Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Amikaj retejoj

Wen Jiabao, chefministro de Chinio
Shtataj gvidantoj

Wen Jiabao farighis chefministro de la Shtata Konsilantaro de Chinio marte de 2003.

Marte de 1998 li ekfunkciis kiel vicchefministro de la Shtata Konsilantaro de Chinio kaj en la pasintaj 5 jaroj li estis taskita por superrigardi chefe agrikulturon, vilaghajn laborojn, planizadon kaj financajn aferojn. En la okuloj de la popolo li estas gvidanto praktikema kaj kompetenta.

En la agho de 45 jaroj li farighis kandidato al la sekretariejo de la Centra Komitato de KPCh kaj kumule oficis kiel direktoro de la Oficejo de la Centra Komitato. Post 5 jaroj li farighis kandidato al la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh kaj sekretario de ghia sekretariejo. Kiam li aghis 55 jarojn, li farighis membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh kaj novembre de 2002, kiam li 60-jarighis, li farighis membro de la Konstanta Komitato de la Centra Komitato de KPCh.

Li naskighis en Tianjin, septembre de 1942 kaj en la 60-aj jaroj li lernis 8 jarojn en la Pekina Geologia Instituto kaj diplomighis kiel studento-esploristo en 1968. Ekde tiu jaro li laboris en Gansu-provinco kaj 15 jarojn en la provinca geologia buroo. Li tie funkciis kiel teknikisto, politika oficisto, vicsekciestro kaj vicburoestro. En 1982 li transpostenighis al Pekino kaj farighis direktoro de la esplora kabineto pri politikoj sub la Ministerio de Geologio kaj Mineraloj kaj poste ghia vicministro. En 1985 li farighis vicdirektoro de la Oficejo de la Centra Komitato de KPCh kaj en la sekvanta jaro ghia direktoro. Sur tiu posteno li laboris 8 jarojn. De 1992 li funkciis kiel ghenerala sekretario de la gvida grupo pri financoj de la Centra Komitato de KPCh por 10 jaroj.

Li ofte inspektis vilaghojn kaj katastrofitajn lokojn kaj tie intime interparolis kun loghantoj.

Chinio havas 900 milionojn da kamparanoj kaj la problemoj pri agrikulturo kaj kamparanoj estas malfacilaj kaj komplikaj. Post kiam Wen Jiabao farighis vicchefministro, li sukcese akcelis reformadon de la agrikultura kaj vilagha strukturoj kaj provadon de reformado de la vilaghaj impostoj kaj sub lia gvido oni ellaboris serion da politikoj utilaj al reformado kaj disvolvo de agrikulturo, publikigis "Programon pri helpo al malrichaj kamparanoj kaj ekonomia disvolvigho en la chinaj vilaghoj", "Programon pri agrikultura scienc-teknika disvolvigho" k.a. planojn utilajn al la china agrikulturo en la nova jarcento.

En 2000 Chinio provis reformadon de la vilaghaj impostoj, tio estas tre grava por solvi la problemon pri troa shargho de kamparanoj. Al tiu laboro Wen Jiabao dedichis grandan energion. Li faris plurfojan inspektadon en Anhui, kie oni faras la provan reformadon, kaj intime interparolis kun kamparanoj por perfektigi tiun politikon. En 2002 la provado estis farata en 20 provincoj kaj el tio la kamparanoj estis iagrade favorataj.

En la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Chinio Wen Jiabao diris: "En la historio Chinio faris plurfojan reformadon de la vilaghaj impostoj, ekz. en la dinastioj Tang, Ming kaj Qing, sed katenite de la tiama socia medio la shargho de kamparanoj post iatempa mallevigho levighis pli alten." Wen Jiabao diris, ke la Komunista Partio de Chinio unuanime servas al la popolo kaj certe liberigos sin el tiu absurda kateno. La cheestantoj varme aplaudis lin.

Post kiam li farighis membro de la centra gvidantaro, li vizitis multajn lokojn de la lando. Li faris esploradon en vilaghoj kaj vizitis kamparanojn. Li postlasis siajn spurojn en 1800 gubernioj el la 2 mil gubernioj de Chinio. Preskau chiujare li vizitis katastrofitajn lokojn, kie li gvidis la batalon kontrau inundo kaj trosekeco, kaj konsolis la katastrofitajn loghantojn. En la Printempa Festo de 2003, li vizitis ministojn de la karbominejo Fuxin. En la shakto 720 metrojn profunda li, sidante sur reloj, manghis ghjauzi-ojn kune kun ministoj.

Oni diris, ke li estas firmdecida. En 1998 la baseno de Yangzi-rivero estis atakita de eksterordinara inundo. Komisiite de la Centra Komitato, li gvidis la batalon kontrau inundo. Kiam alproksimighis la 6-a diluva pinto, rekorda en la historio, li inspektis multajn dangherajn lokojn, auskultis raporton de diversaj flankoj, detale demandis meteorologojn kaj hidrologojn kaj faris kategorian decidon, multe kontribuante al venko super la diluvo kaj protekto de la vivo kaj richajhoj de la popolo.

Post komenco de la financa krizo de Azio, Wen Jiabao faris multe da fruktodonaj laboroj en profundigo de reformado de la financa sistemo, rebonigo de la financa ordo, prevento kaj nuligo de la financaj riskoj kaj faris gravan kontribuon por venki la financan krizon, praktiki pozitivan financan politikon kaj subteni la nacian ekonomion.

Dum prezidado de la centra ekonomia laborkunveno li emfazis stabilan kreskon de la ekonomio por akceli la strukturan reordigon, reformadon kaj pordmalfermon kaj perfektigi la sistemon de socialisma merkata ekonomio. En la centra vilagha laborkunveno li postulis plirapidigi konstruadon de bonhava socio kaj akordigi la soci-ekonomian disvolvighon de la urboj kaj kamparo. Li prezidis ankau reformadon de la registara strukturo, klopodante fari ghin efika kaj unueca, shanghi ghiajn funkciojn, efektivigi demokratian sciencan decidon, praktiki leghan administradon kaj submeti ghin al popola kontrolado.

Dum li laboris en la centra registaro, sub lia gvido oni ellaboris gravajn dokumentojn, kiaj Decido pri Kelkaj Problemoj de la Sistemo de la Socialisma Merkata Ekonomio kaj Proponoj pri la Naua kaj Deka Kvinjaraj Planoj.

En diplomatia aktivado li impresas per bona konado de la mondo.

Li kaj lia edzino havas unu filon kaj unu filinon.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

>>> Chefpagho

Specialaj temoj pri Chinio