Mi
ghojus se vi publikigus dokumentojn pri via iama ministro
de edukado Cai Yuanpei, kiu tre alte prikonsideris Esperanton.
H.
MASSON (Francio)
Cai Yuanpei estis demokratia revoluciisto kaj
edukisto en la moderna china historio. Lia kontribuo al la
moderna edukado de Chinio kaj china revolucio montrighas chefe
en jenaj tri flankoj:
Unue, dank' al lia penado en Chinio formighis
kompare kompleta ideologia sistemo de burgha edukado kaj burgha
eduka sistemo; due, lia propono pri ideologia libereco faris
la Pekinan Universitaton lulilo de la novkultura movado kaj
kreis kondichojn por novdemokratia revolucio; kaj trie, li
protektis aron da intelektuloj ideologie progresemaj kaj talentaj.
Li donis grandan atenton al edukado de laborado, civitanoj
kaj
virinoj.
Komence de la 20-a jarcento, kiam Esperanto enkondukighis
en Chinion, Cai kune kun Lusin aktive subtenis Esperanton
kaj post tio enkondukis Esperanton en la edukan rondon.
Cai dedichis sian tutan vivon al eduka reformado
de Chinio. Li iniciatis kaj disvolvis modernan edukadon teorie
kaj praktike. Lia teoria kontribuo kaj grava reformado de
la eduka sistemo pozitive influis la edukan progreson de Chinio
en la unua duono de la 20-a jarcento kaj oni nomas lin pioniro
de la moderna edukado de Chinio.
Biografio
Cai Yuanpei naskighis la 11-an de januaro, 1868,
en Shaoxing, Zhejiang-provinco, kaj mortis la 5-an de marto,
1940. En 1891 li veturis al Pekino por partopreni la oficistigan
ekzamenon kaj sukcesis. Jam en sia juna agho li konsciis,
ke por savi la nacion oni antau chio devas vigligi la edukadon.
Vintre de 1898 li funkciis kiel inspektoro de la china-okcidenta
lernejo de Shaoxing kaj poste fondis patriotan lernejon kaj
virinan lernejon. Li pledis por egaleco de la viroj kaj virinoj.
En 1912 li funkciis kiel ministro de edukado en la provizora
registaro de la Respubliko de Chinio kaj fondis rudimentan
burghan edukan sistemon. Januare de 1917 li funkciis kiel
rektoro de la Pekina Universitato kaj faris ghin nova supera
lernejo de la tiama Chinio kaj lulilo de la novkultura movado.
En siaj lastaj jaroj li funkciis kiel prezidanto de la Centra
Esplora Instituto kaj sin okupis pri diversaj edukaj aktivadoj.
Fondo
de moderna eduka sistemo
De post 1912, kiam li funkciis kiel ministro
de edukado, li komencis reformi la malnovan edukan sistemon
de la lastaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911) lau la fundamentaj
principoj de la moderna okcidenta eduka sistemo kaj publikigis
novan sistemon, kiu plene montris la politikan postulon kaj
edukan principon de la burgharo pri libereco, demokratio kaj
egaleco kaj neis la despotisman edukadon de Qing-kortego pri
lojaleco al la suvereno kaj adoro al Konfuceo. La praktiko
de la nova eduka sistemo forte akcelis la edukan reformadon
de Chinio kaj iom post iom aperis moderna eduka sistemo.
La
Pekina Universitato -- lulilo de la nova ideologio
Januare de 1917 Cai Yuanpei farighis rektoro
de la Pekina Universitato kaj ekpraktikis la principon pri
ideologia libereco. Li invitis Chen Duxiu, Hu Shi, Lusin kaj
aliajn reprezentantojn de la novkultura movado kaj ankau Gu
Hongming kaj aliajn konservativajn personojn instrui en la
universitato. Tiutempe en la universitato kolektighis eminentaj
personoj de diversaj skoloj. Akademiaj vidpunktoj de diversaj
skoloj estis libere diskutitaj tie. Chen Duxiu kaj Li Dazhao
prelegis pri marksismo kaj propagandis la Oktobran Revolucion
de Rusio, dank' al tio marksismo rapide disvastighis en Chinio.
