Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Amikaj retejoj

Wu Guanzheng
Shtataj gvidantoj

Wu Guanzheng, han-o, naskiĝis aŭguste de 1938 en Yugan, Jiangxi-provinco. Li membriĝis al la Komunista Partio de Ĉinio marte de 1962 kaj eklaboris aprile de 1968. Li diplomiĝis el la Dinamika Fakultato de Qinghua-universitato.

Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la Centra Disciplin-inspekta Komisiono de KPĈ, sekretario de la Partia Komitato de Shandong-provinco kaj direktoro de la Partia Lernejo de Shandong.

Li funkciis antaŭe kiel urbestro de Wuhan, sekretario de la Partia Komitato de tiu urbo, vicsekretario kaj sekretario de la Partia Komitato de Jiangxi-provinco kaj provincestro de Jiangxi.

Li estis alterna membro de la 12-a Centra Komitato de KPĈ, membro de la 13-a, 14-a kaj 15-a Centraj Komitatoj de KPĈ, membro de la Politika Buroo de la 15-a Centra Komitato de KPĈ.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

>>> Chefpagho

 

 

Specialaj temoj pri Chinio