Lau la difinoj de la konstitucio kaj la "Organiza
Legho de la Tutlanda Popola Kongreso", la povoj de la
Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso inkluzivas
leghofaron, eksplikon de la konstitucio kaj leghoj, superrigardon
al la praktikado de la konstitucio, superrigardon al la laboroj
de aliaj shtataj organoj, nomumon kaj eksigon de laborantoj
de aliaj shtataj institucioj kaj decidon pri gravaj problemoj
en la shtata vivo.
Lau la difino de la konstitucio de Chinio la
leghofara povo de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio enkorpighas
en la jenaj flankoj:
1. Amendi la konstitucion. En Chinio amendo
de la konstitucio bezonas proponon de la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Popola Kongreso au de kvinono de la kongresanoj
kaj aprobon de pli ol du trionoj de la kongresanoj en la
kongreso;
2. Ellabori kaj amendi kriminalajn kaj civilajn
leghojn;
3. Ellabori kaj amendi diversajn organizajn
leghojn por la shtataj institucioj;
4. Ellabori kaj amendi aliajn bazajn leghojn,
ekzemple tiujn de elektado, shtataneco kaj edzeco.
La leghofara povo dividighas jene:
Ellabori kaj amendi la ceterajn leghojn krom
tiuj, kies ellaboradon devas plenumi la Tutlanda Popola Kongreso;
Kiam la Tutlanda Popola Kongreso ne estas en plena sesio,
fari partan amendon kaj kompletigon al la bazaj leghoj ellaboritaj
de ghi, sed tio ne povas kontraustari al la bazaj principoj
de la koncernataj leghoj; ekspliki la konstitucion kaj leghojn;
senvalidigi administrajn difinojn, rezoluciojn kaj dekretojn
faritajn de la Shtata Konsilantaro malkonformajn al la konstitucio
kaj legho; senvalidigi lokajn difinojn kaj rezoluciojn faritajn
de shtataj institucioj de la provincoj, autonomaj regionoj
kaj municipoj malkonformajn al la konstitucio, leghoj kaj
administraj difinoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|