Kortusha
rakonto
"Estis
knabo antau longe. Li estis tre malricha kaj ne havis horloghon.
Li ofte demandis najbaron pri la horo. Iom post iom la najbaro
enuighis de tio. Li diris tion al la patrino. Panjo tre chagrenighis,
sed shi ne havis monon por acheti horloghon. La filo atingis
la aghon viziti lernejon. Sen horlogho li ne povis akurate
ellitighi. Panjo diris al li: 'Estu trankvila kaj mi vekos
vin.' De tiam la patrino neniam bone dormis. Shi devis observi
stelojn sur la chielo kaj lau ilia pozicio konjekti la horon
por veki la filon. Fakte tiu metodo ne chiam estis konciza.
Foje la patrino vekis la filon tro frue, ke li venis al la
lernejo, kiam ghia pordo estis fermita. Estis malvarma vintro.
La knabo devis atendi longe eksterdome. Li sentis malvarmon
kaj liaj piedoj kaj manoj estis frostigitaj. Reveninte hejmen,
li diris tion al la patrino. Shi kaj kompatis la filon kaj
bedauris. En la sekvanta tago, kiam la filo revenis hejmen
de la lernejo, li vidis, ke panjo kushis tute pala en la lito
kaj sur tableto aperis malgranda vekhorlogho. Lia fratino
diris, ke panjo vendis sian sangon kontrau la horlogho,"
rakontis Li Baoku, vicministro de civilaj aferoj de Chinio
kaj membro de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco,
posttagmeze de la 7-a de marto, kiam oni diskutis en la sesio
de la konferenco pri bonstatigo de la maljunuloj.
Li diris: "Mi volas eduki la infanojn per
rakonto por ke ili amu kaj respektu la maljunulojn kaj estu
dankemaj al la gepatroj. Ni kompilis rakontaron pri respekto
al maljunuloj kaj deziras, ke la entreprenistoj kaj aliaj
personoj achetu ghin por donaci al sia patrina lernejo, al
la infanoj por ke ili amu, respektu kaj helpu la maljunulojn.
Tio estas necesa rimedo por protekti la interesojn de la maljunuloj."
Por
vivtenado de la maljunuloj
Chinio jam eniris en la maljunecan socion, kaj
la maljunuloj nun konsistigas 10% de la tuta loghantaro. Kiel
garantii ilian vivon estas grava problemo atentata de la tuta
socio. Li Baoku diris: "'Legho pri protekto de la interesoj
de chinaj maljunuloj' ellaborita en 1996 garantias, ke en
la vivo kaj socio ili ghuos la samajn rajtojn kiel aliaj civitanoj.
La tuta socio devas respekti kaj prizorgi ilin. Hodiau la
interesoj de la maljunuloj estas respektataj kaj protektataj.
Tamen pro diferenco de la konceptoj kaj ekonomiaj kauzoj iuj
ne prizorgas la maljunulojn, nek plenumas sian devon por vivteni
siajn gepatrojn. Iuj ech molestas ilin. Tial ni devas eduki
la tutan socion, precipe la geknabojn, ke ili amu kaj respektu
la maljunulojn, char tio estas socia devo kaj samtempe chiuj
civitanoj devas protekti leghajn interesojn de la maljunuloj."
"Nun Chinio havas multe da bonstatigaj institucioj
kaj maljunulejoj. 70% de la 40 mil distriktoj havas maljunulejon.
La senfilaj gemaljunuloj povas vivi tie kaj la registaro devas
vivteni ilin. Lau postulo de la Ministerio de Civilaj Aferoj
ilia vivnivelo devas esti ne malpli alta ol la averagha vivnivelo
de la loko."
"La
maljunuloj faru ion utilan por la socio!"
Li Baoku diris: "Nun en Chinio funkcias
19 mil maljunulaj lernejoj, kie lernas 1.8 milionoj da maljunuloj.
Ili plejparte estas subvenciataj de la registaro. Ili richigis
la spiritan vivon de la emeritaj maljunuloj, char ties gefiloj
plejparte havas chiu sian propran hejmon kaj tiuj estas solecaj.
En la maljunula universitato ili povas lerni novajn sciojn
kaj amikighi kun aliaj, kio estas tre utila al ilia sano."
Oni demandis, chu estas malshparo por la socio,
ke la maljunaj intelektuloj ripozas hejme post emeritigho.
Li Baoku respondis: "La malpli-ol-70-jaraj maljunuloj
povas fari ion utilan al la socio lau siaj sanstato kaj scioj.
Koncerna departemento faris statistikon, ke nun en la tuta
lando estas 5 milionoj da maljunaj intelektuloj, el kiuj 70%
estas sanaj kaj malpli-ol-70-jaraj kun meza kaj supera profesiaj
rangoj, kiuj volontas daure servi al la socio. Nun oni organizas
maljunajn kuracistojn, instruistojn, scienc-teknikajn laborantojn
kaj artistojn de la grandaj kaj mezgrandaj urboj de orienta
Chinio por ke ili servu al la okcidento. Ni faras tion tute
lau ilia volo. Ni provas tion unue en 5 provincoj kaj municipoj,
kaj se ghi sukcesos, ni popularigos ghin tra la tuta lando.
Ni opinias, ke helpo de la maljunaj intelektuloj al la okcidento
estas grava por ili kaj malfermos por la maljunula afero novan
vojon."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|