Rapida ekonomia disvolvigho pliigas la malsimilecon
de la vivnivelo inter vilaghoj kaj urboj. Tio altiras enfluon
de amaso da terkulturistoj al urboj, kreinte multajn senokupulojn
kaj socian kaoson. Kiel solvi la problemon de senokupuloj,
kiel trakti dupolusighaj problemoj de plirichiigo kaj malplirichiigo”
tiuj estas la defioj kiujn la nova gvidantaro devas alfronti.
LEE
CHONG-YEONG (Koreio)
La
reformado kaj pordmalfermo de Chinio, ekpraktikita komence
de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, donis shancon de
ekonomia impeto al la chemaraj regionoj de Chinio, dum la
provincoj malproksimaj al la maroj disvolvighis kompare malrapide,
char en la orienta parto de Chinio la trafiko estas facila
kaj la shtato praktikis politikojn privilegiajn al tiuj lokoj,
kiaj politikoj en imposto, enkonduko de alilanda kapitalo.
Por realigi la kunan bonhavighon, septembre de
1995 la china registaro ellaboris la principojn "Daurigi
akordan disvolvighon de chiuj regionoj por redukti la distancon
inter ili". De tiam la registaro komencis kolekti monon
por asigni ghin al la provincoj malproksimaj al la maroj,
investi novajn ekipajhojn kaj ekpraktikis novan politikon
por grandskale disvolvi la ekonomion en 12 provincoj en la
okcidenta parto de Chinio.
Okcidenta
Chinio
La grandskala ekonomia disvolvigho en okcidenta
Chinio koncernas 12 provincojn kaj municipojn, kiuj ampleksas
6.85 milionojn da kvadrataj kilometroj, kiuj konsistigas 72%
de la china teritorio kaj kie loghas 367 milionoj da homoj,
28.8% de la china loghantaro. Tie la loghantoj estas malmultaj
sed naturaj richfontoj abundaj. Tie la rezervita akvofonto
konsistigas 82.5% de tiu de la tuta lando, tamen nur malpli
ol 1% estas utiligata. Tie estas abundaj ankau la rezervitaj
kvantoj de karbo, oleo, natura gaso kaj raraj metaloj, kiuj
donis utilajn kondichojn por la tiea ekonomia disvolvigho.
Kio do katenis la disvolvighon de okcidenta Chinio
en la longa tempo? Kvankam tie estas granda kvanto da akvo,
tamen tie la fundamentaj instalajhoj estas malbonaj kaj oni
ne bone konis ghiajn utiligon kaj administradon, pro tio multe
da akvo malshparighis, rezulte de tio mankas al multaj lokoj
akvo. Krom tio, tie la grunda erozio kaj dezertigho estas
seriozaj. La nordokcidenta parto de Chinio estas malproksima
al la maroj kaj la geografia situo estas alta, pluvo -- malabunda.
Pro tio la klimato estas sekega. La neracia utiligo de stepoj,
arbaro kaj aliaj richfontoj damaghis la median ekologion,
malgrandigis areon de arbaro kaj stepoj kaj malpliigis la
specojn kaj kvantojn de vegetaloj. Rezulte de tio la ekologia
sistemo farighis malforta. Por shanghi tiun situacion la china
registaro turnis grandan atenton al konstruo de fundamentaj
instalajhoj kun la celo meti firman bazon por disvolvigho
de la loka ekonomio kaj aliflanke faras ekologian konstruadon
por la media protektado. Chinio nun plenumas la projektojn
"konduki naturan gason kaj elektron de la okcidento al
la oriento" por plene utiligi la richfontojn de la okcidento
kaj moderigi mankon de energioj de orienta parto de Chinio.
Nun tiuj grandaj projektoj estas en strecha konstruado.
Ekologio
kaj kamparanoj
Bone koninte la gravecon de la mediprotektado,
la china registaro prenis ekologian konstruadon kiel la plej
gravan taskon en la ekonomia disvolvigho de la okcidenta parto
de Chinio. Kiamaniere bonhavigi la tieajn loghantojn dum la
ekologia konstruado? S-ro Wang Zhibao, estro de la Gvida Grupo
de Ekonomia Disvolvo de la Okcidento sub la China Konsilantaro,
diris: "Por la ekologi-media konstruado en okcidenta
Chinio ni planas 4 grandajn projektojn, t.e. protekto de la
naturaj arbaroj, cedo de kampoj al arbaro, batalo kontrau
sablo kaj fermo de stepoj por ilia kreskado. Por la ekologi-media
protektado la shtato asignos entute pli ol 500 miliardojn
da juanoj, per kiuj la shtato achetas grenon kaj arbidojn
kaj rekte distribuas al la kamparanoj. Oni povas diri, ke
la kamparanoj rekte ricevas tiun grandan monsumon. En la ekologi-media
konstruado oni energie proponas la sciencan modelon kulturi
arbojn, herbojn, drogojn kaj fruktojn kune por levi la enspezon
de la kamparanoj, dank' al tio la kamparanoj enspezos multe
pli ol sole per grenokulturado. En la ekologi-media konstruado
oni ankau devas protekti agrojn por levi la grenan produktokvanton.
