I.
Monujo shvelighis
Fine de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento
en Chinio aperis nova vorto wanyuanhu, kiu signifas
familion chiujare enspezantan pli ol dek mil juanojn (pli
ol 2 juanoj egalas al unu usona dolaro lau la tiama tarifo).
Kaj wanyuanhu fakte farighis sinonimo de richa familio.
Nun tiu vorto jam arkaighis, char en Chinio kaj precipe en
ghiaj urboj tiaj familioj estas tre multaj. Dank' al reformado
kaj pordmalfermo la china ekonomio rapide kreskis kaj la chinoj
enspezas pli multe ol antaue.
En Chinio 800 milionoj da kamparanoj suriris
la vojon al bonhavigho. De 1990 ghis 2001 la averagha enspezo
de chinaj kamparanaj familioj kreskis je 62% kaj en la pasintaj
13 jaroj la shtato 7-foje levis la salajron kaj pro tio la
enspezo de la urbanoj rimarkinde levighis kaj ilia deponita
monsumo jam superis 8 mil miliardojn da juanoj.
II.
Mallevighis Engel-koeficiento
En la pasinteco la chinoj ofte salutis unu alian
per la vortoj "Chu vi manghis?", kiuj nun jam malofte
audighas. La graveco de manghajhoj mallevighas en la vivo
de la china popolo kaj la vivo de la ordinaraj chinoj farighis
pli kaj pli signifoplena.
Engel-koeficiento estas internacia normo por
montri la proporcion de elspezo por manghajhoj en la pokapa
elspezo. En 1990 Engel-koeficiento de la chinaj urbanoj kaj
vilaghanoj estis 54.2% kaj 58.8% respektive, sed en 2000 ghi
unuafoje falis al malpli ol 50%, kio markis ke la china vivo
atingis bonhavighon kaj en 2001 ghi falis al 37.9% kaj 47.7%
respektive.
III.
Delikatighis la manghajhoj
Jam en la antikveco la chinoj deziregis delikatajn
manghajhojn. En la pasintaj dekkelkaj jaroj iliaj manghajhoj
rimarkinde shanghighis kaj tritiko kaj rizo estis konsumataj
pli kaj pli malmulte, dum la flankmanghajhoj konsumighis pli
kaj pli multe. Nun chinaj urbanoj donas grandan atenton al
iliaj nutrivo, gustoj, kuracefiko kaj facila farado.
En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento chiujare
la chinaj urbanoj konsumis 145 kg. da greno, kiu tamen falis
al 88 kg. en la fino de la 90-aj jaroj, kaj en la sama periodo
tiu de la chinaj kamparanoj falis de 260 kg. al 250 kg. Aliflanke
viando, kortobirdoj, ovoj, akvaj produktajhoj kaj kuiroleo
konsumighas pli kaj pli multe.
IV.
Longighis la homa vivo
La 18-an de junio, 2002, 116-jara Du Pinhua en
Leshan de Sichuan-provinco ricevis atestilon de la plej grandagha
homo, donitan de la ghenerala stabo Guinness, Shanhajo. Antaue
en Chinio cirkulis proverbo, ke raras la homoj pli-ol-70-jaraj,
sed hodiau chie trovighas pli-ol-70-jaraj maljunuloj. La socia
stabileco, nutrorichaj manghajhoj kaj bonaj sanprotektado
kaj kuracado multe utilas al longigho de la vivo de la china
popolo.
La antauvidita averagha homa vivdauro estas sinteza
normo por montri la nivelon de la homa sano kaj vivo, kiun
influas chefe la soci-ekonomiaj kondichoj kaj kurac-nivelo.
De 1990 ghis 2000 la antauvidita vivodauro de la chinoj levighis
je 2.85 jaroj kaj nun la averagha vivodauro de la chinoj estas
71.4 jaroj.
V.
Plivastighis loghejo
Oni diras, ke por bonhavigho tre gravaj estas
kondichoj de loghdomo. En la pasinteco multe da tri-generaciaj
familioj loghis en la sama chambro. Tiam en Chinio estis multe
da malnovaj kaj kadukaj dometoj. En grandaj urboj de Chinio
oni chagrenighis pri la loghkondichoj, sed en la pasintaj
dekkelkaj jaroj oni malkonstruis multe da kadukaj dometoj
kaj konstruis multe da novaj loghdomoj, sekve de tio multe
da chinoj transloghighis en novan loghejon. La reformado de
la sistemo pri loghdomoj vigligis la domkonstruadon en Chinio
kaj oni elkore ghojis pro enloghigho en pli grandan domon.
Komence de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento
la pokapa loghareo de la chinaj urbanoj estis nur 6.7 kvadrataj
metroj, dum tiu de la kamparanoj -- 17.8, sed nun tiu de la
urbanoj estas 10, kaj tiu de la kamparanoj -- 25.
