Wang
Jinyou estas landnivela labormodelo kaj ghenerala direktoro
de la Zhucheng-a Eksterakomerca Kompanio (Grupo). Li gvidis
ghin jam pli ol 10 jarojn kaj sub lia gvido ghi farighis la
plej granda entrepreno, kiu sin okupas pri agrikultura industrio
en Shandong-provinco. Ghi laborigas 200 mil kamparanajn familiojn.
Nun ghi estas unu el la plej fruaj chinaj entreprenoj de agrikultura
industrio. En 2002 ghia vendovaloro superis 4 miliardojn da
juanoj, el kiuj estis 120 milionoj da usonaj dolaroj. Li diris,
ke Zhucheng ne havas pintajn produktajhojn, tamen dank' al
plurjara esplorado kaj praktikado la urbo malfermis la vojon
pliigi enspezon de centoj da miloj da kamparanoj kaj helpi
ilin kiel eble plej rapide sin liberigi el malricheco. Jen
la modelo "kompanio kaj kamparanoj".
Tio estas kontrakto, farita de la kompanio kaj
kamparanoj lau la bezono de la merkato pri terkulturado kaj
brutobredado. Lau la kontrakto la kompanio devas liveri al
la kamparanoj merkatajn informojn, kapitalon, teknikojn kaj
bonrasajn semojn kaj levi la kolektivecon de la kamparanoj.
Tiamaniere la kamparanoj povas lau plano fari produktadon,
utilan al plialtigo de la kvalito de la produktajhoj kaj konkurenca
povo en la enlanda kaj internacia merkatoj. Dank' al tio oni
multe profitas en la internacia merkato kaj la kamparanoj
enspezas pli multe. Nun tiu modelo estas popularigata en Chinio.
S-ro
Wang diris, ke la devizo de lia kompanio estas: "Mi disvolvighas
kune kun agrikulturo. Mi dividas ghojon kaj malghojon kune
kun la kamparanoj." Decembre de 1995 la tiama vicchefministro
Wen Jiabao inspektis Zhucheng kaj postulis, ke oni bone entreprenu
sian karieron kaj neniel fushu ghin, char malantau la kompanio
staras centoj da miloj da kamparanoj. Wang gravuris liajn
vortojn en la memoro kaj bone scias la gravecon de sia tasko.
Li diris, ke prilaboro de agrikulturajhoj estas grava, char
unue, la kompanio devas energie disvolvi la merkaton kaj okupi
ghin per siaj prilaboritaj agrikulturajhoj, nur dank' al kio
la kamparanoj povas realigi bonhavighon; kaj due, la kompanio
devas servi al la kamparanoj en chiuj flankoj, aranghi kapitalon,
instrui teknikojn kaj liveri bonrasajn semojn lau internacia
bezono kaj krom tio ghi devas kapabli rezisti kontrau la merkata
krizo por ne damaghi la kamparanojn, ech kiam la merkato estas
en malbona stato.
Chefministro Zhu Rongji diris en la registara
laborraporto ankau, ke en 2003 la registaro devas doni grandan
atenton al disvolvo de agrikulturo, kampara ekonomio kaj plialtigo
de la kamparana enspezo. Lau la raporto oni devas reguligi
la strukturon de agrikulturo kaj kampara ekonomio, raciigi
la dispozicion de terkulturado kaj akceli agrikulturan industriigon,
plenenergie disvolvi brutobredadon, bredadon de akvoproduktajhoj
kaj prilaboradon de agrikulturaj produktajhoj. Wang diris,
ke la chefministro metis grandan esperon sur la agrikulturan
industriigon, ke ghi gvidu pli da kamparanoj en la merkaton.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho |