun
unu kaj duona chambroj. Kvankam en la 90-aj jaroj de la 20-a
jarcento iomete bonighis la loghkondichoj de la popolo, tamen
la bonigho estis apenau rimarkebla. En 1998 Hao Tonghai maldungighis
de shtata entrepreno kaj fondis advokatan oficejon kunlabore
kun kelkaj amikoj. En la lastaj 5 jaroj lia familio havis
grandegan shanghighon. Antau unu jaro li achetis apartamenton
de pli ol 200 kvadratmetroj. Che la enloghigho li komprenis,
kio estas felicha nuneco kaj bela estonteco. La tuta familio
dronis en ghojo kaj espero. Post tio ankau liaj 3 fratinoj
achetis apartamentojn.
Antaue la longhejo estis tre malvasta, kaj li
ne volis havi infanon, kvankam edzighis antau longe. Nun li
kaj lia edzino jam havas planon por infano. Li achetis automobilon
kaj en semajnfino li veturigas la familianojn por ekskurso
en antauurbo. Liaj 3 fratinoj, antaue vivis ne bone, nun ghuas
felichan vivon. La unua fratino sin okupas pri komercado kaj
ghuas bonhavan vivon. La dua fratino alighis al la maljunula
asekuro kaj medicina asekuro kaj tutkore flegas la gepatrojn.
La tria fratino laboras en lia advokata oficejo.
"Kio estas felicho? Mi pensas, ke mi kaj
mia familio vivas en felicho, en kiu ni perceptas ghojon de
klopodo, trankvilon de garantiata vivo kaj liberan spacon
por disvolvi nian talenton," diris Hao Tonghai.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|