La
china privata ekonomio prospere disvolvighas dank' al profundigho
de la reformado. Liu Yonghao, eminenta reprezentanto de privataj
entreprenistoj, ghenerala direktoro de la plej granda neshtata
entrepreno de Chinio Xiwang-kompanio (Grupo) kaj membro de
la 10-a Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco, farighis fokuso de la atento de la publiko pro
la proksimighanta Unua Sesio de la konferenco.
Liu Yonghao naskighis en 1951 en Sichuan-provinco,
okcidenta Chinio. En 1982 li abdikis la oficon en shtata institucio.
Li kaj liaj 3 fratoj vendis siajn brakhorloghojn, biciklojn,
televidilojn k.s. kaj akiris de tio mil juanojn kaj fondis
bredejon de bonrasaj kokoj kaj koturnoj.
Poste, tute hazarde li komencis negocon de brutonutrajho.
En 1988 li oficvojaghis al Kantono kaj vidis, ke tie kamparanoj
atendis en longa vico por acheti grajnajn brutonutrajhojn.
Lia penso estis iluminita de la afero: Sichuan estas granda
agrikultura provinco kaj brutobredado estas grava parto de
la kampara ekonomio de la provinco. Produktado de brutonutrajhoj
havas vastan perspektivon. La fratoj decidis chesigi bredadon
de koturnoj kaj komencis produkti brutonutrajhojn. En la sekvanta
jaro ilia kompanio jam prezentis brutonutrajhojn en la merkato
kaj dank' al tio pligrandighis la skalo de la kompanio.
Xiwang-kompanio enspezis 6 miliardojn da juanoj
per la chefa parto de la entreprenado kaj aliaj kampoj de
bieno, alta teknologio, kemiindustrio, financo k.a. Ghi kunlaboris
kun shtataj, kooperaj kaj alilandaj entreprenoj en Shanhajo,
Jiangxi, Interna Mongolio kaj aliaj pli ol 20 provincoj, municipoj
kaj autonomaj regionoj kaj farighis la plej granda privata
entrepreno de Chinio.
Diligenta
entreprenado
En
la lastaj 20 jaroj Liu Yonghao diligente penadis por sia entrepreno.
Li diris: "La kompanio kreskis depende de brutonutrajhoj
kaj tio dauris ghis nun. Antaue, kiam multaj okupighis pri
bieno kaj biloj, ni renkontis multajn shancojn, sed ni ne
imitis. Ni penis 20 jarojn por bone entrepreni pri brutonutrajhoj
cele meti sufiche bonan bazon por disvolvigho de la afero."
La kompanio komencis entrepreni financon, bienon kaj kemiindustrion
nur kiam ghi jam havas firman bazon...
Liu Yonghao diris, ke bona entrepreno devas esti
simila al trupo, lernejo kaj familio! Tio signifas, ke ghi
devas havi rigoran disciplinon por la personaro kiel en armeo,
kaj ghi devas bone kreskigi la personaron kiel en lernejo.
Entrepreno devas esti simila al familio kun granda harmonio,
sed nepotisma administrado estas evitenda. Lia kuzo laboris
elstare pli ol 10 jarojn en la kompanio, sed restis nepromociita
dum longa tempo, char la disciplino de la kompanio ne permesas
nomumi parencojn por gravaj oficoj. La kuzo kompreneble plendis
kontrau tio, sed Liu Yonghao restis senshanceligha. "Tio
ne estas justa por la kuzo, sed tio influas nur malmulte da
personoj rilate individuajn interesojn. Kaj ghuste dank' al
tio profitis la entrepreno kaj pli multaj talentuloj de la
socio."
Ghuste per tia metodo la kompanio altiras la
dungitojn. Liu Yonghao scias, ke la dungitoj ne povas labori
absorbite, se ili ne vidas la perspektivon de la entrepreno
nek sian esperdonan estontecon, malgrau ke ili estas multe
salajrataj.
Vivo
kaj laboro
Liu
Yonghao dividis la tempon de tago en tri partojn: La unua
estas disponata por solvi shlosilajn problemojn en la kompanio,
la dua por kontaktighi kun unuaklasaj talentuloj kaj starigi
interrilatojn kun diversaj flankoj, kaj la lasta por studi
kaj kontempli la potencighon de la entrepreno.
Estante entreprenisto, li jam fandis sian laboron
en la chiutagan vivon. Li chiam kunportas plumon kaj kajereton
por noti utilajn ideojn kaj informojn, kiujn li audis en interparolado.
Por entrepreni bienon, li iris esplori sukcesan bienon. En
1998 li planis entrepreni bienon kaj iris al Seatle de Usono
por esplorado. Kiam li informighis, ke Seatle estis jughita
de UN urbo plej tauga por loghado, li komencis konsideri la
celon de la kompanio en biena afero. Reveninte hejmen, li
prezentis sian ideon: konstrui en Chinio urbon plej taugan
por loghado kaj plansetlejojn plej taugajn por loghado en
tia urbo. Sur tiu fono fondighis la bienkompanio Xinxiwang.
Ghia unua vorko estas Nova Urbo Jinguan, kaj en tri tagoj
la kompanio jam enspezis 140 milionojn da juanoj pro vendo
de domoj.
Rekompenci
la socion
Liu Yonghao diris: "Mia plej bona karaktero
estas trankvilighemo. Mi restas aplomba antau malvenko, malfacilo
kaj miskompreno kaj kvieta antau la nuna sukceso. Mi ofte
pensas, ke nun mi vivas multe pli bone ol antaue, tial mi
povas trankvile akcepti chion. Ech se bankrotos mia entrepreno,
mi estos laborkapablulo kaj povos fari ordinarajn aferojn.
Por mi cent milionoj da juanoj kaj centoj da juanoj estas
egalaj. Kiam mi sentas sufichon en la vivo, mono ne estas
fina celo de la strebado. Mi povos vivi tre komforte, se mi
ne fondos aliajn kompaniojn. Estas tre malfeliche, se oni
prenas mongajnon kiel la unikan celon de la strebado. Mi estis
instruisto kaj kamparano. Mi ne timas perdi la lastan groshon.
Mi povos refoje labori kiel kamparano. Mi povos fari de komenco.
Eble mia agho estos iom granda, sed mi estos diligenta. Se
mi laboros kiel pordisto, mi bone plenumos la oficon de pordisto.
Se mi devos balai straton, mi certe faros la straton tre pura.
Mi estos placha al mastro kaj li eble donos al mi pli altan
salajron."
En tia animstato li kaj aliaj 9 privataj entreprenistoj
iniciatis la aktivadon "Honora Afero", cele helpi
la malrichulojn liberighi de malricheco. Li fondis pli ol
10 fabrikojn en malrichaj lokoj en la okcidento de Chinio
por doni laboron al loghantoj en tiuj lokoj. Dank' al lia
iniciato multaj privataj entreprenoj partoprenis en la aktivado
kaj investis sume 4 miliardojn da juanoj por 2800 programoj.
Li diris, ke richajho jam estas sensignifa por li, ke lia
akumulo de richajho estas por kontribui al la socio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|