
Ding Xiaolian (dekstre) rigardas fotojn
de la infanoj, kiuj loghis en shia hejmo.
|

Ding Xiaolian achetis chiutagajn bezonajhojn por la
infanoj.
|
Ding Xiaolian estas kadro de la Shtata Imposta
Buroo de Guyuan de la Ningxia-a Huj-nacia Autonoma Regiono.
En 1993 shi cedis sian domon al lernantoj de malrichaj kamparanaj
familioj por ilia loghado. En la 10 jaroj shi neniun groshon
postulis de la lernantoj kaj male, pagis por ili elektron
kaj kranakvon. Shi pagis ankau por ilia kuraco. Shi monhelpis
ilin en ilia vivtenado kaj lavas por ili vestojn kaj litajhojn.
En ferioj shi kaj shiaj 2 filinoj vizitas la familiojn de
tiuj lernantoj. Shi persistis en tio 10 jarojn. En la 10 jaroj
164 infanoj loghis en shia hejmo. Oni nomis shian hejmon Ghardeno
por Malrichaj Lernantoj. Che la 10-a datreveno de la fondigho
de la ghardeno, la arda deziro de Ding Xiaolian estas kunveni
kun chiuj infanoj loghintaj en shia hejmo. Nun shi estas reprezentanto
de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|