Nun en Chinio okazas la Unua Sesio de la 10-a
Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj jhus fermighis la Unua
Sesio de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
(ChPPIK). Ambau vekis atenton de gravaj vehikloj de aliaj
landoj.
Francaj
vehikloj: Interliga kunveno
Post inauguro de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda
Popola Kongreso de Chinio, francaj vehikloj ghustatempe raportis
opiniante, ke ghi estas kunveno interliganta la pasintecon
kaj estontecon.
La Franca Novajh-agentejo raportis, ke la raporto
de chefministro Zhu Rongji al la popola kongreso malfermos
novan paghon en la historio de Chinio, kaj la maljunaj gvidantoj
estas trankvile anstatauitaj de novgeneraciaj gvidantoj 60-jaraj.
La raporto diras, ke la laborraporto de la registaro
metis la gravitan punkton sur ekonomian disvolvighon kaj difinis
la chefan taskon en la estonteco. Por stimuli konsumadon kaj
kuraghigi investon, la registaro subtenos disvolvon de neshtata
ekonomio kaj samtempe disvolvos la avantaghojn de la shtataj
entreprenoj. La reformado ebligis al la china ekonomio flugan
progreson kaj Chinio daurigos reformadon.
Oni raportis, ke la laborraporto de Zhu Rongji
prenis disvolvon de agrikulturo kaj la kamparo kiel gravitan
punkton por malgrandigi la diferencon inter la richaj kaj
malrichaj regionoj.
Britaj
vehikloj: La malnova gvidantaro de la china registaro povas
esti trankvila en konscienco
Che la inauguro de la Unua Sesio de TPK en la
5-a de marto, la Brita Radio-Kompanio establis chinlingvan
retpaghon speciale por raportajhoj de ghiaj reporteroj pri
la sesio.
La raportajho sub la titolo "Inaugurighis
la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Chinio"
diras, ke Zhu Rongji menciis en la raporto la politikon "unu
garantio, tri plenumighoj kaj kvin reformoj" elmetitan
en 1998, tio montras, ke lia registaro fundamente plenumis
la promeson kaj povas esti trankvila en konscienco. "Unu
garantio" signifas "garantii jaran kreskon de ekonomio
je 8%, kaj ne devaluti la chinan monon renminbi. "Tri
plenumighoj" signifas plenumighon de reformado de shtataj
entreprenoj, financa reformado kaj malgrasigo de la organoj
de la Shtata Konsilantaro. Kvin reformoj signifas reformadon
de la sistemoj de grena cirkulado, investado, loghejo, medicino
kaj financo-imposto. Parto el ili estis plenumita kaj la cetera
estas farata. En la raporto li diris, ke la pasintaj 5 jaroj
estas neordinaraj jaroj, ke lia registaro venkis la azian
financan krizon, malrapidighon de ekonomia kresko kaj katastrofon
de inundo, kaj akiris okulfrapajn sukcesojn.
La politiko pri Taiwan estas multe tushata en
la raportado de britaj vehikloj. Raportajho de la kompanio
diras, ke chefministro Zhu Rongji koncize menciis la politikon
pri Taiwan.
Aliaj vehikloj de Britio raportis la du sesiojn.
Japanaj
jhurnaloj: La nova gvidantaro de Chinio frontos pezan taskon
Grandaj jhurnaloj de Japanio raportis la sesiojn
en grandaj spacoj opiniante, ke sukcesoj kunekzistas kun problemoj,
kaj la nova gvidantaro frontos pezan taskon. Oni esperas,
ke ili montros sian talenton de gvidado.
"Tokyo Shimbun" publikigis en la 6-a
de marto chefartikolon sub la titolo "Peza Tasko kaj
Longa Vojo", kiu diras, ke la sesio elektos novan gvidantaron
de la shtato kaj la registaro de Chinio kaj reakcentos la
celon chiuflanke konstrui bonhavan socion. La laborraporto
de Zhu Rongji prenis akcelon de interna konsumado kaj altigon
de enspezo kiel la gravitan punkton, kaj substrekis urghan
neceson de helpo al malforta homgrupo.
"Nippon Kaizai Shimbun" publikigis
chefartikolon, kiu mencias la diron de Zhu Rongji en la laborraporto
de la registaro, ke la ekonomio de Chinio trovighas en la
periodo de shanghigho, kaj la sukceso en la pasintaj 5 jaroj
estas okulfrapa, sed trovighas ankorau problemoj en agrikulturo
kaj la kamparo, la problemo de senlaboreco kaj granda diferenco
inter richeco kaj malricheco, problemo de koruptigho, kaj
la reformado de financo kaj shtataj entreprenoj restis nefinitaj.
La raporto elmetis la principon por ekvilibra disvolvo por
altigi ekonomian kvaliton kaj akcenti stabilecon. Tio estas
tre ghusta jugho. Serio da konkretaj rimedoj estas tre saghaj,
sed pli grava estas efektivigo.
"Asahi Shimbun" raportis en la 6-a de
marto la sesiojn per artikoloj kaj fotoj de tuta pagho. La
raporto diras, ke chefministro Zhu Rongji senkashe montris
la "problemojn" kaj konfidis ilian solvon al la
nova gvidantaro.
Koreaj
vehikloj: Akcenti la estontecon
La grandaj jhurnaloj, la televidstacioj KBS kaj
MBC, Asociita Novajh-agentejo k.a. raportis en la 5-a de marto
la inauguron de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso
de Chinio kaj la laborraporton de la registaro faritan de
Zhu Rongji alte taksante, ke sub la gvido de prezidanto Jiang
Zemin Chinio akiris brilajn sukcesojn kaj la china popolo
estas memfida pri la estonteco. Ili opinias, ke post sia aligho
al la Monda Komerca Organizo, Chinio aktive partoprenis en
la internacia ekonomia kunlaboro kaj konkurenco, la socialisma
merkata ekonomio donis fruktojn en Chinio kaj la ekonomio
senchese akiris rapidan kreskon, ke la celo de la dua etapo
de la moderniga konstruado de Chinio jam estis atingita kaj
nun Chinio estas marshanta al la celo de la tria etapo. La
vehikloj de Koreio opinias, ke la chi-foja sesio estas kunveno
kun grava signifo en la senchesa disvolvigho de Chinio, kaj
la nove elektita gvidantaro de la china registaro gvidos la
chinan popolon al pli alta celo.
Transmaraj
chinlingvaj jhurnaloj: Chinio vere eniris en la periodon de
chiuflanka prosperigho
Che la inauguro de la sesio de TPK la chinlingva
jhurnalo "Europa Tempo" en Parizo publikigis chefartikolon
sub la titolo "Montrado de Esperplena Chinio", kiu
diras, ke Pekino en marto farighis fokuso de la mondo, ke
miloj da chinaj kaj alilandaj reporteroj raportas la du sesiojn,
en kiuj estos granda shanghigho de gvidantaro, kaj pli grave
estos, ke la politikoj ellaboritaj de la sesioj decidos la
orientighon de Chinio en la venontaj 5 jaroj kaj pli longa
tempo.
La chefartikolo opinias, ke dank' al la reformado
kaj pordmalfermo en la pasintaj 20 jaroj Chinio eniris en
la periodon de chiuflanka prosperigho. Chiuj vizitantoj en
Chinio ne povas nei la bazan fakton, ke tia energio en la
ekonomia konstruado estas netrovebla en aliaj landoj. Oni
admiras la kreivecon de la chinoj, kaj la elvolvigho de kreiveco
dependas de ghusta politiko de la regantoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|