Nari
Zemeizeba estas prezidanto de la virina federacio de Qabdo
de la Tibeta Autonoma Regiono. Kiel membro de la China Popola
Politika Interkonsiligha Konferenco shi cheestas ghian unuan
sesion kaj akceptis mian intervjuon. Menciante la shanghighon
de Tibeto, shi diris: "Antau la liberigho la tibetaj
virinoj ne havis homan rajton chu politike, chu ekonomie,
chu eduke. Ili ne havis rajton decidi nek elekti. Post la
liberigho precipe en la urboj ili havas rajtojn egalajn al
tiuj de la viroj ne nur en familio, sed ankau en la socio,
tamen en la kamparo pro malnovaj moroj kaj konceptoj ili ne
estas tiel bone traktataj. Oficistoj de la virina federacio
ofte pelegas en vilaghoj kaj tibetaj familioj por helpi ilin
en lernado de la shtataj politikoj kaj leghaj scioj.
"Nun la jura koncepto de tibetanoj multe
levighis. Antaue multaj shtatoficistoj drinkis kaj manghis
el publika kaso, sed nun tiu fenomeno malmultighis dank' al
kontrolado de la registaro kaj popolamasoj.
"En la pasintaj jaroj Tibeto multe shanghighis.
Kaj precipe post ekpraktikado de la politiko 'granda disvolvo
de okcidenta Chinio' ( lau tiu politiko 40 grandaj konstruaj
projektoj estas en Tibeto), la urboj multe shanghighis. Nun
la fundamentaj instalajhoj de la urboj pli kaj pli perfektighis
kaj stratoj pli kaj pli glatighis, ankau la akvomastrumaj
kaj hidroelektraj ekipajhoj multe plibonighis."
Tibeto situas en la okcidenta parto de Chinio
kaj tie la homa edukiteco estas malalta. Precipe en malproksimaj
lokoj multe da tibetanoj estas ne klerigitaj. La centra kaj
lokaj registaroj alprenis diversajn metodojn por nuligi analfabetecon.
Zemeizeba diris: "En Qabdo estas pli ol 70 mil analfabetoj,
el kiuj estas 49 mil virinoj vivantaj chefe en pashtejoj.
Pro tio ni funkciigas diversajn kursojn kaj postlaborajn lernejojn
por helpi ilin en la lernado."
Koncerne la edukadon en Tibeto, shi diris, ke
antaue iuj sensciaj tibetanoj estis flegmaj pri la 9-jara
deviga klerigado, antau tio la registaro pacience persvadis
ilin kaj aliflanke per administra rimedo devigis praktikadon
de tiu regulo kaj pro tio la edukado multe plibonighis. En
Qabdo nun chiuj geknaboj lernas en lernejoj kaj krom tio ili
povas viziti ankau element- kaj mezlernejojn ekster Tibeto,
kaj la infanoj de malrichaj tibetanoj povas lerni tie senpage.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|