En la lastaj tagoj Tudeng Kezhu, membro de la
China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK)
veninta de Tibeto, farighis famulo en forumoj de kelkaj grandaj
retstacioj. Vehikloj "malsekretigis", ke li estas
neniu alia ol tiu, kiu en la lastaj 2 jaroj vizitadis la "Forumon
de Xinhua" de la reto de la Novajh-agentejo Xinhua, en
kiu li diskutis kun retvizitantoj.
"Dankon al vi, ke vi honoris nin!",
"Gratulon al vi, Tudeng!" Chiuj retvizitantoj, kiuj
scias pri tio, salutis lin per mallonga kaj intima vorto.
Parolante pri vizito al la reto en vera nomo,
Tudeng Kezhu diris: "La vizitantoj havas altan kvaliton.
Pere de la interreto mi akiris multe da konsiloj, materialoj
kaj inspiroj." Li diris, ke liaj du proponoj al la sesio
de ChPPIK sub la titoloj "Akcentu Edukadon en Tibeto"
kaj "Prenu Tibetan Antilopon Feticho de la Pekinaj Olimpikoj"
enkorpigis saghon de la retamikoj.
Antau kelke da jaroj interreto estis novajho en
Chinio, sed nun ghi shtorme disvastighis en la vivo de la
chinoj. Statistiko raportas, ke ghis la fino de 2002 en Chinio
jam estis 60 milionoj da vizitantoj de interreto. Pli kaj
pli multaj chinoj trovis, ke dank' al interreto demokratio
farighis pli proksima kaj perceptebla.
Zhou Xisheng, ghenerala direktoro de Xinhua-interreto,
la plej autentika novajh-agentejo de Chinio, diris: "Raportado
pri la sesioj de TPK kaj ChPPIK vekis vastan atenton de la
retamikoj de la tuta mondo. Chiutage oni vizitas la interreton
pli ol 30 milionojn da fojoj, kaj sole la 'Forumo de Disvolvigho'
estas vizitata je 30 mil homfojoj. Sed antau 2 jaroj, nia
forumo estis vizitata nur 200-300 homfojojn."
"Interreta Interkomunikado" speciale
instalita de la retstacio por la partoprenantoj de la sesioj
vekis senprecedence varman respondon. Laborantoj de la stacio
diris, ke multaj partoprenantoj shatas intervjuon sur reto.
Chiutage oni aranghis 3-4-foje interretan interparoladon,
kaj chirkau 30 homoj vizitis ghin. En la 5-a de marto Meng
Jianzhu, sekretario de la Komitato de la Komunista Partio
de Chinio de Jiangxi-provinco, gastis en la retstacio de Xinhua-novajh-agentejo
kaj en unu horo estis demandita de 100 retvizitantoj, kaj
inter ili estis kaj liaj samprovincanoj dungitaj aliloke kaj
samprovincanoj studantaj en Usono.
"Interreto estas ne nur avangarda teknologia
rimedo, sed ankau forto de demokratio," diris Fu Yonglin,
reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso. Li rimarkis,
ke chi-jare multaj cheestantoj de la du sesioj kunportas porteblan
komputoron. Interreto farighis plej rapida kanalo por kolekti
informojn kaj opiniojn de la popolo.
Zhou Xisheng opiniis, ke ghustatempeco, facila
reciprokeco kaj vasta aplikebleco de interreto decidis ghian
pli kaj pli grandan rolon en la antauenpusho de demokratio
en la estonteco. "Ne nur en la sesioj ghi povas starigi
ponton inter la lokaj registaroj kaj ordinaraj popolanoj ankau
en aliaj tempoj kaj aliaj lokoj."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|