La kontrolo de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK)
kaj ghia Konstanta Komitato estas farata lau certa kontrola
sistemo kaj procedo:
1. Sistemo de auskulto kaj ekzamenado de laborraportoj.
Auskulto kaj ekzamenado de laborraportoj de la registaro,
jughejo kaj prokurorejo estas fundamenta formo, por ke la
shtata organo de potenco chiuflanke kontrolu iliajn laborojn.
Ankau rilataj leghoj reguligis kaj sistemigis konkretajn sistemojn.
2. Sistemo de ekzamenado kaj sankcio de projektoj
kaj bugheto. Ekzameni kaj aprobi raportojn pri praktikado
de plano de nacia ekonomio kaj socia disvolvigho kaj pri praktikado
de shtata bugheto estas grava enhavo de kontrolo de TPK al
la laboro de la registaro. Tuj post kiam la plano kaj bugheto
estas sankciita de TPK, la registaro devas praktiki ilin.
3. Sistemo de ekzamenado de reguligaj dokumentoj.
Lau la konstitucio kaj leghoj la Konstanta Komitato de TPK
havas rajton senvalidigi la regulojn, decidojn kaj ordonojn
faritajn de la Shtata Konsilantaro, nekonformajn al la konstitucio
kaj leghoj, kaj ankau tiajn regulojn kaj rezoluciojn faritajn
de registaroj de provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj;
la popolaj kongresoj de gubernia kaj pli altaj niveloj havas
rajton senvalidigi netaugajn rezoluciojn, decidojn kaj ordonojn
faritajn de gubernia registaro au tiujn faritajn de ilia konstanta
komitato de gubernia registaro; ankau la popolaj kongresoj
de subgubernioj kaj urbetoj povas senvalidigi netaugajn decidojn
kaj ordonojn de ties registaroj.
4. Sistemo de kontrolo de praktikado de leghoj.
La objekto de kontrolo de plenumo de leghoj estas leghplenumaj
organoj. Ili superrigardas leghajn problemojn en laboroj de
la registaro, jughejo kaj prokurorejo, kaj auskulto kaj ekzamenado
de raportoj pri plenumo de leghoj jam enlistighis en tagordon
de la Konstanta Komitato de TPK. Lau la raportoj pri plenumo
de leghoj kaj la ekzamenaj opinioj de la konstanta komitato
la leghplenuma departemento devas plibonigi sian laboron en
difinita tempo kaj informas la Konstantan Komitaton de TPK
pri labor-plibonigaj rimedoj kaj rezulto de praktikado.
5. Sistemo de akcepto de apelacio, akuzo kaj
denunco. Lau la konstitucio la civitanoj povas fari apelacion,
akuzon kaj denuncon al rilataj shtataj organoj pro la kontrauleghaj
agoj kaj laborfushoj de shtataj institucioj au oficistoj.
La konstantaj komitatoj de guberniaj popolaj kongresoj kaj
tiuj de pli altaj niveloj rajtas trakti apelacion kaj akuzon
kontrau shtataj organoj au oficistoj.
6. Sistemo de demandado. Dum la ekzamenado de
proponoj de TPK la reprezentantoj povas prezenti demandojn
al rilataj shtataj organoj, kiuj devas sendi fakajn personojn
fari klarigon en lokaj grupoj. Dum la sesio de TPK delegacio
au pli ol 30 reprezentantoj en opo povas prezenti demandojn
al rilataj ministerioj kaj komisionoj de la Shtata Konsilantaro
de Chinio. La prezidantaro de TPK transdonas la demandojn
al rilataj organoj por respondi au postulas, ke gvidantoj
de rilataj organoj respondu en prezidantara kunveno au kunvenoj
de rilataj fakaj komisionoj. Kadre de la kunveno de la Konstanta
Komitato de TPK pli ol 10 personoj rajtas ope peti la komitaton
prezenti demandojn al la Shtata Konsilantaro, ministerioj
au komisionoj de la Shtata Konsilantaro, au la Plej Altaj
Popolaj Jughejo kaj Prokurorejo. La kunveno de prezidantoj
decidas, ke rilataj organoj au gvidantoj de rilataj organoj
donu respondon en kunveno de la Konstanta Komitato de TPK
au rilataj kunvenoj de fakaj komisionoj.
Krome estas ankau konkretaj kontrolaj sistemoj
rilate enketojn pri specialaj problemoj, eksigon k.a.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|