Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Amikaj retejoj

Wu Bangguo, prezidanto de la china popola kongreso
Shtataj gvidantoj

La 15-an de marto, 2003, en la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) Wu Bangguo estis elektita kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK.

Li naskighis en 1941 en Feidong-gubernio, Anhui-provinco. En 1967 li diplomighis el la radi-elektrona fakultato de Qinghua-universitato. Fininte sian studentan vivon, li laboris en la Tria Elektrontuba Fabriko de Shanhajo. Tie li funkciis kiel laboristo, transportisto ks. Lia tuta familio el 5 membroj de 3 generacioj loghis en domo kun areo de 11 kvadrataj metroj multajn jarojn ghis li farighis membro de la konstanta komitato de la partio de Shanhajo. Lia persona vivo kaj sperto havigis al li profundan simpation al la popolanoj en la socia fundo kaj tial li chiam kun granda entuziasmo servis al la ordinaraj loghantoj, bazaj unuoj kaj intime komunikighas kun la ordinaraj chinoj. La shanhaj-anoj intime nomis lin "civitano-sekretario".

De 1978 li laboris kiel vicdirektoro de la Industria Kompanio de Elektronaj Pecoj de Aparatoj de Shanhajo, tiu de elektronaj kaj vakuaj pecoj de aparatoj kaj vicsekretario de la Shanhaja Buroo de Instrumenta kaj Telekomunika Industrio. Komence de 1983, kiam li aghis 42 jarojn, li farighis membro de la Konstanta Komitato de KPCh de Shanhajo kaj kumulis sekretarion de la Scienc-Teknologia Laborkomitato. En 1985 li farighis vicsekretario de la partia komitato de Shanhajo. De marto de 1991 ghis septembro de 1994 li estis sekretario de la partia komitato de Shanhajo. Surbaze de la sukcesoj akiritaj de antauaj gvidantoj, li bone utiligis la situacion, kiam Deng Xiaoping donis paroladon che sia inspektado de suda Chinio kaj oni komencis rapidan disvolvon de Pudong-distrikto, kaj sub la gvido de la centra komitato de la partio kun Jiang Zemin kiel la kerno realigis la celon multe shanghi Shanhajon en tri jaroj. Kiel gvidanto de Shanhajo, li chiamaniere klopodis por plibonigi la vivkondichojn de la shanhaj-anoj.

Oktobre de 1992 li estis elektita kiel membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh en la Unua Sesio de ghia 14-a Tutlanda Kongreso. Septembre de 1994 li farighis sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato kaj eklaboris en Pekino. En la sekvanta jaro li farighis vicchefministro. Septembre de 1997 en la Unua Sesio de la 15-a Tutlanda Kongreso de KPCh li refoje estis elektita kiel membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la partio kaj marte de la sekvanta jaro li estis refoje nomumita vicchefministro. Dum longa tempo li respondecis pri ekonomio, komerco, trafiko, energioj, informa kaj nacidefenda industrioj, socia garantio, sekura produktado kaj efektivigo de la projekto de Tri Gorghoj de Yangzi-rivero.

Li bone scias la gvidan rolon de la shtataj entreprenoj en la nacia ekonomio, iliajn superecon kaj mankon. En la unuaj jaroj post kiam li estis taskita reformi la shtatajn entreprenojn, chinaj shtataj entreprenoj renkontis grandan malfacilon kaj en 1998 la chinaj shtataj entreprenoj kaj shtataj akci-posedaj entreprenoj realigis profiton de nur 52.5 miliardoj da juanoj, t.e. la plej malalta rekordo en la historio. Por solvi la problemon de la shtataj entreprenoj en reformado li faris profundan analizon kaj esploradon. En kelkaj jaroj li inspektis 80% de la chinaj olekampoj, vizitis chiujn gravegajn shtatajn entreprenojn kaj spertis laboron en shakto almenau unu fojon chiujare. En 1999 li faris esploradon en multaj lokoj de Chinio pri shtataj entreprenoj kaj shtataj akci-posedaj entreprenoj kune kun Jiang Zemin, kontribuante al la ellaborado de politikoj de la Centra Komitato de KPCh pri reformado de shtataj entreprenoj. Dank' al komuna penado de la tuta lando, en 2000 la shtataj entreprenoj kaj shtataj akci-posedaj industriaj entreprenoj atingis profiton de 240.8 miliardoj da juanoj, tio signifas, ke en tri jaroj ilia profito kvaroblighis, kaj en 2002 la profito atingis 263.6 miliardojn da juanoj.

Li multe zorgas pri malrichaj laboristoj. Li vizitis multe da minejoj, kies richfontoj estas preskau elcherpitaj, industriaj entreprenoj en profundaj montoj kaj landlimaj regionoj. Li faris multon por certigi la distribuon de pensio kaj garantii la fundamentan vivbezonon de senlaborighintaj laboristoj, asekuron de senokupaj laboristoj kaj minimuman vivnivelon de la urbanoj. En la pasinta jaro sub lia gvido respondeculoj de dekkelkaj shtataj departementoj vizitis 5 provincojn kaj municipalojn por esplorado kaj ellaboris la unuan chinan pozitivan politikon pri enoficigo.

Novembre de 2002 li farighis membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPCh kaj pro tio li farighis pli okupita. Gazetara servo raportis, ke sole en la 28-31-a de decembro, 2002, li kunsidis kun gvidantoj de grandaj entreprenoj rekte sub la centra registaro pri reformado de shtataj entreprenoj, auskultis laborraporton de la Fervoja Ministerio, cheestis lanchadon de kosmoshipo Shenzhou-4 kaj prezidis kunvenon de la Shtata Konsilantaro pri sekura produktado. Chio chi tio montras, ke li estas diligenta kaj praktikema kaj rapidritma shtatoficisto.

Li traktis siajn familianojn severe. Li havas unu filon kaj unu filinon, tamen en lernejoj kaj oficejoj neniu sciis, kiu estas ilia patro, krom tre malmulte da homoj. .

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

>>> Chefpagho

Specialaj temoj pri Chinio