Autune
de 2002 Changpu-rivero oriente de Tian'anmen-pordego, en la
centro de Pekino, estis denove fosita. La klara akvo zigzagas
orienten. La nove konstruita parko che ghi farighis loko por
promenado kaj ripozo de pekinaj loghantoj.
La renaskighon de la antikva Changpu-rivero oni
shuldas al veterana pekina hidrologo Duan Tianshun, reprezentanto
de la Pekina Popola Kongreso.
S-ro Duan estis elektita reprezentanto de la
9-a, 10-a kaj 11-a Pekinaj Popolaj Kongresoj. De infaneco
li havas apartan amon al la riveroj kaj lagoj de Pekino. Dum
kelkdekjara laborado en hidrologia departemento de la urbo
li kompilis "Notoj pri Akvomastrumado de Pekino"
kaj partoprenis konstruon de riveroj kaj lagoj de la urbo.
Post la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la poluado kaj shtopigho
de riveroj kaj lagoj de Pekino forte dolorigis lian koron.
Emeritighinte, li daure prizorgas la bonordigon de la pekinaj
riveroj kaj lagoj.
La akvofonto, kiel animo de la urbo, estas atentata
pli kaj pli multe de la publiko. La pekina registaro komencis
akvoutiligan konstruadon lau la gvidpenso "fari sintezan
bonordigon kun akvo kiel la centro".
Decembre de 1998 la Pekina Popola Kongreso diskutis
pri bonordigo de la riveroj kaj lagoj de la urbo por krei
belan medion. Duan Tianshun prezentis al ghi sian proponon
protekti la historian kulturan tradicion kaj la kompletan
aranghon por manifesti la nacian moron, lokajn trajtojn kaj
epokan spiriton. Li proponis restarigi la funkcion de Changpu-rivero
kaj Junula Lago en suda urbo. Lia parolado vekis fortan ehhon
en la kongreso. Post la kongreso li vizitis multe da loghantoj
por enketado. En 2000 en la urba kongreso li faris 4 proponojn,
inkl. de denova fosado de Changpu-rivero.
Changpu-rivero, 500 m. longa, estis parto de
la Ora Rivero ekster la Imperiestra Palaco en Ming-dinastio
(1368-1644). Tiam che ghi estis palaca konstruajharo. La refosado
de la rivero kaj bonordigo de aliaj riveroj kaj lagoj havas
striktan rilaton al protekto kaj reaperigo de la historia
fizionomio de Pekino.
La propono de Duan estis alte taksata de la pekina
registaro. En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento Changpu-rivero
farighis kashita kaj post tio oni faris provizorajn konstruajhojn
super ghi. Por restauri la originan fizionomion de Pekino,
la urba registaro decidis denove aperigi Changpu-riveron,
la chirkaufosajhon kaj Junulan Lagon kaj malkonstrui la provizorajn
konstruajhojn super ghi.
Nun dank' al akvoreguligo, shlim-forigo, plantado
de herboj kaj arboj sur la bordoj, la menciitaj lokoj farighis
pli kaj pli belaj. Antau tiuj grandaj shanghighoj s-ro Duan
sentis grandan ghojon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho |