Wang Shouchen, reprezentanto de la Tutlanda Popola
Kongreso kaj prezidanto de la Agrikultura Komisiono de Jilin-provinco
en la nordoriento de Chinio, lastatempe diris al mi: "Ni
devas kombini la modernan industrion kaj modernan agrikulturon,
efektivigi agrikulturan modernighon kaj kamparan urbanizon
pere de agrikultura industriigho kaj akceli translokighon
de superfluaj laboruloj de la kamparo, por ke la kampranoj
havu pli da mono."
Li estas nova reprezentanto de la kongreso. Li
aghas 50 jarojn. Parolante pri levo de enspezo de la kamparanoj,
li montris grandan ekscitighon. Li diris, ke li sin okupis
pri la administra laboro en la kamparo jam pli ol 20 jarojn
kaj propraokule vidis la shanghighon de la enspezo de la kamparanoj
de la provinco. Antau kelke da jaroj altighis la prezo de
greno, kaj la produktokvanto de greno kreskis jaro post jaro,
sekve kreskis enspezo de la kamparanoj. En 1984 la enspezo
de la kamparanoj de la provinco okupis la trian lokon de la
lando. Poste kvankam malrapidighis la kresko, tamen la enspezo
de la kamparanoj en la provinco okupis almenau la 10-an lokon
en la lando.
Tia situacio havis radikalan shanghighon en la
fino de la lasta jarcento. En la lastaj jaroj de la lasta
jarcento la agrikulturo de Chinio eniris en novan stadion,
agrikulturaj produktajhoj superis la bezonatajn kvantojn,
kaj evidente malrapidighis la kresko de enspezo de la kamparanoj
de la provinco. Wang Shouchen diris: "Serio da shanghighoj
atentigis, ke la kanalo por kresko de enspezo pere de altigo
de produktokvanto de greno estis shtopita." "La
16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio elmetis
la taskon konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj, kaj en
tio agrikulturo kaj la kamparo estas la plej gravaj kaj malfacilaj,
sed ankau esperdonaj pro la granda latenta forto. Kamparanoj
konsistigas chefan parton de la loghantaro de Chinio, tial
agrikulturo estas shlosila parto de la tasko." Wang Shouchen
diris: "Okulfrapa estas la problemo de malrapidigho de
kresko de enspezo de la kamparanoj, kaj pli serioza en grenproduktaj
regionoj. Grandighas la diferenco inter la enspezoj de la
urboj kaj la kamparo." Li diris: "Ekonomia departemento
de Jilin opinias, ke plenumo de la tasko de konstruo de bonhava
socio en Jilin signifas, ke la meznombra jara enspezo de la
kamparanoj devas atingi 7000 juanojn. Sed la nuna stato montras
tre gandan distancon."
Wang Shouchen opinias, ke la kialoj malhelpantaj
altighon de enspezo de la kamparanoj shajne kushas en merkato,
prezaro kaj natura katastrofo, sed lau pli profunda analizo,
la baza problemo kushas ekster agrikulturo, nome malalta nivelo
de kampara industriigho kaj malalta nivelo de urbanizo de
la kamparo. Li diris: "Ne estas malfacile rimarki, ke
la kamparo en disvolvighintaj provincoj similas al urbo, dum
la urboj en Jilin similas al kamparo." Li opinias, ke
malrapida disvolvigho de urba konstruado rekte katenas liberighon
de superfluaj kamparaj laboruloj el la kamparo.
Wang Shouchen opinias, ke agrikulturo de Jilin
havas avantaghon. La disvolvighanta maiza ekonomio, bonkvalita
brutobredado, nepoluita manghajho kaj bonkvalita sojfabo ludas
gravan rolon en kreskigo de enspezo de la kamparanoj. Li diris:
"La plej efika metodo por altigi enspezon de la kamparanoj
estas energie disvastigi agrikulturan industriighon. Entreprenoj
kaj bazoj de krudmaterialoj devas harmonie kunlabori por kombini
la modernan industrion kaj modernan agrikulturon kaj formi
interdependajn interrilatojn. Li diris: "Tiamaniere,
post penado de 10-20 jaroj, radikale solvighos la problemo
de bonhavigho de la kamparanoj."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|