La 5-an de januaro de 2003 oficiale publikighis
la "Blua Libro pri la China Socio de 2003", en kiu
specialistoj faris taksojn pri la tendenco de la china socio
en la kuranta jaro. Samtempe kun tio 150 registaraj funkciuloj
de subprovinca nivelo lernantaj en la Centra Lernejo de la
Komunista Partio de Chinio respondis al enketado pri la chi-jara
situacio.
Jene estas plej zorgataj problemoj.
Politika
reformado - fokuso de atento
36.1% de tiuj shtatoficistoj atentis unue politikan
reformadon, kaj 24.8% plej atentis reformadon de personara
sistemo de shtataj institucioj.
Fakuloj analizis, ke tiuj du reformadoj strikte
rilatas iliajn proprajn interesojn, kaj aliflanke la du reformadoj
estas nepre plenumendaj, post kiam la reformado de Chinio
eniras en la stadion de spurto.
Kiam
la reformado profundighas, pli kaj pli gravighas reformado
de politika sistemo. "Plivastigi demokration en la partio"
estas rigardata de la oficistoj kiel la unua faktoro de sukceso
de reformado de politika sistemo.
Erudito opiniis, ke iom post iom disvolvighos
politika reformado post la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista
Partio de Chinio. Sed tio ne signifas, ke oni baldau alprenos
konkretajn pashojn en 2003. Ghis nun stabile iras sukcedo
de diversaj niveloj komencita de la kongreso. Tial politika
reformado certe estos en kompare stabila framo.
La Komunista Partio de Chinio estas la plej granda
reganta partio, kaj ajna progreso en politika reformado montros
tre grandan influon en la socia kampo. Reformado de politika
sistemo bezonas tre bonan socian medion. Tial jam klarighis
la penso krei bonan socian medion kaj samtempe fari laupashan
reformadon de politika sistemo.
Ebleco
de daura rapida kresko de ekonomio
En
la lastaj du jaroj, kiam stagnis la monda ekonomio, la ekonomio
de Chinio kreskis en granda rapideco, kaj en 2002 la kresko
de la ekonomio de Chinio eksteratende atingis 8%, kaj la totala
enlanda produktovaloro superis 10000 miliardojn da juanoj
kaj Chinio farighis la sesa granda ekonomia komunumo.
Sed ekde 2001 eksterlandaj fakuloj dubis pri la
datumoj de la kresko de la ekonomio de Chinio. Profesoro Krugmann,
Nobel-premiito pri ekonomiko, diris, ke Chinio estas la plej
granda miraklo el la aziaj mirakloj, kaj oni legas statistikajn
datumojn de Chinio kvazau fikcion.
Multaj chinaj ekonomikistoj opiniis, ke la ciferoj
pri la kresko de la china ekonomio estas fidindaj.
Fakulo
de la China Akademio de Sociaj Sciencoj opiniis, ke la indiko
de ekonomia kresko en 2003 estis taksita de la Shtata Statistika
Buroo je 4-7.6%. Lau analizo de la tendenco de la ekonomia
disvolvigho de Chinio, la celo estas atingebla. Sed oni devas
scii, ke rapideco de la nuna kresko de la china ekonomio dependas
de ekspansia politiko de financo kaj ekzistas malakordoj,
ekzemple che la kresko de 7% aperis deflacio, mallevigho de
konsuma indico, kresko de senlaboreco, stagno de akcio, malprofito
de entreprenoj k.s. Tio montras, ke ekonomia kresko de Chinio
frontas al kashita danghero kaj oni devas pli akcenti la kvaliton
de kresko kaj disvolvigho.
Justa
divido kaj diferenco de richeco kaj malricheco
Specialistoj
opinias, ke pli kaj pli grandighas en Chinio la diferenco
de la urboj kaj la kamparo. Malrapide kreskas enspezo de kamparanoj,
kaj daure grandighas la diferenco de enspezoj de la oriento
kaj okcidento de Chinio.
Pli grave estas, ke la esenco de la diferencoj
de regionoj fakte estas diferencoj inter la urboj kaj la kamparo.
Enketo montras, ke la diferencoj inter la urboj kaj la kamparo
en la subevoluintaj regionoj en la okcidento de Chinio estas
pli grandaj ol la meznombra diferenco inter la urboj kaj la
kamparo de la tuta lando. Kaj ankau malricheco en la urboj
pli kaj pli malbone influas la administran ordon kaj socian
stabilecon.