La Pekina Universitato post reformado farighis akademia centro
de Chinio.
La Pekina Universitato estis lulilo de la Maj-kvara
Movado kaj ghia komandejo, kio havas striktan rilaton kun
la universitata principo kaj alta takso pri la avangarda ideologio
de Cai Yuanpei. Februare de 1919 li faris paroladon sub la
titolo "Sanktaj estas laboruloj". Li diris: "Kiuj
faras aferojn utilajn al la aliaj, per sia laboro chu fizika,
chu intelekta, tiuj estas laborulojˇ Ni chiuj estas laboruloj.
Ni devas koni la valoron de la laboruloj. Sanktaj ja estas
la laboruloj!" Tio konformas al marksisma vidpunkto.
Subtenate de Cai Yuanpei, Li Dazhao kaj Chen
Duxiu organizis progresemajn studentojn, alte tenante la standardon
de sciencoj kaj demokratio, faris batalon kontrau feudismaj
ideologio kaj kulturo kaj pavimis vojon por la grandioza Maj-kvara
Movado. Kiel la plej frua propagandejo de marksismo en Chinio
kaj lulilo de la novkultura movado, la universitato faris
historian kontribuon al eksplodo de la Maj-kvara Movado kaj
naskigho de la Komunista Partio de Chinio. Tiam la revuo "Nova
Junularo" redaktata de Chen Duxiu estis shatata de multaj
kaj vendighis tra la tuta lando. Li Dazhao publikigis multe
da artikoloj en tiu revuo, kio estis ideologia preparado por
la Maj-kvara Movado.
Granda
atento al virina edukado
Surbaze de la burgha koncepto pri egaleco de
la viroj kaj virinoj, Cai pledis por virina edukado kaj funkciigis
lernejon, kie lernis kaj knaboj kaj knabinoj. En 1912, kiam
Cai Yuanpei ekfunkciis kiel ministro de edukado, li decidis,
ke knaboj kaj knabinoj kune lernu en la sama lernejo kaj post
7 jaroj li proponis, ke la Pekina Universitato akceptu studentojn
kaj studentinojn, kio donis grandan influon politike kaj ideologie.
Lia decido ludis grandan rolon kaj influis aliajn altajn lernejojn
de Pekino. De tiam chiuj lernejoj akcpetas knabinojn.
Sindedicho
al revolucio
Cai vivis en tumultaj jaroj kaj dedichis sian
tutan vivon al la revolucia afero. Ja mirinde estas, ke li
estis shatata de chiuj politikaj organizoj, tamen tio ne signifas,
ke li ne havis sian starpunkton en la batalo inter diversaj
politikaj partioj, kaj li neniam facile kompromisis en gravaj
problemoj.
Komence de 1924 li estis elektita kiel membro
de la unua Inspekta Komisiono de Kuomintango. D-ro Sun Yatsen
diris: "La tasko de s-ro Cai en la nordo estas grava.
Tie la politika medio multe diferencas de la suda kaj liaj
kontribuoj al la revolucio estas ne facile kompreneblaj."
Sun deziris, ke post inspektado en Europo Cai daure laboru
en Pekino. Siatempe Sun laboris chefe en la sudo, dum la nordo
estis regata de militaristoj. Sun deziris veki la popolamason
pere de influo de Cai Yuanpei. Post eksplodo de la Maj-kvara
Movado en 1919 la pekina registaro estis forte malkontenta
kontrau Cai, kiu subtrenis la studentan strikon, kaj volis
eksigi lin. Informighinte pri tio, Cai memvole abdikis la
oficon kaj forlasis Pekinon.
Li faris elstaran kontribuon ankau al la movado
de chinaj junuloj lernantoj en Francio. Zhou Enlai, Deng Xiaoping,
Chen Yi kaj aliaj gvidantoj de KPCh suriris la vojon de profesiaj
revoluciistoj ghuste tiam, kiam ili lernis en Francio.
