Mi pensas ke kushas granda danghero en la
fakto ke la rigardo de multaj chinoj turnighas al okcidenta
(au ech usona) vivmaniero kaj ke farighas modo hhirurgie operaciigi
sin por aspekti kiel okcidentanoj. La kreskanta uzo de la
angla kondukas al tia degenerigho kaj devojigho unue mensa
kaj poste politika.
Henri
Masson (Francio)
La chinoj spertas profundan shanghighon post
ekpraktikado de la politiko de reformado kaj pordomalfermo
antau 20 jaroj. Oni ne devas simple rigardi tiun shanghighon
entrudigho de la okcidenta kulturo en la chinan tradician
kulturon. Sed evidenta estas la influo de la okcidenta kulturo
sur la diversaj flankoj de la vivo de la chinoj, inkluzive
de pensmaniero, vivmaniero, valorkoncepto, estetiko ktp.
Kiel la juna generacio de Chinio rigardas la chinan
kaj okcidentan kulturon? Pere de jenaj intervjuoj ni konu
la koncepton de la juna generacio de Chinio pri la china kaj
okcidenta kulturo.
Nemezurebla
miksigho de la china kaj okcidenta kulturo
Xu
Zhenglin, 42-jara literatura doktoro kaj instruisto en supera
lernejo en Shanhajo
Por nia generacio la influo de la tradicia kulturo
estas multe pli forta ol tiu de la okcidenta, kvankam multaj
el ni legis famajn literaturajhojn de la Okcidento. Mi ekzemplu:
Okcidentanoj esprimas sin kompare rekte, sed la chinoj eufemisme
kaj humile, kaj ne shatas rektan kaj akran, ne kutimas al
brakumo, kiso, shultrolevo k.s.
En la vivkutimo mi persistas en la china maniero,
sed mi ofte uzas vortojn el fremda lingvo, ekzemple "bye"
kaj "internet". "Dio" por mi signifas
tiun adoratan de kristanoj, sed ne kiel interjekcio por okcidentaj
junuloj. Mi studas la chinan modernan literaturon, sed mi
tre shatas okcidentajn klasikajhojn. La china kulturo kaj
la okcidenta kulturo same influas min. Sed la pli junaj shajne
pli sin klinas al la okcidenta kulturo. Trafika administrado,
justico, modo de junuloj k.a. estas profunde influataj de
la Okcidento.
Mi
estas "antikvajho"
Dacheng,
36-jara fotografisto en Pekino, monata enspezo: pli ol 10
mil juanoj
Mi estas stranga, ke mi min okupas pri ekzota
laboro, sed mia vivmaniero tre tradicia, kaj miaj amikoj prenas
min antikvajho. Mi ne shatas anglan nomon, nek miksadon de
fremdlingvaj vortoj en mian paroladon. Mi shatas purajn ajhojn,
au chinan au okcidentan.
Mi shatas okcidentan operon same kiel pekin-operon.
Arto ne havas landlimon. Mi akceptas, kion mi shatas. Sed
mi ne cedas al la okcidenta vivmaniero.
Mi neniam vizitas bufedejon nek kafejon. Mi ne
shatas europan gastronomion. Mi shatas teon. Ghi estas dolcheta,
agrable amara kaj gustoplena. Mi neniam prenas europan pladon
opiniante, ke tio estas nur transloko de kuirejo sur manghotablon
kaj sengusta. Mi estas epikuristo, sed mi shatas nur chinajn
kulinarajhojn. Mia matenmangho estas chinstila kaj variema.
Mi ghojas, kiam amikoj sherce brakumas min, sed ceremonia
brakumo estas agaca.
Mi havas 15 vestojn tute chinstilajn. Chiam kaj
chie mi min vestas per tiuj vestoj.
Mi
shatas brakumi aliajn kaj esti brakumata
Wu
Ming, 23-jara asistantino de publikaj interrilatoj en Shanhajo,
monata enspezo: 3000 juanoj
Mia angla nomo estas Jessica. Mi ne ofte iras
al tetrinkejo, nek bufedejo, sed mi shatas kafejon, kie mi
povas ghui komfortecon. Kaj mi tre shatas ankau teon.
Mi kutimas al brakumo, milda, sed esprimpova
maniero. Mi shatas brakumi amikojn kaj esti brakumata de aliseksuloj.
De infaneco mi havas la deziron estonte okazigi
mian nupton en preghejo. Mi ne havas vesperan kostumon, char
mi ne ofte havas okazon por porti tian veston. Mi konsentas,
ke oni devas memstare vivi post 18-jarigho, sed fakte nun
mi ankorau ne vivas tute memstare. Tion kauzas eble kunloghado
kun la gepatroj. Rilate infanon en la estonteco, mi supozas
tre demokratian medion por ghi - ne devigi ghin alkrochighi
al ni, nek devigi ghin vivi memstare. Mi shatas la sintenon
de okcidentanoj, sed mi devas konfesi, ke mi ne povas vivi
kiel okcidentano.
Mi
ne ekskluzivas okcidentighon
Wei
Ming, 24-jara esplorstudento en Kantono
Estas neeble vivi tute kiel okcidentano, char
mi estas studento de fakultato de la china literaturo. Mi
malofte iras al bufedejo au tetrinkejo. Mi preferas promenadon
kaj videodisko-rigardadon. Mi ne shatas fremdan vinon, sed
prenas tre popularan bieron kaj aliajn trinkajhojn. Mi ne
shatas brighon nek maghangon. Mi prenas chinan matenmanghon
kaj ne shatas europan gastronomion.
