Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Amikaj retejoj

Zeng Qinghong, vicprezidanto de ChPR
Shtataj gvidantoj

La 15-an de marto 2003, la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de la China Popola Respubliko (ChPR) elektis Zeng Qinghong kiel vicprezidanton de Chinio.

Novembre de 2002 en la Unua Sesio de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) li farighis unu el la 9 membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh kaj sekretario de la sekretariejo de ghia Centra Komitato kaj krom tio li kumule ekfunkcias kiel rektoro de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de KPCh.

Li naskighis en Ji'an, Jiangxi-provinco julie de 1939. Li membrighis al KPCh en 1960. Li diplomighis el la Pekina Politekniko en 1963 kaj funkciis kiel teknikisto. Li havas richan sperton labori en la socia fundo. En 1979-1982 li funkciis kiel sekretario de la oficejo de la Planiza Komisiono de ChPR kaj vicsekciestro de la Oficejo de la Shtata Energia Komisiono respektive. En 1983-1984 li funkciis kiel gvidanta kadro en la China Ghenerala Mar-petrola Kompanio kaj Petrola Ministerio. En 1984 li funkciis kiel gvidanta kadro de Shanhajo.

Kiam li laboris en Shanhajo li fondis regulon por kolekti opiniojn de intelektuloj foje chiusemajne. Li persone auskultis la vochon de intelektuloj kaj solvis iliajn problemojn. Li ofte interparolis kun fakuloj en universitatoj kaj institutoj kaj amikighis kun ili. Oni diris, ke li estas iniciatema kaj lerta en solvo de malfaciloj lau la perspektiva kaj strategia vidpunkto.

En 1989 li transpostenighis en Pekinon kaj laboris kiel vicestro de la Oficejo de la Centra Komitato de KPCh kaj en 1993 li farighis ghia estro. Tiu grava departemento de la partio ludas gravan rolon por konkordigi diversajn flankojn en la laboro. Gvidate de la Centra Komitato de la partio li aranghis multe da gravaj aktivadoj, solvis serion da gravaj problemoj kaj per sia praktika laborado ricevis konfidon kaj altan takson de diversaj flankoj de la lando.

Septembre de 1997 en la Unua Sesio de la 15-a Centra Komitato de la partio li farighis kandidato al la Politika Buroo de la partio kaj sekretario de la sekretariejo de la Centra Komitato de la partio kaj en 1999 li kumule eklaboris kiel chefo de la Organiza Departemento de ghia centra komitato.

La Organiza Departemento de la Centra Komitato de la partio estas destinita por trejni, ekzameni, rekomendi kaj elekti gvidantajn kadrojn. Dum sia oficado en tiu departemento, li unuigis siajn kolegojn kaj renovigis la fizionomion de la organo. Li dedichis grandan atenton al revoluciigo, intelektigo kaj profesiigo de kadroj kaj promocio de junaj, aktive akcelis reformadon de la kadra sistemo, energie faris trejnadon de kadroj kaj akiris rimarkindan sukceson. Julie de 2002 la Centra Komitato de KPCh publikigis "Regulojn pri elekto de gvidantaj kadroj de la partio kaj shtato", kiu estas grava frukto tiuflanka kaj ankau garantio por elekti eminentajn kadrojn. La dokumento estis farita rekte sub gvido de Zeng Qinghong. Ghia praktikado estas utila por sciencigo, demokratigo kaj sistemigo de la kadra laboro.

En la edukado pri "atenton al lernado, politiko kaj justeco" kaj praktikado de la grava penso de "tri reprezentoj" li, kiel respondeculo de tiuj du aktivadoj, faris profundan enketon kaj resumis richan sperton por gvidi la laboron.

Kiel rektoro de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de KPCh, li faris enketon en Yan'an, Jinggang-monto kaj Pudong-distrikto de Shanhajo por serchi efikan metodon de trejnado de kadroj. Li postulis, ke en la eduko de kadroj oni devas persisti en la principo, serchi la veron el faktoj, progresi kun la epoko, heredi la bonan tradicion lukti en malfaciloj, kaj efektivigi la fundamentan principon teni la regadon por la popolo.

Ankau en diplomatia laboro li montris sian talenton. En la pasinta jaro okaze de la 30-jarigho de normaligo de la china-japanaj rilatoj li vizitis Japanion kaj faris pozitivan laboron por disvolvi la amikecon inter la du landoj.

Li profunde impresis siajn kolegojn, kiuj opinias, ke li estas homo firmdecida, penema, honesta kaj modesta. Li estas facile alirebla por diversaj homoj kaj tre shatata de gejunuloj.

Lia patro Zeng Shan estis veterana revoluciisto, kiu iam funkciis kiel ministro de internaj aferoj. Lia patrino Deng Liujin estis batalantino de la Rugha Armeo kaj partoprenis la Longan Marshon.

Lia edzino Wang Fengqing estas kadro de la Ghenerala Buroo de Ekzameno kaj Kvaranteno de la shtato. Ili havas unu filon..

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

>>> Chefpagho

Specialaj temoj pri Chinio