En
la Unua Sesio de la 10-a TPK kaj la 10-a ChPPIK oni multe
diskutis pri protekto de la vivmedio kaj ekologia medio. Oni
estas ghojaj pri la sukcesoj de la registaro en la mediprotektado
de la pasintaj jaroj.
Chinio estas granda agrikultura lando, kaj la
popolo amas la teron kiel sian vivon kaj plenenergie disvastigis
la kampojn, ekz. polderigi lagojn, ekspluati virgan teron,
shanghi arbaron en agron ktp. Tio damaghis la medion. La serioza
leciono instruas, ke oni nepre devas harmonie vivi kun la
naturo kaj neniel damaghi la medion kaj richfontojn pro portempa
disvolvigho. Oni jam konsciis, ke levigho de la vivnivelo
ne signifas sole pliighon de la richajhoj. Ghi devas ampleksi
ankau plibonighon de la vivmedio kaj ekologia medio. Nur daurigebla
disvolvigho estas laudinda. La plej bona vojo de disvolvigho
devas esti utila al prospero de industrioj, richigho de la
homa vivo kaj plibonigho de la ekologia medio.
Estas
ghojige, ke en la lastaj jaroj la chinaj registaroj de diversaj
niveloj chiam metas la strategion de daurigebla disvolvigho
sur la okulfrapan lokon, ekz. ghuste trakti la interrilatojn
inter la ekonomia disvolvigho kaj la loghantoj, richfontoj
kaj medio; dedichi grandan atenton al plibonigo de la ekologia
medio kaj vivmedio; multe pliigi investon; fari disvolvon
de la komenco. En chiuj tiuj flankoj Chinio jam akiris rimarkindajn
sukcesojn. Post 1998, kiam Chinio suferis de eksterordinare
granda inundo, la Shtata Konsilantaro donis grandan atenton
al protekto kaj konstruo de la ekologia medio kaj precipe
en la meza kaj supra basenoj de Yangzi-rivero kaj la Flava
Rivero oni efektivigis projekton por protekti naturan arbaron
kaj en la lokoj, kie la ekologia medio estis grave damaghita,
oni grandskale cedis kampojn al arbaroj kaj herbejoj. Pro
tio la shtato senpage donis al la kamparanoj grenon, arbidojn
kaj subvencion, kio multe iniciatis la aktivecon de la kamparanoj
kaj ludis gravan rolon por plibonigi la ekologian medion kaj
liberigi la kamparanojn el malricheco. En la baseno de Yangzi-rivero
oni malkonstruis chelagajn domojn kaj cedis polderigitajn
agrojn al akvo, translokis loghantojn, tiel ke la lagoj reakiris
originan areon.
Protekti kaj plibonigi la vivmedion kaj ekologian
medion estas tasko por longa tempo, kio postulas nian senlacan
penadon. Krom la supre menciitaj tiu tasko ampleksas ankau
batalon kontrau medipoluo, naskolimigon, protekton kaj racian
utiligon de la naturaj richfontoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|