La 8-a de marto estas la internacia virina tago.
4 virinoj el la membroj de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK) akceptis intervjuon de raportistoj. Ili
konigis sian karieron kaj diris, ke por sia sendependigho
la virinoj antau chio
devas esti strebemaj.
Cheng Ming Ming estas pli-ol-60-jara, tamen bela
kiel knabino. Shi estas alloga ne nur per sia eksterajho,
sed ankau per siaj ghentila parolo kaj teneraj okuloj. Antau
shi chiuj sentas sin respektataj.
Cheng diris, ke por prospero de sia kariero oni
devas havi bonan sanon, kapablojn, sinoferon al la socio,
edzon kaj geamikojn.
Lee
Jai Ying estas prezidantino de la Internacia Limigita Kompanio
Chung Chun. Nun shi okupighas pri chin-medicina farmacio.
Neniu el shia familio kontaktis tiun fakon antaue, nek shi
mem. Hazardo ligis shin al tiu fako kaj shi komprenis, ke
la chin-medicinaj drogoj estas trezoraj al la homaro kaj shi
deziras, ke la chinaj medicinajhoj estu uzataj en la tuta
mondo. Por tio shi lernis koncernajn kursojn kaj nun shi jam
akiris rimarkindajn sukcesojn. Shi diris, ke estas malfacile
sukcesi por virinoj en la kariero, tial ili devas esti diligentaj
kaj chiam penadi.
Christina
C. N. Cheung naskighis en Hongkong kaj studis kaj laboris
en Usono. Shi bone parolis la chinan popularan parolan lingvon
putonghua. El la kvar membroj shi estas la unika, kiu
akceptis jhurnalistojn tute sen shmiko.
En 1981 shi revenis al Hongkong kaj sin ekokupis
pri bankaj aferoj. Post 7 jaroj shi ekhavis sian propran entreprenon.
Nun shia kariero ampleksas bilon, manufakturadon, jhurnalismon,
turismon, IT kaj agrikulturon.
Shi diris, ke kvankam portempe Hongkong estas
ne tiom prospera, tamen en ghia registaro funkcias multe da
oficistinoj kaj el tio oni scias, ke estas multe da bonshancoj
por Hongkong-aj virinoj. Shi diris, ke la virinoj devas esti
memfidaj kaj prepari sin por kapti chiun shancon.
Hu Baolin, alia membro de ChPPIK kaj asista ghenerala
direktorino de iu banko en Hongkong, diris, ke shi atribuas
sian sukceson al senchesa lernado. En 1979 shi veturis de
Jiangxi al Hongkong, kie la medio estis tute fremda por shi.
Shi do devis fari chion de la komenco. Shi diris, ke akumulinte
kapitalon, shi devas lerni por plua disvolvigho kaj en la
periodo de la ekonomia tutmondigho oni devas daurigi sian
lernadon. Nun kiel membro de ChPPIK shi devas lerni por partopreni
la regadon kaj kontribui al la shtato.
Hu diris, ke chiuj virinaj membroj de ChPPIK
estas lernindaj por shi.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|