La 5-an de marto, 1940, Cai Yuanpei mortis en
Hongkong. Zhou Enlai, vicprezidanto de la Centra Komitato
de KPCh sendis kondolencan telegramon, en kiu li diris, ke
Cai laboris por la revolucio pli ol 40 jarojn, faris eminentajn
kontribuojn al disvolvo de la eduka kaj kultura aferoj de
Chinio kaj elkulturis sennombrajn revoluciajn gejunulojn.
Cai
Yuanpei kaj Esperanto
Cai lernis Esperanton en 1907-1911, kiam li lernis
en Germanio, kaj bone sciis, kio estas avantaghoj de Esperanto
kaj kial Zamenhof kreis Esperanton. Li subtenis la chinlingvan
periodajhon Nova Jarcento eldonatan en Parizo por propagandi
Esperanton. Nova Jarcento estis unu el la gazetoj,
kiuj frue konigis Esperanton al Chinio.
Kiam li oficis kiel ministro de edukado, li ordonis
instrui Esperanton kiel nedevigan lernobjekton en normala
lernejo por baki Esperanto-instruistojn. Li instrukciis, ke
en la ministerio de edukado funkciu kurso de Esperanto. En
tiu jaro li prelegis pri Esperanto en Shanhajo por pritrakti
la necesecon de la internacia lingvo kaj utilon de Esperanto
por Chinio. Li diris: "La china lingvo multe diferencas
de la okcidentaj kaj ni ne povas ne komunikighi kun la ekstera
mondo, nek peti helpon de la mondo. En tio ni bezonas helpan
lingvon kaj Esperanto estas ideala." Li proponis al la
Shanhaja Esperanto-Asocio konstruon de biblioteko de Esperantaj
legajhoj, por ke oni sciu la grandnombrecon de Esperantajhoj.
Li proponis ankau, ke oni fondu privatan universitaton por
instrui en Esperanto. El tio ni scias, kiel profunde konis
Cai Esperanton kaj kiel energie propagandis li la lingvon.
Cai forlasis neniun shancon por propagandi Esperanton.
Komence de 1917, nelonge post sia rektorigho en la Pekina
Universitato, li decidis funkciigi Esp-kurson kiel nedevigan
en la universitato. Tiam pli ol 200 studentoj vizitis la kurson.
En 1921 la universitato faris Esperanton oficiala lernobjekto.
En la sama jaro la 7-a eduka konferenco, okazinta en Kantono,
aprobis la proponon de Cai, ke chiuj lernejoj kaj edukaj administracioj
akcelu kaj efektivigu la instrukcion de la Eduka Ministerio
pri Esperanto kaj funkciigu Esperanto-kurson en elementaj
lernejoj. Katenite de la tiamaj kondichoj, tio ne estis realigita,
tamen ludis pozitivan rolon por propagandi Esperanton en Chinio.
En 1921 nome la chinan registaron Cai cheestis
la Pacifikan Konferencon pri Edukado en Honoluluo, kie li
proponis, ke chiuj pli-ol-10-jaraj geknaboj lernu Esperanton
en chiuj landoj, partoprenantaj la konferencon, kaj oni esperantigu
librojn de chiuj landoj. Lia propono estis aprobita de la
konferenco.
Cai iniciatis E-instituton kaj mem funkciis kiel
ghia prezidanto.
Sub la auspicioj de Cai Yuanpei la Esperanto-movado
en la Pekina Universitato estis tre vigla. La 15-an de decembro
de 1922 Cai prezidis konferencon de Esperanto, kiun cheestis
2 mil homoj.
En 1923 Cai fondis la Pekinan Esperantan Kolegion
kaj li mem funkciis kiel ghia direktoro. La kolegio funkciis
2 jarojn kaj ludis pozitivan rolon por akceli la chinan E-movadon.
En 1924 Cai cheestis la 16-an UK en Vieno. Reveninte
la patrion, li estis pli entuziasma por la Esperanta afero.
Sub liaj auspicioj naskighis redakt-traduka komisiono de Esperanto,
kiu eldonis multe da E-legajhoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|