Marte
de 1998, kiam Zhu Rongji estis elektita kiel nova chefministro
de la Shtata Konsilantaro de Chinio, li diris: "Ech se
antau mi estos kashaj minoj au abismo, mi iros antauen senhezite
kaj plenenergie servos al la popolo ghis la lasta spiro."
Liaj vortoj estis varme aplauditaj de la cheestantoj. En palpebruma
dauro forpasis de tiam jam kvin jaroj.
La 5-an de marto, 2003, solene inaugurighis la
Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Chinio kaj
Zhu Rongji faris la laborraporton lastfoje en la nomo de la
centra registaro. Sur la podio tiu pli-ol-70-jara shtatoficisto
diris multe da ciferoj gravaj por la nacia ekonomio kaj popola
vivo sen rigardi la tekston.
En
1998, kiam li prenis la chefministrecon sur sin, levighis
la azia financa krizo. Gvidate de li, la china registaro firmdecide
praktikis pozitivan financan politikon kaj stabilan mon-politikon.
Dank' al tio la china ekonomio senchese progresis, la enlanda
ekonomio chiujare kreskis je 7-8% kontinue kaj tiutempe la
reformado de la enlanda financa sistemo progresis kaj la financaj
merkato, legho, reguloj kaj kontrolado perfektighis jaron
post jaro, dume la china mono Renminbi ne devalutighis, kio
ludis tre gravan rolon por bremsi la financan krizon de Azio
kaj levis la pozicion de Chinio sur la internacia ekonomia
scenejo. En la pasintaj 5 jaroj Chinio rikoltis serion da
sukcesoj. Ghi membrighis al la Monda Komerca Organizo kaj
en la malbona medio, ke la tutmonda ekonomio depresiis pro
terorisma surprizatako, la china ekonomio daure kreskis rapide.
Oni devas diri, ke la sukcesoj de Chinio havas nedisigeblan
rilaton kun Zhu Rongji kaj lia registaro.
Li energie faris strukturan reformadon de shtataj
institucioj. Dank' al tio la nombro de oficistoj de la Shtata
Konsilantaro duonighis kaj la organoj de la provincaj, municipaj
kaj autonom-regionaj registaroj faris similan simpligon. En
la situacio de la azia financa krizo kaj granda premo de neracia
industria strukturo kaj senlaborigho, la china enlanda ekonomio
kreskis je 7.7% chiujare kaj la pokapa enspezo de urbanoj
kreskis chiujare je 9%. Tio ne estas facila afero por Chinio
kun 1.3 miliardoj da loghantoj.
Justa
chefministro
Zhu
Rongji estas homo serioza. Dum sia oficperiodo li severe traktis
sin mem kaj ankau la subulojn. Li atingis interkonsenton kun
siaj kolegoj: Simpligi la sekvantaron kaj kunvenojn, ne partopreni
malferman ceremonion, nek fari surskribon kaj epigrafon. Li
diris: "Kiam oni malkontentas kontrau nia misfaro, mi
ege maltrankvilighas. Mi estas kolerema kaj eble ofendis iujn
kamaradojn. Mi petas pardonon. Mi faras nur kritikon, sed
neniam moleston."
Kiam li funkciis kiel vicprezidanto de la Shtata
Ekonomia Komisiono, lia subulo maljuste kulpigis lin, sin
turnante al la gvidanto de la Shtata Konsilantaro. Informighinte
pri tio, li severe kritikis tiun homon. Oni opiniis, ke chi
tiu perdis sian perspektivon. Sed oni ne atendis, ke Zhu Rongji
poste promociis lin vicestro de iu buroo. Zhu eksplikis: "Li
bone respondecas pri sia laboro. Li maljuste kulpigis min,
sed kun la celo perfektigi la laboron."
Pro disfalo de Yangzi-rivera digo en Jiujiang
li eksplodis de kolerego. Li riprochis: "Vi diris, ke
ghi estas firmega, sed plena de kacho! Ni devas severe ekzameni
la projekton, kontrolon kaj konstruadon. Kia malbonega konstruo!
La historio estas ne trompebla!"
Eksterordinaraj
pordedichaj surskriboj
Li
promesis, ke li neniam faros pordedichan surskribon, ne cheestos
malferman ceremonion nek akceptos donacon, sed efektive li
foje rompis tion. Li faris surskribon por la rubriko "Fokuso"
de la Centra Televizio: "Kontrolo de publiko, vocho de
popolanoj, spegulo de registaro kaj avangardo de reformado".
Li faris surskribon ankau por la Shtata Kontista Instituto
che ghia 3-jarigho: "Ne faru falsan konton!" Li
diris: "Mi deziras, ke chiuj studentoj de via instituto
bone memoru tiujn vortojn." Li bone scias, ke preskau
chiuj kontrauleghaj krimagoj havas ian rilaton kun falsa konto.
Li havas profundan senton por sia patrina universitato
Qinghua. En 1984, 33 jarojn post kiam li diplomighis el la
universitato, li, estiel vicdirektoro de la shtata ekonomia
komisiono, eklaboris kumule kiel estro de la Ekonomika Administra
Instituto sub Qinghua-universitato, ghia profesoro kaj doktora
instruisto. Li kumulis tiun okupon ghis 2001. Okaze de la
80-jarigho de la universitato li skribis gratulajn vortojn
al la universitato: "Qinghua instruis min kaj mi neniam
forgesos ghian nutradon."
Li diris al studentoj de la universitato, ke
ili devas esti diligentaj, fari chion honeste kaj juste kaj
neniam chasi famon.
Li
diris: "Mi deziras, ke post mia demisio la china popolo
tiel jughu min, ke mi estas oficisto honesta kaj ne koruptighinta.
Mi kontentos ja pri tio. Se ili diros, ke Zhu Rongji faris
ian praktikan aferon, mi do kore dankos."
En la inauguro de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda
Popola Kongreso la cheestantoj longe kaj laute aplaudis lian
laborraporton, eble tio estis justa takso pri Zhu Rongji,
la kvina chefministro de la China Popola Respubliko.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|