|  Lau konstitucio kaj aliaj leghoj de Chinio la 
                    Tutlanda Popola Kongreso rajtas elekti, nomumi kaj eksigi 
                    la membrojn kaj gvidantojn de la superaj shtataj institucioj. 
                    Ghi rajtas elekti membrojn de la Konstanta Komitato de la 
                    Tutlanda Popola Kongreso; prezidanton kaj vicprezidantojn 
                    de la shtato; decidi la chefministron de la Shtata Konsilantaro 
                    lau propono de la shtata prezidanto; vicchefministrojn, membrojn 
                    de la Shtata Konsilantaro, ministrojn, prezidantojn de chiuj 
                    komisionoj sub la Shtata Konsilantaro, chefan kontokontroliston, 
                    gheneralan sekretarion lau propono de la chefministro; elekti 
                    prezidanton de la Centra Milita Komisiono kaj decidi ghiajn 
                    aliajn membrojn lau propono de ghia prezidanto; elekti prezidantojn 
                    de la superaj popolaj jughejo kaj prokurorejo kaj decidi prezidanton, 
                    vicprezidantojn kaj membrojn de chiuj specialaj komisionoj 
                    lau propono de la prezidantaro de la kongreso kaj eksigi la 
                    supre menciitajn personojn.  Post fermo de la Tutlanda Popola Kongreso ghia 
                    Konstanta Komitato rajtas decidi ministrojn kaj prezidantojn 
                    de chiuj komisionoj, chefan kontokontroliston kaj gheneralan 
                    sekretarion de la Shtata Konsilantaro lau propono de la chefministro 
                    de la Shtata Konsilantaro. Post fermo de la popola kongreso 
                    ghi rajtas decidi aliajn membrojn de la Centra Milita Komisiono 
                    lau propono de ghia prezidanto, nomumi kaj eksigi la vicprezidantojn 
                    kaj jughistojn, membrojn de la jughkomitato de la supera popola 
                    jughejo kaj prezidanton de la milita jughejo lau propono de 
                    ghia prezidanto; nomumi kaj eksigi vicprezidantojn, prokurorojn 
                    kaj aliajn membrojn de la supera popola prokurorejo kaj prezidanton 
                    de la milita prokurorejo lau propono de la prezidanto de la 
                    supera popola prokurorejo, aprobi nomumon kaj eksigon de la 
                    prezidantoj de la prokurorejoj de diversaj provincoj, municipoj 
                    kaj autonomaj regionoj; nomumi kaj eksigi la plenrajtigitojn 
                    de Chinio en aliaj landoj; aldone nomumi vicprezidantojn kaj 
                    membrojn de specialaj komisionoj de la Tutlanda Popola Kongreso; 
                    nomumi kaj eksigi asistan gheneralan sekretarion de la Konstanta 
                    Komitato de la China Popola Kongreso, prezidanton kaj vicprezidantojn 
                    kaj membrojn de laborkomisionoj de la Konstanta Komitato de 
                    la kongreso lau propono de ghia prezidanto. Ni 
                    tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon! 
                    >>> 
                    Chefpagho       |