Antau
inauguro de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de
la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK)
en la 3-a de marto, mi intervjuis junan membron de ChPPIK
en bela nacia vesto kaj kapornamajho. Shi nomighas Aixu. Shi
estas ununura membro de De'ang-nacio, veninta el Ruili de
Yunnan-provinco. Nun shi estas vicestro de la Buroo de Civilaj
Aferoj de Yunnan kaj bone konas la vivon de la lokanoj.
Kiel nova membro de ChPPIK shi venis kun propono
pri kresko de enspezo de kamparanoj. Shi diris: "En la
lastaj jaroj la sudokcidenta Yunnan abundis je sukerkanoj
kaj limonoj, sed iliaj prezoj estas malaltaj kaj influas enspezon
de kamparanoj. Por altigi la prezojn de sukerkanoj kaj limonoj
kaj richigi la lokajn kamparanojn mi decidis prezenti la proponon."
"La nombro de De'ang-nacianoj estas nur
iom pli ol 10 mil. Kiel reprezentanto de nia nacimalplimulto
mi povas partopreni plej gravan politikan aktivadon de la
shtato kaj tio montras grandan atenton de nia registaro al
nia nacimalplimulto."
"En nia regiono multe da geknaboj ne povas
ricevi bonan edukon pro malricho. Ni deziras pli da favoraj
politikoj de la registaro por subteni nian konstruadon en
la landlima regiono de Chinio."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|