Krome, oni devas fondi arbobazon kaj fabrikojn, t.e. kiam
la arbidoj plenkreskos kaj la fruktoj maturighos, estos stabila
vojo por la kamparanoj vendi la lignojn kaj fruktojn, tio
certe vigligos la kamparan ekonomion.
"Prenu Sichuan-provincon kiel ekzemplon.
Se oni cedas unu hektaron da kampo al arboj, ili ricevas 1.5
tunojn da greno senpage. Lau la nova statistiko de la Shtata
Forstuma Buroo nun en la tuta lando la kampoj ceditaj al arboj
superis 4 milionojn da hektaroj kaj multe da kamparanoj de
la okcidenta parto jam ekghuis la fruktojn de la ekologi-media
konstruado."
Ekonomia
disvolvigho en okcidenta Chinio
En la pasintaj 3 jaroj, kiam la china registaro
komencis ekonomian disvolvon en sia okcidento, la shtato investis
entute 260 miliardojn da juanoj por la shosea, fervoja, akvomastruma
kaj urba konstruadoj cele plibonigi la tiean investan medion
kaj allogi eksterlandan kapitalon. La provincestro de Sichuan
Zhang Zhongwei diris: "En la pasintaj 3 jaroj post komenco
de la ekonomia disvolvo en china okcidento nemalgranda shanghigho
okazis en Sichuan kaj ghia totala ekonomia kvanto suriris
novan shtupon. Kaj la totala jara enlanda produktovaloro levighis
de 371 miliardoj da juanoj en 1999 al 487.5 miliardoj en 2002,
dank' al tio oni evidente pliigis la fundamentajn instalajhojn.
Nun en Sichuan-provinco la ekspresa vojo longas 1500 km. kaj
1083 km el ili estis konstruitaj en la lastaj 3 jaroj. Nun
la totala generatora kapacito atingis 18.1 milionojn da kW
kaj la fervojoj atingis 2800 km kaj fine de la pasinta jaro
1948 km da fervojoj estis elektrizitaj. Krom tio oni rekonstruis
5 aerodromojn."
Por altiri fremdan kapitalon cele akceli ekonomian
disvolvighon en la okcidenta parto de Chinio la china registaro
ellaboris serion da politikoj, inkl. privilegian impostadon.
La shtato malpliigos la imposton je 15% al la tieaj chinaj
kaj alilandaj entreprenoj en 2001-2010. La nove starigitaj
trafikaj, elektraj, akvomastrumaj, poshtaj, radi- kaj televiziaj
entreprenoj ghuos la saman politikon. La energia konstruado
de fundamentaj investajhoj kaj privilegia politiko multe plibonigis
la investan medion de la okcidento. Multe da alilandaj entreprenoj
komencis investi al okcidenta Chinio. Nun la municipo Chongqing
jam altiris 23 el la 500 mondfamaj entreprenoj. Tie nun funkcias
3 mil entreprenoj de alilanda kapitalo. Krom tio oni investas
ankau aliajn okcidentajn provincojn. La usona Hewlett-Packard
Korporacio investis 68 milionojn da juanoj al konstruo de
elektron-komerca teknologia disvolva centro, la plej granda
en okcidenta Chinio, Motorola investis 10 milionojn da usonaj
dolaroj por centro de interreta sistemo en Chengdu. Ankau
Siemens de Germanio starigis sian agentejon en Chengdu, la
unuan agentejon en okcidenta Chinio. Nun Siemens havas 7 oficejojn
en okcidenta Chinio kaj en Xi'an entreprenon investitan kune
de Chinio kaj Siemens. Respondeculo de ghiaj entreprenoj en
sudokcidenta Chinio diris: "La medio estas utila al disvolvigho
de Siemens." Li diris ankau: "Ni daurigos transdonon
de la teknologioj en okcidenta Chinio kaj donos pli grandan
atenton al teknika esplorado kaj trejnado de la oficistoj
en okcidenta Chinio."
Krom tio la china registaro iniciatas ankau,
ke entreprenoj en orienta parto de Chinio investu fabrikojn
en la okcidento. Zheng Yaowen, vicprezidanto de la Tutlanda
Industria-Komerca Federacio kaj privata entreprenisto, diris:
"En nia lando la chefa tasko por helpi malrichulojn estas
plenumata de la registaro. Nia federacio aktive subtenas la
registaron kaj iniciatas filantropian aktivadon, kuraghigas
entreprenistojn en tiu afero. En la pasintaj 9 jaroj 11 mil
entreprenistoj investis 7377 projektojn, kiuj laborigas 1.3
milionojn da senlaboruloj kaj trejnas 1.5 milionojn da homoj.
Per tio ni liberigis 3.5 milionojn da homoj el malricheco."
Ghuste kiel Zheng diris, kun profundigho de la
disvolvo de la okcidento, la politikoj de la registaro certe
farighos pli kaj pli favoraj, kaj pli kaj pli multighos entreprenistoj
investantaj tie."
Rilata artikolo: Por
faciligi la vivon de la kamparanoj
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|