La 5-an de marto, 2003, chefministro Zhu Rongji
faris laborraporton en la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola
Kongreso. En sia raporto li substrekis, ke oni devas konscience
protekti la medion, racie ekspluati kaj shpareme utiligi diversajn
naturajn richfontojn, intensigi protektadon kaj konstruon
de la ekologia medio, plenenergie disvolvi la mediprotektajn
industriojn, energie preventi polucion en gravaj basenoj,
regionoj kaj maroj kaj fari sintezan plibonigon de urba medio¡
En siaj diskuto kaj ekzamenado de la raporto la cheestantoj
de la sesioj de TPK kaj ChPPIK faris multajn proponojn kaj
montris la komunan deziron: Konstruante la bonhavan socion
en chiuj flankoj oni devas doni grandan atenton al ekologia
konstruado kaj mediprotektado.
"Protektu
la naturan ekologion kaj postlasu al la posteuloj 'verdan
bankon'!"
Tio
estas propono de Zhang Longjun, prezidanto de la Konstanta
Komitato de la Yanbian-a Kore-nacia Autonoma Subprovinco,
Jilin-provinco. Li opiniis, ke rigardate lau la vidpunkto
de daurigebla disvolvigho, turismo havas la saman celon kun
mediprotektado kaj inter tiuj du aferoj estas malmulte da
konfliktoj. La diversaj naturparkoj estas bonaj ekologiaj
lokoj kaj oni devas substreki la harmonion de la homoj kaj
naturo kaj fari sciencan popularigon en turismo kaj doni atenton
al protekto de ekologia medio por ke ghi ne estu damaghita
pro turismo, char la turismaj lokoj perdos sian valoron tuj
post damgho de la natura medio.
Iuj
opinias, ke fondi naturparkon damaghas utiligeblecon de la
tero kaj malhelpas ekspluaton de la richfontoj kaj ekonomian
disvolvighon. Esplorado montras, ke la efiko de naturparkoj
estas multe pli granda ol la investo al la protektado. Ni
prenu la naturparkon de Changbai-montaro en Jilin-provinco
kiel ekzemplon. La totala jara ekonomia valoro de la tieaj
vegetajhoj jam superis 7 miliardojn da juanoj, kaj ghi levighas
chiujare.
La shtatnivela Changbai-naturparko naskighis
en 1960 kaj post 20 jaroj eniris en la reton de UN "Homoj
kaj Biosfero". La loka registaro aktive ekspluatas la
turismajn richfontojn kaj donas grandan atenton al la ekologia
konstruado kaj mediprotektado surbaze de la principo "lauleghe
protekti, disvolvi kaj administri". Protekti naturajn
richfontojn de Changbai-montaro jam farighis konscia devo
de la loghantoj. Antau nelonge Changbai-montaro farighis unu
el la 10 famaj montaroj en Chinio. Tio estas ne nur alta takso
pri ghiaj apartaj naturaj vidindajhoj kaj grava scienc-esplora
valoro, sed ankau laudo de ghia longatempa penado por ekologia
konstruado kaj protekto de vegetajhoj.
En 1999 Chinio prenis Jilin kiel modelon de ekologia
konstruado de la lando. Tio montras, ke la registaro de Jilin-provinco
kaj koncernaj departementoj faris bonan laboron en tiu sfero
kaj plie en la estonteco ili daure faros la ekologian protektadon
kaj administradon, disvolvos ekologian turismon kaj ekologian
ekonomion por realigi daurigeblan disvolvighon kaj postlasi
al la posteuloj "verdan bankon".
"Industria
disvolvigho konkordu al la ekologia medio!"
Tio estas propono de Zhang Guangning, aganta
urbestro de Kantono. Li opinias, ke oni devas kombini la ekologian
protektadon kun industria disvolvigho kaj turni grandan atenton
al harmoniigo de la urba arangho kun la medio. La rapida ekonomia
disvolvigho ofte havas akran kontraudiron kun mediprotektado.
Kiamaniere solvi tiun problemon? Li opiniis, ke oni devas
meti protektadon de richfontoj kaj medio sur la unuan lokon
kaj neniel ripeti la malnovan vojon en la industria disvolvigho,
unue polucii kaj poste batali kontrau polucio. Kantono penas
konstrui sin en la ekonomian centron, kulturan kaj pitoreskan
urbon en suda Chinio. Por atingi tiun celon oni devas fari
Kantonon loko utila por homa loghado kaj entreprenado, tial
oni devas doni grandan atenton al kombino de ekologio kun
industria disvolvigho, por ke la urbo estu harmonia kun la
medio.
Por ekspansiigi la urban areon la kantona registaro
decidis en 2000 turni grandan atenton al disvolvo de la Nansha-a
Scienc-teknologia Distrikto, por ke ghia konstruo farighu
nova viviga forto por la daura ekonomia disvolvigho. Oni faros
ghin alia ekologia modelo. En la estonteco ghi estos chemara
urbeto kun shtala, petrol-kemia kaj informadika industrioj
kiel la chefaj kaj tiam duono de ghia areo estos arbarizita.
Ghenerale oni opinias, ke industrio certe kauzas
poluadon, tamen la kantona registaro persistas en la principo
meti la ekologian protekton sur la unuan lokon kaj fari projektadon,
konstruadon kaj disvolvadon sur alta nivelo kaj postulas,
ke chiuj entreprenoj devas sekvi europan normon en ellaso
de eluzitaj akvo kaj gaso. Ili preferas konstrui iom malrapide
ol funkciigi tiajn fabrikojn, kiuj ne povas sekvi la avangardan
normon en ellaso de eluzitaj akvo kaj gaso. La arbarizado
certe levas la produktokoston, tamen por mediprotektado kaj
estonteco de la urbo la urba registaro neniam shancelighas
en tiu principo.
"Faru
mediprotektadon ekde bagateloj!"
Vicdirektoro de la Media kaj Richfonta Instituto
sub la Zhejiang-a Universitato Chen Yingxu opiniis, ke chiuj
civitanoj devas protekti la medion ekde bagateloj. Nun la
homa konscio pri mediprotekto estas forta. "Pura akvo,
fresha aero kaj nepoluitaj manghajhoj" estas minimuma
postulo de la homoj en la chiutaga vivo.
Por realigi la ekonomian disvolvighon oni devas
fari mediprotektadon ekde bagateloj kaj kiel eble plej malmulte
uzi unufojajn objektojn.
Oni devas shpari akvon kaj elektron por domaghi
richfontojn.
Oni devas klasifiki la rubon, kio estas utila
al solvo de la media polucio de Chinio kaj reutiligado de
richfontoj.
En la dokumento pri bonhavigho publikigita de
la Shtata Statistika Buroo la normo pri vivmedio kaj pokapa
areo de verdejoj ne estas kontentigaj kaj nun la grunda erozio
kaj kampa dezertigho estas seriozaj.
Por konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj
oni devas daure disvolvi ekonomion en longa tempo. En la produktado
kaj chiutaga vivo oni devas laueble uzi nepoluajn objektojn
por malpliigi la median polucion.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho |