 Wu
Qixiu estas 37-jara estro de Shimen-vilagho, Lianyuan, Hunan-provinco.
Antau 16 jaroj li diplomighis el la Ekonomika Fakultato de
la Pekina Universitato. Li rezignis labori en Pekino kaj revenis
hejmen por fari sian hejmlokon bela kiel la vilaghoj de Kantono
kaj Wenzhou.
En 1983 kiel la plej eminenta mezlernejano en
sia hejmloko li trapasis ekzamenon por eniri la Pekinan Universitaton.
Tiam li deziris daurigi sian studon kiel esploristo kaj doktorigha
studento post diplomigho kaj farighi ekonomikisto.
En la someraj ferioj de 1986 li kaj liaj kamaradoj
faris socian enketon en vilaghoj de Kantono, Wenzhou kaj Lianyuan.
La forta kontrasto inter la richaj vilaghoj de Kantono kaj
Wenzhou kaj tiuj de lia hejmloko Lianyuan ronghis lian koron.
Gvidanto de Lianyuan-gubernio diris al Wu kaj liaj kamaradoj,
ke chi tie oni planas fari grandskalan ekspluaton de energio
kaj krudaj materialoj kaj urghe bezonas kapablulojn. Fine
de la enketo Wu skribis al gvidanto de la urba registaro de
Lianyuan, ke post diplomitigho li revenos en la hejmlokon
por kontribui al ghia moderniga konstruado.
Siatempe en la korto de la Pekina Universitato
kaj en la gazetoj chie estis la sloganoj "Mi laboros
tie, kie la patrio bezonas min." "Chie realigeblas
karieraj aspiroj por bravaj viroj". Tiuj sloganoj forte
influis Wu. Li komencis legi "Vilaghan Ekonomikon"
kaj aliajn verkojn. Post diplomitigho li veturis al Lianyuan.
Kiam li funkciis kiel vicestro de la planiza
komisiono de la urbo li sankciis 200 projektojn. Oni laudis,
ke li estas honesta kaj sprita shtatoficisto.
En 1989 Wu petis labori en la malricha distrikto
Qishu. Lau la plano li devas labori tie unu jaron, sed post
unu jaro li petis plilongigi sian oficon je du jaroj, char
estas multe da aferoj, kiujn li ne plenumis, kaj la kamparanoj
bezonas lin. La 3-jara laborado en malricha vilagho forte
impresis lin. Li trovis, ke feraj potoj de multaj kamparanoj
rustighis, char ili ne havis oleon. Se oni diris, ke la socia
enketo en 1986 konigis al li la malrichecon, chi-foje li havis
pli profundan konon pri ghi.
En 1995, kiam la urba registaro sendis shtatoficistojn
al vilaghoj por ke ili laboru tie kiel vilaghestroj du jarojn,
Wu Qixiu memvole venis en la malproksiman, postighintan Shimen-vilaghon.
Ja estas granda distanco inter la Pekina Universitato kaj
malricha vilagho, li tamen diris, ke li pli kaj pli proksimighas
al la spirito de la Pekina Universitato. Li diris, ke eksprezidanto
de la Korea Respubliko Kim Dae-jung plej bone klarigis la
spiriton de la Pekina Universitato. Oni demandis Kim: "Kial
vi plurfoje vizitis la Pekinan Universitaton?" Kim respondis:
"En la mondo neniu universitato tiel ligighas al la nacia
sorto kiel la Pekina Universitato." Ankau Wu Qixiu ligis
sian sorton al la nacia estonteco.
Shimen-vilagho kun pli ol 1600 loghantoj estas
malricha. La registara laborgrupo plurfoje faris enketon tie,
sed ne trovis bonan solvon. La vilagho havis deficiton de
120 mil juanoj kaj ghia pokapa jara enspezo estis nur 480
juanoj. Atinginte ghin, li vizitis chiujn familiojn kaj post
monata enketado li bone eksciis la lokan cirkonstancon kaj
ekhavis klaran ideon pri disvolvo de la vilagho. La nova gvidantaro
de la vilagho metis sian atenton al fundamentaj instalajhoj
por venigi la elmigrintojn funkciigi fabrikojn en la hejmloko.
Antauvespere de la Printempa Festo de 1995 li
okazigis kunsidon kun partopreno de pli ol 20 bonhavighintaj
personoj por diskuti pri la vilagha konstruado. Li elposhigis
2 mil juanojn kaj diris: "Tio estas mia modesta donaco
al la vilagho. Mi petas, ke ankau vi iamaniere kontribuu al
la vilagha konstruado." Influate de li, multe da bonhavighintaj
homoj malavare donis monhelpon por la vilagha konstruado.
Post tio Wu veturis al Xinjiang, Kantono, Shenyang
kaj Chongqing por persvadi la elmigrintajn vilaghanojn reveni
hejmen. Li veturis 80 horojn trajne por peti Xiao Anjiang,
kiu ricighis en Urumqi por funkciigi fabrikojn en la hejmloko.
Fine Xiao konsentis investi 14 milionojn da juanoj por vilaghaj
fabrikoj. Jen aperis la Kompanio de Emajla kaj Aluminia Industrioj,
Fabriko de Aluminiajhoj, Fabriko de Pakumaj Materialoj k.a.
Nun la Fabriko de Emajlajhoj kun jara produktovaloro de 150
milionoj da juanoj estas la kvina granda fabriko de samspecaj
produktajhoj en Chinio. Por ke la fabrikoj venku en la merkata
konkurenco, Wu serchis teknikan kunlaboron de aliaj lokoj.
Pro tio li kvinfoje veturis Pekinon.
La fabriko de termosoj ekfunkciis septembre de
2000. Por ghia konstruado oni investis 60 milionojn da juanoj.
Nun chiujare ghi povas produkti 16 milionojn da termosoj.
Ghi estas la dua granda fabriko de termosoj en Chinio. Tie
laboras 3 mil homoj. Char en la enlanda merkato la livero
de termosoj estas saturita, tial la fabriko turnis sian atenton
al la internacia merkato. Ghiaj produktajhoj vendighas nun
en Hispanio, Belgio kaj aliaj europaj landoj. Wu penadis 7
jarojn kaj bonhavigis la vilaghon Shimen. Nun pli ol 400 Shimen-anoj
faras entreprenadon en aliaj lokoj kun reto de komercado tra
la tuta lando kaj produktajhoj vendighas en 40 landoj.
La chinoj opinias, ke la vilaghoj ne estas stabilaj
sen terkulturado, ne richaj sen komercado kaj ne potencaj
sen industrio. Post kiam la industrio suriris la vojon de
grandskala produktado, Wu komencis akceli la industriigan
entreprenadon de agrikulturo. Li fondis limigitan kompanion
de brutajhoj, kies jara enspezo estas 160 milionoj da juanoj
kaj en kiu laboras 3 mil homoj el 20 vilaghoj.
De 1995 ghis hodiau la 28 vilaghaj entreprenoj
jam farighis kompanio (grupo), kiu sin montras en akra internacia
merkata konkurenco. Nun la pokapa jara enspezo de Shimen estas
8600 juanoj kaj la vilagho farighis landnivela civilizita
vilagho.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|