Mi shatas okcidentajn filmojn kaj kutime rigardas
nur filmojn de famaj reghisoroj.
Mi ne volas havi geedzighan ceremonion en preghejo.
Mi estas vojaghema kaj shparema. Mi preferas plenumi la geedzighon
per turisma vojagho.
Vivi kiel okcidentano, tio dependas de enspezo,
tion decidas mono. Sed mi tute ne ekskluzivas okcidentighon,
ekzemple mi shatas riskon kaj amas demokration. Chu tio ne
estas esprimo de okcidentigho?
Kokakolo
kaj McDonald ne estas bongustajhoj
Gao
Fei, 27-jara piloto en Kantono, monata enspezo: 8000 juanoj
Mi ne havas anglan nomon. Mi shatas bieron en
bufedejo kaj ankau supon pure chingustan. Mi preferas fremdlandajn
filmojn al la chinaj. Mi shatas acheti fremdlandajn kompaktajn
diskojn eksterlande.
Pri la Okcidento mi ne havas klaran koncepton.
Se oni difinas la Okcidenton lau filozofio, literaturo, arto,
arkitekturo k.a., mi opinias, ke tiuj kampoj en la Okcidento
estas tre bonaj, kaj mi volontas akcepti ilian influon. Se
oni difinas la Okcidenton nur lau vivmaniero, mi ne aprobas.
Neniom bongusta estas kokakolo, ghi gustas strange kaj enhavas
kolorilon, tute malutilan al la sano. Mi multe preferas teon.
Ankau sandvicho de McDonald estas ruba manghajho, varmdona,
sed nutromanka.
Mi
havas tre bonan fremdlandan amikinon
Yi
Xing, 25-jara altranga oficistino en fremdlanda banko en Shenzhen,
monata enspezo: 7000 juanoj
Mi, dungito de fremdlanda entrepreno, vokata
per la angla nomo Stacy, trinkas rughan vinon kaj kafon, havas
ceremonian vesperan kostumon, legas okcidentajn romanojn kaj
rigardas fremdlandajn filmojn. Sed mi estas chinino, kaj certe
agas en la maniero de chinoj. Printempa Festo (novjara festo
lau la china luna kalendaro) chiam estas mia plej shatata
grandioza festo.
Mi havas tre intiman usonan amikinon. Kunestante
kun shi, mi chiam kredas, ke la usonanoj vivas tre bone ne
zorgante problemon de mono. Niaj enspezoj estas preskau samaj,
sed shi neniam kiel mi konsideras monplason, asekuron, investon
k.a. Shi vojaghas chie, nur se shi havas monon. Shi neniom
zorgas, char socia asekuro de shia lando solvas la problemon
de kuraco. En la okcidentaj evoluintaj landoj la perfekta
socia garantio ebligas al chiuj komforte ghui la vivon.
Fremdlandanoj kondutas kiel infanoj, nature kaj
senkashe. Ili eksaltas kaj brakumas en ghojo. Foje kaj foje
mi estas impulsita, sed mi ne agas kiel ili.
Kaj
ceremonio en preghejo kaj abunda festeno por edzinigho
Mengmeng,
21-jara raportistino de televidstacio en Pekino, monata enspezo:
5000 juanoj
Mi shatas okcidentan vivmanieron. Mi shatas McDonald.
Mi esperas, ke chiutage bukedo aperos sur mia tablo en la
oficejo. Mi shatas rigardi belajn junulojn kaj junulinojn
de Holivudo.
Mi opinias, ke modo alportis okcidentighon. Sed
mi ne estis okcidentigita. Tion mi atribuas al la tro tradicia
urbo Pekino.
Mi deziras perfektan europan ceremonion por la
edzinigho kaj poste grandan festenon lau la china maniero.
En la tradicia Pekino oni devas memkonscie akcepti netradiciajn
ajhojn. Mi shatas tian vivon: libereco, obeo al la plej primitiva
deziro el la interno de la koro, senkashemo.
En
europa kostumo, mi manghas per manghbastonetoj
Zhou
Mo, 24-jara faka direktoro en telekomunika kompanio en Shenzhen,
monata enspezo: 5000 juanoj
En ghojo mi shatas brakumi aliajn kaj esti brakumata.
Mi preferas apartan pagon en kunmangho. Ne ofte mi donacas
florojn al bonaj amikoj.
Mi ne volas okcidentan nek chinan ceremonion
por la edzigho. Mi elpensos pli romantikan kaj pli gustoplenan
ceremonion. Mi ne shatas imiti aliajn.
Se la mondo farighos terglobvilagho, mi certe
edzighos al knabino kun okcidenta pensmaniero, malgrau ke
shi estigos malagrablajhojn pro sia malkashemo. Mi shatas
la respektemon al individuoj en la Okcidento kaj sentas, ke
la plej bona trajto de okcidentanoj estas respekto al individuoj.
Mencio de okcidentigho jam ne havas signifon sur
la fono de tutmondigho. Delonge la Oriento kaj Okcidento jam
identighis. Mi manghas per manghbastonetoj, sed vestas min
per europstila kostumo. Shajne okcidentigho furoris en la
unuaj jaroj de la lasta jarcento, kiam la okcidenta civilizacio
konatighis en Chinio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|