Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Amikaj retejoj

Zeng Qinghong
Shtataj gvidantoj

Zeng Qinghong, hano, naskighis julie de 1939, en Ji'an de Jiangxi-provinco. Li membrighis al la Komunista Partio de Chinio aprile de 1960 kaj eklaboris julie de 1963. Li diplomighis el la Kibernetika Fakultato de la Pekina Politekniko.

Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh kaj sekretario de ghia Sekretariato.

Li funkciis antaue kiel vicchefdirektoro de la Komunika Sekcio de la Mar-olea Ghenerala Kompanio de Chinio, vicestro de la Buroo de Eksteraj Aferoj de la Petrola Ministerio de Chinio, sekretario de la Partia Komitato de la Petrola Kompanio de la Flava kaj Suda China Maroj, vicsekretario de la Partia Komitato de Shanhajo, estro de la Oficejo de la Centra Komitato de KPCh; sekretario de la Laborkomisiono de la Organoj Rekte sub la Centra Komitato de KPCh, kaj estro de la Organiza Departemento de la Centra Komitato de KPCh.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

>>> Chefpagho

 

 

Specialaj temoj pri Chinio