Okazigo de la sesioj de TPK kaj ChPPIK tushis
la nervon de la germana jhurnalismo, kaj la laborraporto de
la registaro farita de chefministro Zhu Rongji vekis atenton
de la germanaj vehikloj.
Iu germana jhurnalo publikigis artikolon pri
chefministro Zhu Rongji kaj lia laborraporto de la registaro.
Ghi diras, ke li estas gvidanto profunde shanghinta Chinion,
ke Chinio nun penas likvidi koruptighon, turnas malprofitantajn
shtatajn entreprenojn kaj bankojn en profitantajn, donas al
la popolo medicinan asekuron kaj liberigas chinojn el malricheco.
"Chinio faris grandajn kaj malgrandajn reformojn, kaj
samtempe sana kresko de la ekonomio favoris la stabilecon
de la shtatoĦ En la azia financa krizo en 1997 la akcia merkato
kaj ekonomio de la periferiaj landoj falis kiel domeno, sed
nur Chinio sukcese trapasis la krizon pere de stabila superrego.
Ghia aligho al la Monda Komerca Organizo en 2001 estas granda
evento en ghia disvolvigho."
Kiom shanghighis Chinio? La artikolo menciis
la admiron de Castro, gvidanto de Kubo. Li diris, ke Chinio
"spertis miljaran shanghighon en unu tago". Krome
la artikolo citis serion da datumoj el la laborraporto: Nombro
de telefonoj kaj poshtelefonoj kreskis de 83.54 milionoj al
421 milionoj, en la unua loko de la mondo; ekspresaj vojoj
longighis de 4771 km. al 25200 km; kaj en 2002 Chinio farighis
la lando kun plej multa rekta investo de fremdaj komercistoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|