La
4-an de marto la membroj de ChPPIK dividighis en 34 grupojn
por diskuto pri laborraporto de la 9-a ChPPIK. Mi kiel apudauskultanto
partoprenis la diskuton de demokratiaj partioj de Chinio.
Ili ne nur retrorigardis la laboron kaj sperton de ChPPIK
en la lastaj 5 jaroj, sed ankau prezentis siajn proponojn
kaj konsilojn al la nova estraro de ChPPIK:
Zhu
Ercheng (China Demokratia Ligo): La chefa tasko
de ChPPIK estas fari proponojn, kiuj bazighas sur profundaj
enketoj kaj esploroj. Diversnivelaj komitatoj de ChPPIK devas
turni sian chefan laboron al enketoj kaj esploroj pri gravaj
problemoj por formi bazon de politika interkonsiligho. Nur
niamaniere ChPPIK kaj TPK povus enkorpigi la demokratian politikan
sistemon kun chinaj trajtoj.
Wei
Wei (China Demokratia Ligo): Necesas fortigi kontaktojn
inter la centra kaj lokaj komitatoj de ChPPIK. La 10-a ChPPIK
devas bone trakti la proponojn kaj urghi rilatajn departementojn
doni respondojn pri ili.
Shang
Shaohua (China Demokratia Ligo): Kiel nova membro
de ChPPIK mi sentas grandan respondecon por rajtoj de laborulinoj.
En la periodo de socia shanghigho ni devas zorgi la interesojn
kaj rajtojn de virinoj kaj trovi konkretajn rimedojn por solvi
iliajn problemojn.
Lu
Budong (China Asocio de Demokratia Nacia Konstruado):
Mi opinias, ke enketo kaj esploro estas bazo por prezenti
proponojn. Membroj de ChPPIK kiel elstaraj personoj el diversaj
rondoj devas prezenti proponojn en la interesoj de la popolo.
Yang
Xianming (China Asocio de Demokratia Nacia Konstruado):
Mi estas instruisto de universitato. En la lastaj jaroj
pli kaj pli da famuloj kaj profesoroj alighis al diversnivelaj
komitatoj de ChPPIK kaj ludis gravan rolon en la lokaj registaroj.
La laboro de ChPPIK pli kaj pli profunde iris en la vivon
de la popolo. Kiel nova membro mi deziras, ke la proponoj
de ChPPIK havu klaran celon kaj estu facile praktikeblaj kaj
la nova ChPPIK zorgu precipe pri malrichaj kaj malfortaj homgrupoj
dum rapida progresado de ekonomio.
Lai
Ming (Societo Jiusan): Kiel malnova membro de la
9-a ChPPIK mi prezentis 14 proponojn, inter kiuj proponoj
pri akvo-shparado kaj traktado de rubo kaj malpura akvo estis
jam kolektitaj en shtatajn politikojn. En la lasta jaro la
rilataj departementoj ellaboris politikon pri utiligo de rubo
kaj malpura akvo. Tio montras pozitivan rolon de ChPPIK en
la ekonomia konstruado de Chinio.
Zhang
Daning (China Kamparana kaj Laborista Demokratia Partio):
Mi opinias, ke por altigi la kvaliton de la proponoj ni devas
akcenti 3 flankojn, t.e. membroj de ChPPIK el politikaj partioj
partoprenu administrajn kunvenojn de la shtato; oni kunlaboru
kun rilataj departementoj, kiam oni difinas la proponojn;
membroj de ChPPIK devas prezenti raciajn proponojn, kiuj rilatas
al ilia profesio. La diversnivelaj registaroj devas alte taksi
la proponojn.
Zhang
Xinjian (China Kamparana kaj Laborista Demokratia Partio):
Oni devas starigi spuran sistemon de la proponoj por ke ili
povu esti ghustatempe traktataj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|