Kiel fundamenta programo, "chiuflanke konstrui
bonhavan socion" unuafoje aperis en la 16-a Tutlanda
Kongreso de la Komunista Partio de Chinio. Antau 20 jaroj,
kiam plejparto de la chinoj ankorau ne povis vivi en minimuma
stato, oni unuafoje elmetis la vorton "bonhavo".
Kaj nun pli kaj pli multaj chinoj vivas en bonhavo. Kompare
kun la pasinteco, "bonhavo" havas pli richan eksplikon.
Unu el miaj amikoj antaue estis armeano kaj nun
sin okupas pri reklamado. Mia alia amiko estis sendevia pentristo,
sed poste li sin turnis al dekorado de domo. Kaj mia tria
amiko laboras en vehiklo. Ili chiuj vivas en tipa bonhavo.
En Chinio multaj homoj ne konscias, ke ili vivas
jam en bonhavo, au ne volas agnoski, ke ili estas membroj
de la homgrupoj vivantaj en bonhavo. Ili shatas la nomojn
burgho, blankkolumulo k.a. Bonhavo, tipa vorto kun klara ekspliko,
evidente ne furoris en la socio, dum la vorto "mezklaso"
estas ambigua, tamen preferata.
Klasoj
Antau 10 jaroj, kiam mi venis al Pekino kiel
studento, mi demandis mian samchambranon, al kiu socia tavolo
li apartenas. Mi faris tian demandon pro tio, ke mi, fremdlanda
turisto, nenion sciis pri Chinio nek povis paroli en la china
lingvo kaj trovi pli taugan temon. Malgrau tio mi havis psikologian
preparon por lia respondo. Unue li inicis min per aboco pri
la chinaj socitavoloj, kiun chiu fremdlanda turisto devas
scii. Post sia fondigho la nova Chinio havis nur 3 klasojn,
nome tiuj de laboristoj, kamparanoj kaj intelektuloj. Poste
la intelektularo estis kalkulata parto de la laborista klaso.
Tial en Chinio ekzistas fakte nur 2 klasoj: laborista kaj
kamparana. La kamparanoj vivas en la kamparo, dum la laboristoj
en la urboj, kaj mia samchambrano respondis al mi, ke shajne
li estas membro de la laborista klaso.
Dum longa tempo lia eldirajho "shajne"
chiam restis en mia memoro. Tiufoje, kiam mi faris tiun demandon
en balbuta china lingvo, li ne povis sin deteni de rido: "Kiu
nun ankorau faras tian stultan demandon?" Sed post pripenso
- eble li rememoris la marksisman lecionon - li subite elbushigis
la vortojn "laborista klaso" kaj apatie diris al
mi, ke lia patrino estas dejhoranto en iu tekstila fabriko
de Pekino kaj la patro jam perdis laboron en shtata entrepreno.
Kompreneble li ne bezonis honti pro tio, nek paradi.
Pri la estonteco li ne estas ambicia nek ghoja.
Post diplomigho el universitato li estis sendita en iun superan
mezlernejon de profesia trejnado por instrui la anglan lingvon.
Do li komencis la saman lacigan laboron kiel la gepatroj.
Li havas oficon en lernejo, nome en shtata institucio, sed
la salajro estas malalta. Merkata ekonomio kaj materiaj kondichoj
grandigis la diferencon inter richeco kaj malricheco de diversaj
homgrupoj. "Familia deveno" tre grava en la epoko
de Mao Zedong perdis sian signifon. La vortoj "laboristo"
kaj "kamparano" jam ne estis kunligeblaj al dumviva
rajto, rajto de ekzisto k.s. Post 3 jaroj mia amiko forlasis
la laboron. Li konsciis, ke la merkata ekonomio liveris al
li diversajn eblecojn shanghi la staton de ekzisto.
Socia
rango
Pro la disvolvigho de la merkata ekonomio de
Chinio oni pli kaj pli indiferentis pri sia socia rango, kaj
multaj forlasis sian pozicion por envicighi inter la richulojn.
Doktrino de klasoj stampis la animon de generacio da senkulpaj
gejunuloj, sed en la 21-a jarcento ghi jam perdis la signifon
kaj farighis temo de babilado.
En la rondo de komercistoj neglekto de familia
deveno kaj socia rango farighis avantagho. En la jaroj plenaj
de shancoj oni ne havas tempon por informighi pri alies gepatroj
kaj ilia kariero en frua tempo. Oni ne bezonas zorgi kiel
antikvuloj, kian veston ili devas surmeti hierarkie. Vi tute
ne bezonas marki vian klason kaj statuson sur via chemizo.
En tauga europa kostumo, vi povas fandighi en via chirkauajho.
Egaleco en la nuna Chinio enkorpighis en speciala formo.
En sama vesto, sed la entreprenistoj, eminentuloj
de la profesio au dungantoj havas respektivan celon. Enketo
raportas, ke la jara produktovaloro de privataj entreprenoj
en Chinio konsistigis 50-70% de la totala produktovaloro de
la lando. Sen tiuj entreprenoj la china ekonomio ne progresus.
Chinio bone konsciis la rolon de la privata ekonomio en la
disvolvigho de la china ekonomio, kaj en la raporto de la
16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio la
privata ekonomio de Chinio estis klare difinita kiel nova
forto por reprosperigo de la china nacio.
Socitavolo
Prezidanto Jiang Zemin diris en la laborraporto
al la 16-a kongreso, ke "nuntempe la vivo de nia popolo
jam atingis la normon de bonhavo", sed li aldonis, ke
"la nivelo de la bonhavo estas tre malalta, ankorau ekzistas
diferenco inter richeco kaj malricheco, kaj ne chiuj chinoj
povas ghui la bonhavan vivon." Nun 80% de la richajhoj
de Chinio estas posedataj de 20% de la chinoj. Tial prezidanto
Jiang Zeming diris ankau, ke "ni bezonas meti la chefan
punkton sur konstruon de tia bonhava socio, kiu altnivele
servas al la 1.3 miliardoj da chinoj."
Post tio li listigis la chefajn homgrupojn, kiuj
efektivigos tiun celon sub la gvido de la Komunista Partio
de Chinio. Tiuj homgrupoj inkluzivas la socitavolojn de shtataj
administrantoj, direktoroj, privataj entreprenistoj, individuaj
industriistoj kaj komercistoj, oficistoj, industriaj laboristoj
kaj agrikulturaj laborantoj. Tio estas konforma al la analizo
pri homgrupoj menciitaj en la libro "Raporto pri Esplorado
de la Socitavoloj de la Nuntempa Chinio" eldonita de
la China Akademio de Sociaj Sciencoj en 2002. En tiu libro
oni diris, ke en Chinio estas almenau 10 socitavoloj. Tio
montras, ke la chinaj gvidantoj pli kaj pli respektas la opinion
de specialistoj pri la socio.
*Jhurnalisto de fremdlanda novajhagentejo en Chinio
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|