Hu
Jintao, han-o, naskighis decembre de 1942 en Jixi-gubernio,
Anhui-provinco. Li membrighis al la Komunista Partio de Chinio
aprile de 1964. Li diplomighis el la Akvomastruma Fakultato
de Qinghua-universitato.
Nun li estas ghenerala sekretario de la Centra
Komitato de KPCh kaj vicprezidanto de ghia Centra Milita Komisiono
kaj vicprezidanto de la China Centra Milita Komisiono.
Li funkciis kiel sekretario de la Komitato de
la Komunisma Junulara Ligo (KJL) de Gansu-provinco, sekretario
kaj unua sekretario de la Sekretariato de la Centra Komitato
de KJL de Chinio kaj prezidanto de la China Tutlanda Junulara
Federacio, sekretario de la Partia Komitato de Guizhou-provinco,
tiu de la Tibeta Autonoma Regiono, vicprezidanto de la China
Popola Respubliko kaj rektoro de la Partia Lernejo de la Centra
Komitato de KPCh.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|