Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Amikaj retejoj

Hu Jintao, prezidanto de ChPR
Shtataj gvidantoj

La 15-an de marto, 2003, la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de la China Popola Respubliko (ChPR) elektis Hu Jintao kiel shtatan prezidanton de Chinio.

Novembre de la pasinta jaro en la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) li farighis ghenerala sekretario de la partio.

Nelonge post la 16-a Tutlanda Kongreso de la partio li vizitis la revolucian sanktejon Xibaipo de la gubernio Pingshan, Hebei-provinco. La 23-an de marto, 1949, la Centra Komitato de KPCh forlasis Xibaipo kaj iris al Pekino por fondi la landajn autoritatojn. Hu alvokis, ke chiuj membroj de KPCh kaj precipe la gvidantaj kadroj relernu la gravan paroladon de Mao Zedong faritan antauvespere de fondigho de la nova Chinio, bone memoru la historian taskon de la partio kaj popolo kaj daure tenu la laborstilon modestan kaj diskretan, ne arogantan nek malpaciencan, tenu la laborstilon de penema luktado en malfaciloj por doni bonan respondon en la ekzameno de granda praktiko konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj.

Hu Jintao naskighis en 1942, en la urbo Taizhou, Jiangsu-provinco. Tie li vizitis element- kaj mezlernejojn. En 1959-1965 li studis en la akvomastruma fakultato de Qinghua-universitato. De 1968 li laboris en Gansu-provinco por 14 jaroj. De 1985 li oficis kiel sekretario de la Guizhou-a kaj Tibeta Komitatoj de KPCh entute 8 jarojn. Sub malfacilaj cirkonstancoj en tiuj du lokoj li inspektis multajn regionojn malproksimajn kaj landlimajn, vaste kontaktis diversnaciajn loghantojn kaj faris profundan socian esploradon. Kune kun aliaj gvidantoj li ellaboris strategion pri ekonomi-socia disvolvigho konforman al la lokaj kondichoj. Li faris grandajn kontribuojn al stabilo kaj disvolvigho de tiuj du subevoluintaj lokoj. Dank' al longtempa laborado en malrichaj lokoj de la okcidenta parto de Chinio kaj poste ankau en la centra registaro, li akiris kompletan konon pri la konkretaj kondichoj de Chinio kaj ekhavis firman volon pri akcelo de la ekonomia disvolvigho kaj profundigo de la reformado kaj pordmalfermo. Li laboris honeste kaj energie.

En 1992 li farighis membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh. La publiko opiniis, ke tio estas grava pasho por alterno de la juna kaj maljuna generacioj en Chinio. Septembre de 1997 en la Unua Plena Sesio de la 15-a Centra Komitato de KPCh li refoje elektighis kiel membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh. Marte de 1998 li farighis vicprezidanto de Chinio kaj septembre de 1999 žu vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono. En la pasintaj pli ol 10 jaroj li partoprenis ellaboradon de gravaj politikoj de la partio kaj shtato. Sur la kampoj partia, registara, milita kaj diplomatia li plene montris sian elstaran kapablon.

De 1993 ghis la fino de 2002 li funkciis kiel rektoro de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la partio. Tiu lernejo kun historio de 70 jaroj estas bazo por teorie trejni altrangajn kadrojn. Hu Jintao cheestis preskau chiujn ceremoniojn de novaj semestroj kaj diplomado. En sia parolado Hu analizis la chinan kaj internacian situacion, klarigis la teorion, linion, politikon kaj principojn de la partio. Li dedichis grandan energion al konstruado de la partia lernejo.

Kiel ano de la centra gvidantaro de la partio, li sin okupis pri partiaj kaj kadraj aferoj en multaj jaroj. Li serioze praktikis la gravan teorion de Jiang Zemin pri konstruado de la partio kaj kadra vicaro kaj faris multe da iniciativaj laboroj. Li ludis gravan rolon por akceli studadon de Dengxiaoping-teorio kaj grava penso de "tri reprezentoj"*, levi la teorian nivelon de la tuta partio, profundigi reformadon de la kadraj laboroj, akceli konstruadon de la fundamentaj organizoj de la partio, pliigi la koheran kaj batalan fortojn, kaj plibonigi laborstilon de diversnivelaj gvidantaroj de la partio, sistemigon kaj reguligon de la partia konstruado.

Hu oficis kiel sekretario de la sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunisma Junulara Ligo, ghia unua sekretario kaj prezidanto de la Tutlanda Junulara Federacio. Sub lia gvido oni faris diversajn aktivadojn shatatajn de la gejunuloj. Post sia membrigho al la centra gvidantaro li daure gvidis laborojn de la laborista sindikato, Komunisma Junulara Ligo kaj virina federacio. Li bone plenumis sian taskon. Li intime rilatas al la popolanoj de diversaj rondoj kaj estas multe shatata kaj estimata de ili.

Hu montris sian elstaran talenton ankau en diplomatiaj aferoj. Li akceptis multe da alilandaj politikistoj kaj famuloj kaj plurfoje vizitis aliajn landojn. Estis multe atentataj lia vojagho al kvin landoj de Europo en 2001 kaj lia vizito al Usono en 2002. Oni rigardis tiujn du vizitojn kiel lian diplomatian elmontrighon en gravaj okcidentaj landoj.

Hu Jintao multe zorgas pri la vivo de la popolanoj. Dum sia inspektado li multfoje vizitis malrichajn homojn por informighi pri ilia laboro kaj chiutaga vivo. Komence de 2003 en la tago de 30 gradoj /C sub la nulo li vojaghis al Interna Mongolio kaj vizitis malrichajn pashtistojn. Li postulis, ke la gvidantaj kadroj de diversaj niveloj bone komprenu la gravan signifon servi al la popolo kaj ghustatempe solvi la aktualajn problemojn de la ordinaraj popolanoj.

Li estas malproksimvida, iniciatema, rapidpensa, diskreta kaj firmdecida. Li estas politike firma kaj demokratia, honesta kaj modesta, erudicia kaj energia. Li ofte laboras ghis profunda nokto.

Lia edzino Liu Yongqing estas lia kunlernantino en Qinghua-universitato. Ankau iliaj filo kaj filino lernis en tiu universitato.

_________________
*La "tri reprezentoj" signifas, ke la Komunista Partio de Chinio devas chiam reprezenti la postulojn de la progresaj produktaj fortoj de Chinio, reprezenti la direkton de la kultura progreso de Chinio kaj reprezenti la fundamentajn interesojn de la china popolo.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

>>> Chefpagho

Specialaj temoj pri Chinio