Unu
normo taugas pli ol 100 mil militistoj
Wang Jinyou, reprezentanto de la Deka Tutlanda
Popola Kongreso de Chinio, estas ghenerala direktoro de la
Kompanio (Grupo) de Ekstera Komerco en Zhucheng, entrepreno
de prilaboro de agrikulturaj kaj flankokupaj produktajhoj,
la plej granda en Shandong-provinco.
Li opinias, ke la reformado farata de la registaro
en diversaj aferoj estas favora al egala konkurenco de kamparanoj
kaj levo de ilia enspezo. Li scias, ke en la kompare longa
tempo terkulturado kaj brutobredado restas fundamentaj vivrimedoj
por multaj kamparanoj, tial senchese levi ilian kapablon en
la internacia konkurenco estas gravega afero. Se ne, la chinaj
kamparanoj, kiuj konsistigas pli ol 70% de la tuta loghantaro
de Chinio, ne povos pliigi sian enspezon.
Antau du jaroj, en la nokto, kiam li informighis,
ke Japanio nuligis importon de chinaj kokajhoj, li fumis 5
skatoletojn da cigaredoj. Li sin okupis pri ekstera komerco
jam 23 jarojn, tamen li bone memoras tiun nokton. Li diris:
"Post mi staras multe da kamparanoj. Se mankas merkato,
kion ili faros?"
Membrighinte al la Monda Komerca Organizo (MKO),
Chinio frontas novan defion en sia agrikulturo. Kaj la grava
shanghigho por la china agrikulturo estas sin turni al normigita
produktado. En la okuloj de Wang sen normigita produktado
la chinaj agrikulturajhoj estas malfortaj en la merkata konkurenco.
Nun estas malfacila ilia eksportado kaj en la estonteco ili
perdos la chinan kaj internacian merkatojn. Se tio dauros,
la china agrikulturo estos senkapabla en la merkata konkurenco
kaj la kamparanoj sin vivtenantaj per agrikulturo ne atingos
bonhavighon.
En Shandong-provinco pli ol 4 mil kamparanaj
familioj bredas viandkokojn por la Kompanio de Ekstera Komerco
de Zhucheng, kiu chiujare buchas 60 milionojn da kokoj. Ghuste
per prilaborado de agrikulturaj kaj flankokupaj produktajhoj
oni intimigis al la kamparanoj la ekipajhojn, teknikojn kaj
koncepton pri normigita produktado.
"La normigita produktado estas pli tauga
ol cent mil militistoj," konkludis Wang. Li diris: "Sen
industria entreprenado de agrikulturo kaj normigita produktado
ni ne atingos internacian nivelon." Li opinias, ke membrigho
de Chinio al MKO devigis la chinajn kamparanojn entrepreni
agrikulturan normigitan produktadon, kiu faros administradon
de agrikultura produktado de la modelo "kompanio plus
kamparana familio" al modelo "kompanio, bazo kaj
kamparana familio", faros la kamparanojn laboristoj de
agrikulturajhaj prilaborejoj kaj shanghos la izolitan etproduktadon
en normigitan industrian produktadon.
Pliigo
de enspezo de la kamparanoj kaj malpliigo de ilia shargho
Hu Youtao, reprezentanto de la 10-a Tutlanda Popola
Kongreso kaj vicprezidanto de la Impost-reforma Oficejo de
Jiangxi-provinco, diris, ke sen bonhavigho de la kamparanoj
ne estos bonhavigho de la tuta socio. Tial oni devas chiamaniere
pliigi ilian enspezon kaj redukti ilian sharghon.
Oni devas fari chion eblan por ke la kamparanoj
vere enposhigu sian pliigitan enspezon. Hu diris, ke la centra
registaro faris gravan decidon pri impost-reformado en la
china kamparo, kaj por malpezigi ilian sharghon oni devas
difini la imposton laueble malaltan.
Kiamaniere malpliigi la sharghon de la kamparanoj?
Hu diris, ke lau la elementaj scioj oni devas redukti la imposton
super la tero, kiun la teritoria administrantaro sankciis
okupi, sed reale, multe da terpecoj okupataj ne de la kamparanoj,
kaj por la okupado oni ne faris leghan procedon, ekzemple
pri vojoj, vilaghaj entreprenoj, malgrandaj akvomastrumaj
instalajhoj, nove konstruitaj lernejoj. Se la kamparanoj daure
pagos imposton por tiuj terpecoj, tio estas maljusta, tial
oni devas surbaze de la efektiveco malpliigi imposton super
tiuj terpecoj.