En
1992 Deng Xiaoping diris, ke oni devas atenti la problemon
de diferenco de richeco kaj malricheco, ke eble en la fino
de la 20-a jarcento la problemo elstarighos kaj postulos solvon.
Nun maturighis la shanco solvi tiun problemon.
Unuflanke multe grandighis la ekonomia forto kaj financa forto
de Chinio dank' al la reformado en la pasintaj pli ol 20 jaroj.
Aliflanke, diferenco inter richeco kaj malricheco jam farighis
grava kialo influanta la interrilatojn de la sociaj tavoloj
kaj la socian stabilecon. En la estonteco la grava celo de
profundigo de reformado de divido estos multigi la nombron
de homoj kun meza enspezo, altigi enspezon de tiuj kun malalta
enspezo kaj atingi kunan richighon.
Labordonado
kaj socia garantio
Raporto
sub la titolo "Kelkaj Problemoj kaj Nova Tendenco de
la Socia Disvolvigho de Chinio" montras, ke nun venas
la kvina kulmino de senlaboreco post la fondigho de la popola
respubliko. Nun chirkau 20 milionoj da homoj ne havas laboron.
Kaj en iuj malnovaj industriaj urboj senlaboreco estas pli
serioza.
La raportanto analizis, ke la centra registaro
kaj la lokaj registaroj de diversaj niveloj rigardas labordonadon
grava afero koncernanta stabilan disvolvighon de la socio
kaj faras grandan penadon por solvi la problemon. Samtempe
oni penas altigi la kvaliton de laborkapabluloj kaj redukti
aktualan liveron de laborkapabluloj, kaj por tio oni vastigas
edukadon kaj donas profesian trejnadon por malfruigi enoficighon
de laborkapabluloj. Sed tiuj rimedoj ankorau ne povas shanghi
la situacion de malfacila labordonado.
Tial
oni devas havi novan metodon de makroskopa superrego krom
kompletigi la garantian sistemon por minimuma vivnivelo. Se
oni prenas labordonadon kiel gravan celon por socia progreso,
oni devas alpreni makroskopan reguligadon por turni dependecon
de financa ekspansia politiko al shanghigho de mona politiko,
dece malstrechi deflacion, favori homgrupojn malmulte enspezantajn
kaj stimuli konsuman merkaton.
Samtempe kun tio grandighas socia danghero koincida
kun la akrigho de merkata konkurenco. Estas urghe solvenda
la problemo starigi soci-garantian sistemon malmultekostan,
vaste kovrantan kaj longe daurontan.
Batalo
kontrau korupto frontas malfacilegon
"Blua
Libro de la China Socio de 2003" raportas: Ghis augusto
de 2002, la prokurorejoj de la tuta lando havis 70 mil gravajn
kazojn pri malversacio kaj subacheto, en kiuj implikighis
pli ol 10 mil kadroj de gubernia kaj pli altaj niveloj, kaj
inter ili trovighis 700 de subprovinca nivelo kaj 21 de provinca
au ministeria nivelo.
Nun koruptigho ankorau estas granda problemo
serioze malhelpanta ekonomian disvolvighon kaj socian stabilecon.
Oni opinias, ke kvankam la batalo kontrau korupto
estis multe zorgata kaj oni akiris stadiajn fruktojn en tio,
tamen korupto ankorau ne estas radikale bremsita, kaj en iuj
lokoj ghi ekspansiighas. Batalo kontrau korupto frontas malfacilegon.
Printempo
por disvolvigho de privata ekonomio
En
la 25-a de oktobro de 2002 oni anoncis, ke la unuaj cent richuloj
de la cheftero de Chinio posedas 19 miliardojn da usonaj dolaroj,
miliardon pli multe ol en 2001. Samtempe, ekde 2001 pasho
post pasho fiksighis la socia pozicio de privataj entreprenistoj.
7 entreprenisto-kompartianoj partoprenis en la 16-a Tutlanda
Kongreso de la Komunista Partio de Chinio.
Por konstrui bonhavan socion de pli alta nivelo
en chiuj flankoj, oni nepre devas kuraghigi, subteni kaj gvidi
la disvolvighon de privata ekonomio. Tial la blua libro konkludis
lau analizo, ke en 2003 pluapashe shanghighos la medio por
la disvolvigho de privataj kaj individuaj entreprenoj, multe
levighos la rapideco de disvolvigho de neshtataj departementoj
(inkluzive de tiuj en financo kaj konstruado de fundamentaj
instalajhoj), evidente multighos laborakirintoj. Tio pli evidentighos
en labordonado en la terciaraj industrioj precipe en la tradiciaj
servadoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|