La
3-an de marto post la inauguro de la Unua Sesio de la 10-a
Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK) mi intervjuis ununuran membron de ChPPIK
el Evenk-nacio. Shi portis belajn naciajn vestojn.
Shi nomighas Du Mei. Shi estas verkisto. Shi
diris: "Chi-foje mi venis kun propono pri Evenk-nacio
de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono. Antau pli ol 200
jaroj la registaro de Qing-dinastio (1644-1911) sendis evenkojn
al Xinjiang por defendi la landliman regionon kaj de tiam
iliaj posteuloj vivas tie. En la lastaj jaroj la foriro de
multaj evenkoj de la regiono influis progreson de la loka
ekonomio. Mi deziras, ke la centra registaro ellaboru pli
da politikoj favoraj al progresigo de la ekonomio de Evenk-nacio
por redukti foriron de evenkoj."
Shi diris ankau: "Nun evenkoj ghuas favorajn
politikojn de la centra registaro ekz. pri ekzameno por eniri
en universitaton kaj evenkaj studentoj ghuas stipendion. Mi
vivas de infaneco en la Autonoma Regiono de Interna Mongolio
kaj havas amikajn rilatojn kun aliaj nacioj. Mia sukceso en
literatura verkado estis nedisigebla de helpo de instruistoj
de Han-nacio."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|