Mi esperas, ke chinoj havos eblon vaste uzi
Interreton...
BORIS
KOLKER (Usono)
Malgranda
Li laboras en la China Akademio de Sociaj Sciencoj kaj ekvizitis
interreton en 1997, en la agho de 22 jaroj. Li loghas en apartamento
de la akademio, kie instalighis regiona interreto, kaj li
longe sin klinis super la komputoro. Chiutage pere de interreto
li babilas kun amikoj, ludas shakon au skribas por sia literatura
hejmpagho. Liaj amikoj facile trovas lin en reto. Li ofte
transsendas interesajn informojn al siaj amikoj, achetas librojn
kaj aliajn bezonajhojn pere de la reto. Interreto farighis
konsistiga parto de lia vivo. Kiam li kverelis kun la amatino,
li petis shian pardonon pere de reto.
En grandaj urboj de Chinio viglas multe da tiaj
retvizitantoj. Ili konsciis, ke interreto shanghis ilian vivon.
Gheneraligho
de interreto
Chiumonate Malgranda Li pagas 150 juanojn por
retvizitado. En Chinio plejparto de retvizitantoj pagas malpli
ol 50 juanojn, aliaj - 51-100 juanojn, kaj nur kvinono de
la vizitantoj - 101-200 juanojn, kaj tre malmulte da vizitantoj
pagas pli ol 200 juanojn.
Malgranda Li vizitas la reton 6 horojn chiutage.
Li havas 4 retadresojn kaj ofte ricevas rubajn poshtajhojn.
Chiutage li faras 3-5 respondojn.
Malgranda Li vizitas interreton unue por akiri
informojn, due por sin distri kaj trie por trovi amikojn.
Nun pli kaj pli multaj familioj havas komputorojn,
kaj multaj homoj vizitas interreton hejme, kaj aliaj vizitas
interreton en la oficejo. Krome oni vizitas interreton en
lernejo, komputora bufedejo, interreta lernejo, interreta
kafejo kaj biblioteko. Iuj vizitas interreton per portebla
komputoro.
En 2002, 20.83 milionoj da komputoroj registrighis
al interreto kaj 59.10 milionoj da homoj vizitis la reton,
nur malpli multe ol la nombro de Usono. 179554 sin registris
che CN, 371600 - che www, kaj 29002240 - che IP sur la cheftero
en Chinio.
Malgranda Li havas amikojn ne vizitantajn intereton,
char ili au ne scias manipuli komputoron, au ne havas tempon
por viziti.
Kelkaj el liaj amikoj en aliaj lokoj ne povas
viziti interreton, kion kauzis malegaleco de ghia disvolvigho
en malsamaj lokoj de Chinio.
Shanghigho
en 2002
En 2002 preskau chiuj amikoj de Li vizitis la
reton. Multaj homoj vizitas la reton pro la bezono de sia
profesio. Pere de la reto Li povas legi artikolojn de siaj
amikoj, kiuj laboras kiel jhurnalistoj. En la interreto li
povas legi ankau disertaciojn de siaj instruistoj kaj informojn
de famuloj. Li akiras de la reto helpon por sia profesio,
trovas informojn pri la samklasanoj de sia mezlernejo, pli
interesajn amuzajhojn, pli multe da retstacioj kun propra
karaktero, kaj pli multaj homoj alighis al lia BBS...
2002 estis jaro, en kiu rapide disvolvighis la
interreto de Chinio kaj la interreta industrio de Chinio havis
turnopunkton. Rigardate el la makroskopa vidpunkto, la nombroj
de retvizitantoj, komputoroj, sinanoncintoj al CN kaj retstacioj
daure tenis kompare altan rapidecon de kreskado.
Nun malgranda Li jam uzas larghrubandan transmision.
Lia komputoro estis novigita per Pentium 4. Krome li havas
porteblan komputoron por trovi informojn chie kaj chiam. Li
opiniis, ke en 2002 okazis esenca shanghigho rilate gheneralighon
de interreto kaj la kvanton de chinligvaj informoj de la reto.
Pli
bona 2003
Malgranda Li kredas, ke disvolvigho de interreto
en Chinio en 2003 alportos al li pli grandan ghojon.
Nun parto de la interretaj entreprenoj jam profitis,
kaj la tuta industrio komencis pli sane kaj pli benigne disvolvighi,
kaj privataj retstacioj eniris en periodon de maturigho. Tio
estas ghojiga informo por Malgranda Li kaj similaj retvizitemuloj,
char ordinaraj retvizitantoj senescepte volas akiri laueble
pli da informoj pere de simpla metodo.
La karakterizajho kaj strukturo de la retvizitantoj
en 2003 estos pli raciaj kaj pli vastaj en penetrado de interreto,
la konduto de la retvizitantoj estos pli diskreta, ilia utiligo
de la reto pli granda, kaj ilia dependo pli forta. Oni antaukalkulis,
ke en 2003 la stato de la chinaj retvizitantoj heredos la
sukcesojn de 2002 kaj disvolvighos pli profunde, kaj estos
86.3 milionoj da retvizitantoj.
La chefa parto de la retvizitantoj de 2003 konsistos
el viroj, junuloj, malaltenspezantoj, frauloj, malaltklerigitoj.
La nombro de retvizitantoj en marbordaj regionoj kreskos pli
rapide ol tiu en la landinternaj provincoj. En urboj pli kaj
pli multaj lernantoj komencas viziti reton.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|