La 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio
de Chinio kaj la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso
kaj tiu de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
rolis kaj rolas kiel fundamenta garantio por konstruo de la
bonhava socio de Chinio.
La brila perspektivo de Chinio ne estas minaco
al la mondo, sed rara shanco kaj vera lokomotivo por la ekonomia
disvolvigho de la mondo en la venontaj jaroj. Per sia eksterordinara
kapablo trakti novajn aferojn kaj per sia aparta komerca organizo
Chinio refoje pensigas la homojn pri la funkcio de ekstera
komerco en la ekonomia disvolvigho. Tiu modelo jam rikoltis
rimarkindajn sukcesojn en ghiaj najbaraj landoj de Orienta
Azio.
En la situacio de la tutmonda ekonomia depresio
Chinio nun estas prospera kaj allogas multe da alilanda kapitalo.
Lau statistiko, antau la fino de oktobro de 2002 en Chinio
funkciis 27630 eksterlandaj entreprenoj kaj 420 mil entreprenoj
investitaj de Chinio kaj eksterlando kune. En 2002 aliaj landoj
investis al Chinio entute 50 miliardojn da usonaj dolaroj,
pli multe ol la investoj enkondukitaj de Usono. Pro tio oni
ne devas rigardi Chinion sole kiel fabrikon de la mondo nek
kiel landon, kiu sin okupas chefe pri produktado kaj eksporto
de varoj per multaj laboruloj. Oni devas scii, ke Chinio nun
estas tutmonda merkato, kiu kapablas enkonduki alilandajn
produktajhojn.
La chinaj varoj, kaj tradiciaj kaj altteknologiaj,
chiuj estas fortaj en la merkata konkurenco. Antau nelonge
Jhurnalo Wall Street publikigis artikolon, en kiu legighas
"Chinio jam farighis industria bazo de la mondo, kiu
per abundo da produktajhoj multe mallevis la mondan inflacion."
Chinio akiris grandajn sukcesojn ankau en la
socia progreso kaj moderniga konstruado, ekz. en konstruado
de fervojoj, autovojoj, aerodromoj, havenoj, energioj kaj
fundamentaj trafikaj instalajhoj de urboj. La grandiozaj projektoj
pri la barajho de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, novaj aerodromoj
kaj magnet-suspensiaj trajnoj al Pudong-aerodromo de Shanhajo
altiris al si multe da en- kaj eksterlanda kapitalo. Chinio
ellaboris planon pri lancho de homporta spacoshipo.
Chinio estas fidoplena pri sia perspektivo. Ghi
planas kvarobligi sian enlandan produktovaloron en 20 jaroj
kaj levi la pokapan jaran enspezon al 3 mil usonaj dolaroj.
Por realigi tiun celon ghi devas daurigi sian reformadon kaj
pordmalfermon por ke la privataj, shtataj entreprenoj kaj
financa sistemo funkciu pli efike kaj regule.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho |