Super la Golfo shvebas densaj militaj nuboj,
kio multe levas la internacian prezon de oleo. Reprezentantoj
de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Chinio kaj membroj
de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
donis grandan atenton al la olea sekureco de Chinio. Ili proponis,
ke Chinio kiel eble plej rapide ellaboru sian strategion por
rezervi pli da oleo kaj serchu ghiajn surogatojn.
La olea problemo ludas grandan rolon por la ekonomia
disvolvigho de Chinio. Chinio deziras realigi fundamentan
modernigon post 50 jaroj kaj sen sufiche da energioj la modernigo
estos nerealigebla.
En la unua tagdeko de marto en la foiro de Nov-Jorko
chiu barelo da oleo kostis iom malpli ol 40 usonajn dolarojn,
apenau atingis ghian prezon en la Golfa Milito. La rapida
kurzaltigho de oleo malhelpas aernavigacion, industriojn de
automobiloj kaj ludiloj kaj vestoprilaboradon de Chinio. Chinaj
loghantoj jam sentis influon de ondigho de la olea prezo en
sia chiutaga vivo.
Lau la statistiko de la Ghenerala Dogano de Chinio,
en 2002 Chinio importis entute 69.41 milionojn da tunoj da
oleo, je 15.2% pli multe ol en 2001. Kaj proksimume 60% de
la importita venis el Mez-Oriento. Fakuloj diris, ke jughate
lau la nuna ekonomia tendenco kaj nivelo de la energia konsumado
kaj precipe pro la rapida kresko de la nombro de privataj
automobiloj Chinio konsumos multe pli da oleo en la estonteco.
Antau 10 jaroj Chinio farighis lando de olea importado. Fakuloj
antauvidas, ke en 2003 la olea konsumado de Chinio levighos
je 3-4% kaj tiujare Chinio konsumos 125 milionojn da tunoj
da oleaj produktajhoj. Tio montras, ke 30% de oleo kaj ole-kemiaj
produktajhoj konsumataj de Chinio dependos de importado.
S-ro An Qiyuan, kiu longatempe sin okupis pri
olea prospektorado, proponis, ke rezervi pli da oleo garantios
la sekuran liveron de oleo kaj iniciativon de Chinio en la
internaciaj problemoj kaj grandskale levos la ekonomian efikon
kaj konkurencan povon de la chinaj energiaj industrioj.
Rezervi pli da oleo estas efika rimedo por stabiligi
la rilaton de livero kun bezono, moderigi olean prezon, pozitive
agi kontrau subitaj okazajhoj kaj garantii la sekurecon de
la nacia ekonomio. Japanio, Usono, Brazilo, Suda Afriko, Hindio
kaj multaj aliaj landoj jam havas chiu sian sistemon de olea
rezervo.
Rezervi pli da oleo estas unu el la taktikoj
de Chinio por garantii la olean sekurecon. Chinio devas multigi
la kanalojn de olea importado kaj kuraghigi ekspluati oleon
eksterlande kaj multe rezervi oleon, fermi iujn olekampojn,
kies rezervokvanto estas jam certigita, kaj teni la racian
proporcion inter la produktokapablo kaj rezervita fonto.
Krom tio Chinio devas pluapashe reguligi la strukturon
de siaj energioj, malpliigi sian dependon de oleo kaj natura
gaso, daure disvolvi nuklean elektrejon kaj aliajn senpoluajn
energiojn, disvolvi la karban gasigon kaj gasan likvidigon
kaj fari grandan penadon, por ke la nuklea energio de Chinio
en 2004 konsistigos 4% de la totala kvanto de ghiaj energioj,
sed nun en la tuta mondo la nuklea energio konsistigas averaghe
16% de la totala energia kvanto.
En la du sesioj oni proponis mendi pli da oleo
kaj iom post iom shanghi la nunan situacion, ke Chinio povas
nur pasive akcepti la olean prezon de la internacia merkato.
Nun la China Olea Asocio kaj la shanhaja registaro
kune decidis, ke la China Ole-kemia Kompanio (Grupo) kaj aliaj
du grandaj grupoj kaj la shanhaja registaro kune refunkciigu
la Shanhajan Olean Foiron.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|