Dank'
al ekonomia disvolvigho en la lastaj jaroj, la 60 milionoj
da kripluloj en Chinio vivas pli kaj pli bone. Estas ghojinde,
ke jam realighis la deziro, ke kriplaj gejunuloj povas ricevi
diversan edukadon kaj en tiu flanko la malhelpo de la socia
medio farighis pli kaj pli malgranda. De 2003 la kripluloj,
kiuj povas mem prizorgi sian chiutagan vivon, ne plu estos
rifuzitaj de altaj lernejoj sole pro sia kripleco.
Pluraj membroj de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK) proponis doni al la kripluloj pli da senghenaj
spacoj.
Zhang Haidi, membro de ChPPIK, diris: "Mi
pensas, ke en civilizita socio oni devas havi noblan humanismon
kaj helpi la kriplulojn sin liberigi el malfacilo por kune
ghui la fruktojn de la materia kaj spirita civilizacioj. Subtenate
de diversnivelaj registaroj kaj diversaj sociaj rondoj en
multaj grandaj kaj mezgrandaj urboj aperis senghenaj instalajhoj,
sed en iuj lokoj ili ne estis bone prizorgataj. Mi alvokas,
ke la tuta socio protektu kaj plibonigu ilin por ke ni povu
liveri agrablan kaj oportunan medion al la kriplaj sportistoj
de chiuj landoj, kiuj venos al Pekino por la Olimpiaj Ludoj
por Kripluloj en 2008.
Esploro
pri la gesta lingvo
Gesta lingvo estas grava komunikilo por 20.57
milionoj da chinaj surduloj. Kun la socia progreso kaj precipe
disvolvigho de edukado de surduloj la gesta lingvo farighis
pli kaj pli vaste uzata en la socio. Nun Britio, Usono, Japanio
kaj Tajlando jam prenis la gestan lingvon kiel sendependan
lingvon, traktis ghin en la eduka legho, faris esploradon
pri ghi, difinis la ekzamenan sistemon pri ghia tradukado
kaj prenis ghin kiel nedevigan studobjekton en lernejoj.
Wan Xuanrong, membro de ChPPIK, diris: "La
China Asocio de Surduloj iam eldonis referencan libron 'China
Gesta Lingvo' kaj ghian kompletigon por normaligi chinan gestan
lingvon. Tamen ankorau mankas esploro pri ghiaj kvalito, pozicio
kaj rilato kun surduloj. La diferenco de la gesta lingvo en
malsamaj lokoj malhelpas komunikon kaj lernadon de surduloj,
tial klarigo de la karakteroj kaj pozicio de la gesta lingvo
kaj akcelo de ghia normaligo rekte rilatas ne nur komunikon
de la surdmutuloj sed ankau dauran disvolvighon de la surdula
edukado. Mi proponas, ke la Eduka Ministerio kaj la Shtata
Skriblingva Laborkomisiono prenu la gestan lingvon kiel lingvon
por daura esplorado kaj ghin normaligu."
Pli
da subtitoloj al la filmoj kaj TV-filmoj
En Chinio vivas 20.57 milionoj da aud-kripluloj
kaj chiujare naskighos 30 mil surdaj infanetoj. Kiel liberigi
ilin el la sensona mondo kaj havigi al ili pli da scioj pri
la ekstera mondo, tio estas nepre solvenda problemo.
Yu Bing, membro de ChPPIK, diris: "Filmoj
kaj TV-filmoj estas grava rimedo por kontakti la socion. Sed
manko de chinaj subtitoloj al multaj chinaj filmoj kaj TV-filmoj
malfaciligas al surduloj akiri informojn. En Usono chiuj filmoj
kaj televidaj filmoj havas subtitolojn elekteblajn por la
surduloj. Mi deziras, ke koncerna departemento ellaboru regulojn
similajn al la alilandaj.
En la diskutado oni faris multe da proponoj por
garantii la interesojn de kripluloj, kiaj ellaboro de "Reguloj
pri garantio de la interesoj de kripluloj", "Asigno
pli da mono al la kriplula fonduso" kaj "Instalo
de apogiloj por blinduloj en publikaj lokoj".
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|