Lastatempe,
la vorto "bonhavigho" ighis tre populara por la
chinoj, fakte ghi ne estas abstrakta koncepto, sed celo de
la chinoj kun konkretaj difinoj, inkluzive de bona ekologia
medio kaj harmonio kun la naturo.
En la lastaj jaroj rimarkinde disvolvighis la
urba konstruado de Shanhajo kaj la mapo de la urbo renovighis
en chiu duonjaro. Sur la freshdata mapo oni rimarkis, ke pli
kaj pli grandighis la verdejoj en la urbo.
Dum multaj jaroj en la pasinteco Shanhajo okupis
la lastan lokon rilate verdigon de la urbo. Sed en la lastaj
10 jaroj, precipe en la lastaj 3 jaroj verdigado de Shanhajo
havis eksterordinaran progreson kaj la areo de la verdejoj
superis tiun en la pasintaj 50 jaroj. Ghis la fino de 2002
la meznombra pokapa areo de verdejo de la urbo estis 7 kvadrataj
metroj, kaj 27% de la areo de la urbo estis verdigitaj. Per
tio la urbo levighis al la unua vico inter la grandaj kaj
mezgrandaj urboj de la tuta lando. En septembro de 2002 Shanhajo
estis honorita de UN per la premio de Daurigebla Disvolvigho
de Urbo.
Ghardenigi
la urbon
En
majo de 2002 oficiale malfermighis la parko Daning-Lingshi
en Shanhajo. La parko areas 68 hektarojn kaj la totala investo
atingis 1240 milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas al 1 usona
dolaro). En la orienta parto de la parko estas 7-hektara lago
kaj strando de pli ol 3000 kvadratmetroj. En la meza parto
estas marchejo, tra kies fragmitejo serpentumas vojeto el
kruda ligno. En la okcidenta parto estas monteto kun prospera
arbaro. En la arbaro ombrighas kiosko, kaskado, kaverno kaj
fontano.
Samtempe kun verdigado en la urbo, oni grandskale
arbarizis ankau la antauurbon. Lau plano 67000 hektaroj da
tero estos verdigitaj, kaj la areo konsistigas dekonon de
tiu de la tuta urbo.
Krome, kune kun la konstruado de la ekstera cirkla
ekspresa vojo 98 kilometrojn longa, oni starigos por la urbo
cirklan forston kun largho de 500 metroj.
Lau la plano de la urbo, ghis 2005, la verdejoj
en la centra parto de la urbo ne devas havi distancon de pli
ol 500 metroj inter si. Tiam aperos en la antauurbo 4 grandaj
arbaraj parkoj kaj kelkaj grandaj ekologiaj forstoj. 20% de
la tuta areo de la urbo estos arbarizitaj, kaj en 2020 30%
de la areo estos arbarizitaj kaj 35% verdigitaj.
Krom krei novajn verdejojn, la urbo ankau tre
akcentas utiligi la originajn verdejojn. En la lastaj jaroj
koncerna departemento postulis, ke iuj institucioj kaj publikaj
ejoj anstatauigu siajn brikajn chirkaumurojn per kradaro au
tute forigu ilin, por ke la urbanoj ghuu verdajhojn. En 2003
chiuj parkoj de la urbo estos senpage malfermataj al la publiko.
Shanhajo penos fari sin shtata ghardena urbo en
2003.
Utilo
en diversaj formoj
En
Shanhajo la arboj verdas tra la tuta jaro. Ili ensorbas venenan
gason, fumon kaj polvon purigante la aeron. Densaj herbaroj
tegas la teron kaj efike malhelpas levighon de polvo.
En la centro de Shanhajo en chiu kvadrata kilometro
loghas 50 mil homoj. Oni malkonstruis kadukajn domojn kaj
verdigis la teron, kaj por verdigo de chiu kvadrata metro
la registaro pagis 12 mil juanojn. Chu tio estis inda? La
demandon oni konvinke respondis per bonega efiko de la verdigado.
Ekzameno de la Shanhaja Meteorologia Instituto
montris, ke en somero malaltighis temperaturo en la urbocentro,
kie oni malfermis vastan verdejon, kaj rapide moderighis la
"efiko de varma insulo". Rapide malmultighis polvo
kaj la media kvalito atingis la duan gradon de la shtata normo.
Krome flegado de la verdejoj donis laboron al 20 mil homoj.
Memkonscio
pri verdigado
"Kian
donacon prezentu al bonaj amikoj en ilia naskightago"
- interkonsilighis studentinoj en iu chambro en la Literatura
Instituto de la Shanhaja Univesitato. Fine ili venis al la
decido: Planti kamforarbon! Volontula forstumado okazigata
en printempo de pluraj sinsekvaj jaroj en Shanhajo inspiris
ilin, ke tio estas signifoplena afero por ambau flankoj.
Pli kaj pli altighis la memkonscio de la shanhajanoj
pri verdigado.
Termolinio de telefono por kontrolo pri verdigado
de Shanhajo funkciis jam 7 jarojn. Antaue oni telefonis chefe
por plendi kontrau detruo de verdejoj, sed en la lastaj tiaj
plendoj malmultighis. La telefonintoj akcentis kvaliton de
la verdigado. Ili petis plivastigi verdejon en ilia plansetlejo,
plibonigi flegadon de la verdejoj kaj ghustatempe stuci arbojn
kaj konsultis pri hejma florkulturado.
En printempo de la lastaj jaroj koncerna departemento
okazigis konsultighon por la urbanoj rilate konigadon de legho
de forstumado, lecionon por hejma florkulturado, metodon por
insektoekstermo de verdejoj, volontulan protektadon de verdejoj...
Senchese vanadis konsultantoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|