Informoj
Fokusaj temoj
Intervjuoj
Temo proponita de legantoj
Reago de legantoj
Tra la lenso
Shtataj gvidantoj
Materialoj
Grafikajhoj
Sesioj en 2001
Sesioj en 2002
Amikaj retejoj

Luo Gan
Shtataj gvidantoj

Luo Gan, han-o, naskita en julio de 1935 en Jinan de Shandong-provinco, aliĝinta al la Komunista Partio de Ĉinio en junio de 1960. Li komencis labori en majo de 1962. Diplomita el la Mina kaj Metalurgia Instituto de Freiburg de la Germana Demokratia Respubliko.

Nun membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, ŝtata konsilanto, membro de la Partia Grupo de la Ŝtata Konsilantaro, sekretario de la Centra Politika kaj Leĝa Komitato.

Li funkciis kiel:

Vicestro de Henan-provinco kaj sekretario de la Provinca Komitato de KPĈ;

Vicprezidanto de la Tutlanda Laborista Sindikato;

Ministro de Laborministerio, ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro, sekretario de la Partia Grupo de la organo de la Ŝtata Konsilantaro, sekretario de la Laborkomitato de la Centraj Ŝtataj Organoj, ŝtata konsilanto;

Ŝtata konsilanto kaj ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro;

Alterna membro de la 12-a Centra Komitato, membro de la 13-a, 14-a kaj 15-a Centraj Komitatoj de KPĈ, membro de la Politika Buroo de la 15-a Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ.

Ni tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!

>>> Chefpagho

 

Specialaj temoj pri Chinio