"Por
ni, fakaj intelektuloj, la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK) vere estas kanalo por partopreni la regadon,"
diris Wang Minxian, profesorino de la Hongkong-a Universitato,
kiu tre viglas en la internacia radi-imuniga rondo. Kvankam
shi estas nova membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK, tamen
shi bone scias la aferojn de ChPPIK.
En 1988 Wang ekfunkciis tri-foje sinsekve kiel
membro de la Konstanta Komitato de ChPPIK de Guangdong-provinco.
Shi faris multe da proponoj kaj rimarkigoj, kiaj medi-reguligo
de la Guangdong-aj havenoj, reciproka kunlaboro inter Guangdong,
Hongkong kaj Makao kaj seksa edukado al la gejunuloj, chiuj
estis alte taksataj de koncernaj departementoj de la provinco.
Pro tio shi sentis grandan ghojon.
Wang diris: "En la venontaj 5 jaroj mi povos
fari tion en pli alta nivelo kaj pli vasta kampo. Surbaze
de mia sperto akumulita en la pasintaj pli ol 10 jaroj kaj
miaj fakaj scioj, mi ludos pli grandan rolon."
Wang diplomitighis de la Kemia Fakultato de la
Chinlingva Univesitato de Hongkong. Post diplomigho shi daurigis
sian studon en Usono, tie doktorighis kaj sin ekokupis pri
postdoktora esplorado. En 1975 shi revenis Hongkong kaj sin
okupis pri alta edukado kaj scienca esplorado. Nun shi estas
chefo de la sekcio pri radi-imunigo de la Hongkong-a Universitato.
Kial shi havas tiel fortan entuziasmon por sociaj
aferoj ekster la fako, estiel intelektulo eminenta en sia
fako. Pri tio shi respondis: "La socia bezono ja estas
objekto de mia atento."
Preparante doktorigan dosieron en universitato
de Usono, shi elektis temon "Esploro pri biologia fiksa
nitrogeno", char tiu esploro estas utila al la agrikultura
disvolvigho de Chinio. Shia eksperimento por anstatauigi benzinon
kaj mazuton per likvidigita natura gaso en taksio kaj aliaj
autoj estas utila por malpliigo de la aera polucio. Shi diris:
"La socia idealo de la intelektuloj estas realigo de
la nacia potencigho, socia progreso kaj popola felicho. Chiu
nia penado estas utila, se nur nia laboro konformas al tiu
granda celo."
En 1986, kiam oni komencis prepari Dayawan-an
nuklean elektrejon en Shenzhen, multe da Hongkong-anoj maltrankvilis
pri ghia sekureco, sed Wang firmdecide forlasis la instruadon
kaj sciencan esploradon kaj sin ekokupis pri scienca popularigo
kontrau nuklea radiado. En pli ol unu jaro shi kunvokis serion
da simpozioj pri nuklea elektro, organizis aron post aro da
personoj viziti la nuklean elektrejon. Shi funkciis kiel trejnistino
kaj elkulturis 120 studentojn por eksplikado kaj per grandskala
eksponado de nuklea tekniko popularigis al la loghantoj kaj
jhurnalisma rondo sciojn pri sekureco kontrau nukleo. Ech
hodiau, kiam Hongkong-anoj parolis pri Dayawan, multaj diris,
ke ili liberigis sin el teruro pri nukleo kaj komprenas kaj
subtenas konstruon de la nuklea elektrejo, kion ili devas
shuldi al Wang.
En 1993 shi energie laboris por revenigi Hongkong
al la patrio. Shi kun industriaj, komercaj kaj aliaj personoj
fondis apartan asocion. En 1997 shi farighis membro de la
provizora leghdona komitato de la Hongkong-a Speciala Administra
Distrikto.
Nun shi estas membro de ChPPIK. Shi sin okupas
pri kunlaboro inter Hongkong kaj la cheftero de Chinio, konsiderante
kiel bone disvolvi la rolon de la Delto de Perlo-rivero en
konstruo de bonhava socio en chiuj flankoj, kiel ebligi al
Hongkong ghui la edukajn richfontojn kaj superecon kune kun
la cheftero por komuna profito.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|