VI.
Granda debito de personautoj
Chinio estas regno de bicikloj. La senchesa fluo
de bicikloj sur stratoj ofte mirigas eksterlandanojn. Antau
dekkelkaj jaroj nur tre malmulte da homoj havis deziregon
havigi al si personauton, sed nun pli kaj pli multe da chinoj
deziras privatan automobilon kaj multaj el ili realigis tion.
En 1998 la automobiloj achetitaj de privatuloj
jam superis duonon de la venditaj kaj nun en iuj urbegoj la
procentajho superis 70%. Nun 1% de la chinaj urbanoj havas
automobilon. En 1990 estis nur 816 mil privataj personautoj
en Chinio, sed en 1999 tiu nombro kreskis al 5.34 milionoj
kaj la jara averagha kresko estis 23.2%. Nun 40% de la chinaj
automobiloj estas privataj.
VII.
Plibelighis la vestoj
Dank' al rapida levigho de la enspezo, oni elspezas
pli da mono por vestoj kaj precipe por konfekciaj vestoj.
Iuj preferas luksajn vestojn. La urbanoj turnas sian atenton
al iliaj belfasono, komforto kaj bonkvalito kaj havas plurajn
vestojn por sama sezono. Multe da homoj shatas montri sian
propran karakteron en la vestado. La mezaghaj kaj maljunaj
homoj preferas kompare luksajn vestojn, dum la juna generacio
la modajn.
Komence de la 90-aj jaroj oni preferas europstilan
veston kaj ledajn shuojn, sed nun tiuj vestoj kaj shuoj jam
popularighis inter la chinaj loghantoj kaj 88.7% de la chinaj
loghantoj preferas vestojn el kotono, lano, lino kaj silko.
Kvankam la proporcio de elspezo por vestoj mallevighis en
ilia elspezo, tamen la totala kvanto de la vestoj kreskas
senchese kaj en la lastaj dekkelkaj jaroj la jara kresko de
vendovaloro de vestoj estis 10% kaj la elspezo por konfekciaj
vestoj kreskis rapide.
VIII.
Levighis la edukiteco
En la pasintaj dekkelkaj jaroj, kaj la china
registaro kaj la ordinaraj chinaj loghantoj dedichis grandan
atenton al edukado kaj investis pli kaj pli multe al ghi.
Jam rimarkinde kreskis la nombro ne nur de studentoj, sed
ankau de magistroj, doktoroj kaj postdoktoroj.
Tra la tuta lando fundamente realighis la 9-jara
deviga edukado. En 1990 nur 74.6% de la geknaboj diplomitaj
de elementaj lernejoj povis daurigi sian lernadon en mezlernejoj,
sed en 2001 tiu procento levighis al 95.5%. En 1990 ordinaraj
altaj lernejoj de Chinio akceptis 609 mil novajn studentojn,
sed en 2001 tiu nombro kreskis al 2.68 milionoj kaj nun alta
edukado etendighas pli vaste.
IX.
Feria turismo
Antau dekkelkaj jaroj la chinoj ne havis superfluan
monon, nek sufiche da liberaj tagoj. En feriaj tagoj ili au
restis hejme, au vizitis parencojn kaj amikojn. Sed nun en
la oraj feriaj tagoj chie vidighas turistoj. Kaj krome pli
kaj pli da homoj vojaghas eksterlanden. Turismo nun furoras
en Chinio.
En 1989, 240 milionoj da homfojoj vojaghis en
Chinio, sed en 2001 tiu nombro kreskis al 780 milionoj da
homfojoj. Komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento nur
3 milionoj da homfojoj vojaghis eksteren, sed en 2001 tiu
nombro kreskis al 12.13 milionoj da homfojoj. La elspezo por
turismo de chinaj urbanoj kreskis je 167.6% en 1995 kompare
kun 2000.
X.
Facila telekomunikado
Antau dekkelkaj jaroj la chinoj ofte sendis paperan
leteron hejmen kaj malofte telegrafis, sed nun multaj chesis
skribi leteron kaj interkomunikighas pli kaj pli multe per
telefono au poshtelefono au sendas leteron per retposhto.
Nun la distanco inter la homoj farighis pli kaj pli mallonga.
Fine de julio de 2002 la nombro de abonantoj
de telefonio jam superis 200 milionojn en Chinio, kio okupas
la unuan lokon en la mondo. En 1988 en Chinio oni komencis
poshtelefonan servon, kaj nun la nombro de uzantoj de poshtelefono
atingis 180 milionojn kaj pli ol 45 milionoj da chinoj komunikighas
per retposhto au legas sur reto pli ol unu horon chiusemajne.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|