La 12-an de marto, 376 reprezentantoj de la popola
kongreso kune subskribis proponon "Kiel eble plej baldau
revizii la Leghon pri Deviga Edukado de la China Popola Respubliko
". Tio estas unu el la proponoj faritaj de plej multe
da reprezentantoj.
Kutime pli ol 30 reprezentantoj rajtas doni proponon
al la kongreso por diskutado. Sed la nomita propono ampleksas
reprezentantojn ne nur de eduka rondo sed ankau de la needuka
rondo. Ili diris, ke la kampara deviga edukado strikte rilatas
al la socia disvolvigho.
La reprezentantoj opiniis, ke nun la ghenerala
situacio de la kampara deviga edukado estas bona kaj ghia
orientigho klara, tamen kashighas iuj negativaj faktoroj.
Ekz. por popularigi la 9-jaran devigan edukadon mankas mono,
multe da lernejoj urghe bezonas riparadon kaj rekonstruadon.
Por solvi tiujn problemojn oni devas fari sistemajn konstruadon
kaj renovigon.
Por liberigi la kamparanojn el malricheco la
fundamenta metodo estas doni bonan edukadon al juna generacio,
ke ili posedu kulturajn sciojn kaj vivtenan kapablon.
La propono akcentas, ke la edukado nepre devas
servi al la popolo, respondeci al ghi kaj akceli egalan disvolvighon
de la deviga edukado kaj kompletan progreson de la homoj.
La propono diras, ke en la nova sistemo, gvidate
de la Shtata Konsilantaro, chiuj lokaj registaroj devas administri
la lernejojn kun la guberniaj registaroj kiel la chefa respondecanto.
Oni devas ellabori sistemon, lau kiu la diversnivelaj registaroj
devas elspezi monon por edukado, chiu lau sia devo, dum la
centra registaro devas fari specialan regulon por la edukaj
aferoj en la ekonomie subevoluintaj lokoj, fari decidon, lau
kiu la malrichaj lernantoj povas senpage viziti lernejon kaj
la gefiloj de la kamparanoj, laborantaj en urboj, rajtas viziti
lernejon kaj instruistoj de la urbaj element- kaj mezlernejoj
-- devas instrui por certa tempo en la kamparo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|