Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Amikaj retejoj

Jia Qinglin, prezidanto de ChPPIK
Shtataj gvidantoj

La 13-an de marto, 2003, Jia Qinglin estis elektita kiel prezidanto de la 10-a Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) kaj farighis nova gvidanto de la patriota unuecfronta organizo de Chinio.

Jia Qinglin naskighis en Hebei-provinco. En 1962 li diplomighis el la Hebei-a Politekniko kaj eklaboris kiel teknikisto de la Unua Mashinindustria Ministerio. En 1978 li farighis ghenerala direktoro de la Ghenerala Kompanio de Importo kaj Eksporto de Mashinoj kaj Aparatoj de Chinio kaj en 1983 farighis estro de la Fabriko de Pezaj Mashinoj de Taiyuan.

En 1985 li eklaboris en Fujian-provinco, kiu najbaras al Taiwan-insulo trans la maro. Fujian estas fama hejmloko de chinaj elmigrintoj. Kiel gvidanto de la provinco, li tie laboris 11 jarojn. Li alte taksas la gravan rolon de la unuecfronto en reformado kaj pordmalfermo. Li fidele praktikis la politikon de la partio pri chinaj elmigrintoj kaj tenis bonajn rilatojn kun ili. Li plene utiligis la apartan superecon de la provinco en kontakto kun Taiwan kaj multe kontaktis Taiwan-anojn.

Oktobre de 1996 li transpostenighis al Pekino kaj oficis kiel aganta urbestro, urbestro kaj sekretario de la partia komitato de la urbo. Estiel chefa gvidanto de la urbo, li prezentis la disvolvan strategion pri chefurba ekonomio kun novaj altteknologioj kiel la kerno, tiel ke la supereco de Pekino en edukado, sciencoj kaj teknikoj kaj informadiko plene disvolvighis. En 1997 la financa enspezo de Pekino estis nur 18.23 miliardoj da juanoj, sed en 2002, kiam li forlasis la postenon de urbestro, ghi atingis 53.4 miliardojn da juanoj kaj la pokapa ghenerala enlanda produktovaloro en tiu jaro estis 3355 usonaj dolaroj. La novaj altteknologiaj industrioj ludis gravan rolon en la loka ekonomia konstruado. La Scienc-teknologia Ghardeno Zhongguancun multe shanghighis en la tri jaroj kaj la industria strukturo de la urbo multe plibonighis ol antaue.

En la pasintaj 6 jaroj li faris enketon al bazaj unuoj 267 fojojn, ech en sabato kaj dimancho. Li ofte vizitis malrichajn loghantojn en kadukaj domoj. Sub lia gvido la urba registaro chiujare faris 60 aferojn, strikte rilatajn al la propraj interesoj de la popolo. En la pasintaj 5 jaroj aperis en Pekino 648 mil novaj laborpostenoj kaj la kadukaj domoj en la malnovaj loghkvartaloj plejparte estis rekonstruitaj kaj la pokapa logh-areo atingis 18 kvadratajn metrojn. En la pasintaj 6 jaroj li 11-foje vizitis Niujie-kvartalon, kompakte loghatan de nacimalplimultanoj hujoj, por solvi iliajn konkretajn problemojn. Sub lia gvido la urba registaro multe faris por media protektado. Multighis serenaj tagoj en Pekino. En la antauurbo estas grandaj areoj de verdajhoj, la akva sistemo estis bonordigita kaj la antikva fizionomio bone konservata. Li estis estro de la gvida grupo por inviti la Olimpikojn en 2008. Post la sukceso de la invito la urbo elmetis novan temon de disvolvigho "Nova Pekino kaj Novaj Olimpikoj", tiel ke la urbo eniris en novan periodon de disvolvigho.

Li estas kapabla teni la situacion en la tuto kaj ellabori realan principon de laboro en komplika situacio.

Kiam li funkciis kiel gvidanto de Pekino, li dedichis grandan atenton al la unuecfronta laboro. Li havas multe da amikoj el demokratiaj partioj kaj religiaj rondoj. Li faris intiman interparoladon kun Banchen Erdini la 11-a. Li diris, ke la plurpartia kunlaboro kaj principo de politika interkonsiligho gvidataj de la Komunista Partio de Chinio estas fundamenta politiko de Chinio. Li diris, ke Chinio firme tenos tiun principon en chia okazo.

Li estas rigora al si kaj indulga al aliaj, modesta kaj facile alirebla. Li diris plurfoje: "Mi laboris en Pekino 6 jarojn, kaj min trafis la plej bonaj shancoj en la historio." Li membrighis al la partio antau 44 jaroj. Samkiel multe da ordinaraj partianoj, li chiam atribuas siajn sukcesojn al la partio, popolo kaj epoko.

Lia edzino Lin Youfang estis lia kunlernantino en la Hebei-a Politekniko. Shi emeritighis en 1997. Tiu geedza paro havas unu filon kaj unu filinon. Ilia familio estas felicha kaj harmonia.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

>>> Chefpagho

Specialaj temoj pri Chinio