Post impost-reformado la agrikultura imposto
estas kalkulata lau la konstanta produktokvanto de chiu hektaro,
tio estas shlosila cifero por jughi, chu la shargho de la
kamparanoj estas justa au ne. Hu opinias, ke decidante tiun
ciferon, oni devas atenti la troigitan parton en la antaua
statistiko, tial oni devas ne nur referenci la konstantan
produktokvanton statistikitan en 1994-1998, sed ankau auskulti
la opiniojn de la kamparanoj, fari foje-refojan enketadon
kaj lau malsamtipaj agroj kaj terkultura nivelo difini la
imposton. Iuj vilaghoj anstatauigis la du-sezonan plantadon
per la unu-sezona. Se oni difinas la produktokvanton lau la
du-sezona, do la kamparanoj ne povas akcepti, tial oni devas
malpliigi la konstantan produktokvanton en tiuj regionoj.
En 2002 la pokapa enspezo de Jiangsu-aj kamparanoj
kreskis je 102 juanoj, el kiuj 38 juanoj devenis de malpliigo
de la shargho. Hu diris, ke ech post reformado de la agrikultura
imposto ankorau restos pagigoj de iuj servoj en la vilaghoj,
kaj por efike malpliigi la sharghon de la kamparanoj oni devas
reguligi tiujn pagigojn, char nun tiuj pagigoj estas ne justaj
kaj ie sole por vilagha deviga edukado estas dekkelkaj specoj
de pagigo.
Por bridi tiujn maljustajn pagigojn Hu proponis,
ke la registaro sciigu al la kamparanoj, kion ili devas pagi
kaj kion ne, kaj instalu apartan telefonon por akcepti akuzon
de la kamparanoj.
Malfaciloj
por vilagha bonhavigho
Tuj post la Printempa Festo Wen Jiating, nova
membro de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco,
farighis tre okupita. Li devas fari preparadon por ghia sesio.
Li diris: "Chinio havas miliardon da kamparanoj. Sen
bonhavigho de la kamparanoj, ne estos la tutlanda bonhavigho,
tial estas gravega bonhavigho de la vilaghoj."
Wen Jiating estas 49-jara. Li longe laboris en
kamparo. Li iam estis gvidanto de malgranda entrepreno kaj
nun vicestro de distrikto de Huoshan-gubernio, Anhui-provinco.
En multaj jaroj li estis vilaghestro kaj funkciis kiel vicestro
de distrikto jam 9 jarojn. Kiel baza shtatoficisto li bone
scias la ekonomian staton de la kamparanoj. Li diris al mi,
ke kvankam la enspezo de la kamparanoj kreskis dank' al ekonomia
disvolvigho, tamen kompare kun la urbanoj tiu kresko estas
malgranda. En 2002 la pokapa jara enspezo de Anhui-provinco
estis 2120 juanoj, je 100 juanoj pli multe ol en 2001, tamen
tiu de la urbanoj estis 6 mil juanoj, je 331 juanoj pli multe
ol en 2001. La enspezo de la urbanoj estas 2.9-obla de tiu
de la kamparanoj, sed en 2001 ghi estis nur 2.8-obla. El tio
vidighas, ke la diferenco farighas pli kaj pli granda.
Li proponas, ke antau chio oni devas stabiligi
la fundamentan politikon de la registaro en la kamparo kaj
chefe stabiligi kaj kompletigi la laukontraktan respondecan
produktan sistemon kaj efektivigi la "Leghon pri agrara
kontrakto", rajtigi al la kamparanoj longe uzi la agron,
kaj due turni grandan atenton al disvolvo de bonkvalita, altprodukta,
altefika, ekologia kaj sekura agrikulturo kaj preni pliigon
de la kamparana enspezo kiel fundamentan celon, kaj trie,
pliigi la investon kaj subtenon al la vilagha ekonomio kaj
sociaj aferoj kaj la shtato devas senchese levi investon al
agrikultura produktado kaj aliflanke pluapashe kompletigi
la vilaghan reformadon de imposto, malimposti agrikulturan
specialan produktadon kaj racie reguligi la skalon de distriktoj
kaj vilaghoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|