La
chinaj vilaghestroj senescepte estas elektitaj de la vilaghanoj.
Ilia konduto strikte rilatas al la interesoj de la kamparanoj.
En la Dua Forumo de Chinaj Vilaghestroj, kiu finighis antau
nelonge en Nankino, pli ol 100 vilaghestroj el 25 provincoj
kaj municipoj prezentis sian planon pri konstruado de la bonhava
vilagho en chiuj flankoj kaj belan perspektivon de la vilagha
disvolvigho kaj moderniga konstruado.
Disvolvi
ekonomion surbaze de siaj trajtoj
Parolante pri disvolvigho la vilaghestroj havas
klaran koncepton, t.e. disvolvi ekonomion surbaze de siaj
trajtoj.
Liuzhuang-vilagho
de Liaocheng, Shandong-provinco, estis tre malricha. Siatempe
ghi estis malproksima de la urboj kaj shoseoj, sed nun chiuj
loghas en duetagha domo kun televidilo kaj telefono. La pokapa
jara enspezo superis 5 mil juanojn. Vilaghestro Liu Yao diris,
ke ili disvolvis sian ekonomion konforme al siaj lokaj kondichoj
kaj energie disvolvis siajn trajtojn. Ekz. ili establis fabrikojn
de sekigitaj legomoj kaj fridigitaj manghajhoj el lokaj materialoj.
En la lastaj jaroj en reguligo de la agrikultura
strukturo en Chinio aperis multe da vilaghoj kun aparta ekonomio,
fajnaj agrikulturajhoj kaj folklora kulturo, kies prospera
viva forto montras, ke disvolvi ekonomion surbaze de siaj
apartaj trajtoj utilas al la vilagha ekonomio kaj levigho
de la enspezo de la kamparanoj.
Daura
disvolvigho
Ankau "daura disvolvigho" estis multe
akcentata de la forumanoj.
Pri
disvolvigho de sia vilagho, Chen Yugui, vilaghestro de Liaoning-provinco,
diris: "Nun ni faras chion por la estonteco. Niaj prapatroj
postlasis al ni verdajn montojn kaj akvon kaj ni ne ne devas
heredigi al niaj posteuloj poluajn entreprenojn." Multaj
vilaghestroj samopiniis kun li. Ili preferas malmulte profiti
ol poluadi. Yang Jinxing, vilaghestro de Kantono, diris, ke
nun lia vilagho estas pitoreska kun multaj arboj. La vilaghanoj
ghuas richan vivon en tiu bela medio.
La cheestantoj de la forumo iniciatis kaj subskribis
"Interkonsenton pri daura disvolvigho de chinaj vilaghoj":
Amu nian hejmlokon, bone protektu la medion, agrojn, akvon
kaj ekologian agrikulturon...
Por
bonhavigho en chiuj flankoj
Por realigi la bonhavighon en chiuj flankoj oni
devas energie disvolvi la vilaghan ekonomion. Pri tio chiuj
cheestantoj de la forumo havas la saman opinion. Iu vilaghestro
de Guangxi diris: "En la pasinta jaro la pokapa jara
enspezo de nia vilagho estis 3500 juanoj, kio markis, ke ni
jam atingis bonhavighon, kiu tamen ne estas kompleta. Mi scias,
ke multaj vilaghoj ankorau ne atingis nian nivelon. Ja estas
peza tasko realigi bonhavighon en chiuj flankoj." Mi
demandis lin: "Kio estas bonhavigho en via imago?"
Li respondis, ke tiam la vivo de la vilaghanoj atingos kompare
altan nivelon kaj ilia kvalito multe levighos, la vilagha
socio estos stabila kaj la kamparanoj klerigitaj kaj havos
sciojn pri leghoj. Kiam mi ripetis la saman demandon al iu
vilaghestro de Henan-provinco, tiu vilaghestro-magistro bildigis
al mi la belan estontecon pri felicha vivo en bona medio tute
sen polucio.
Kiel oni povas realigi la vilaghan bonhavighon?
Meng, vilaghestro de Jiangsu-provinco, diris ke por akceli
la vilaghan ekonomion oni devas havi informojn, posedi novajn
teknikojn kaj kulturi kapablulojn, levi la civitanan konscion
de la vilaghanoj, richigi ilian kulturan vivon, moraligi ilin,
pliigi la civilizacian konstruon kaj akcenti mediprotektadon
por ke la homoj kaj naturo harmonie vivu en la sama mondo.
La vilaghestroj estas fidoplenaj pri la bela
perspektivo, ke la ekonomio estos prospera, la socio progresa,
la popola vivo felicha, demokratio kaj leghoj kompletaj kaj
la ideologia kvalito de la vilaghanoj estos alta kaj ekologia
medio bona.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|