La 13-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio
de Chinio, okazinta oktobre de 1987, decidis, ke la strategio
por la ekonomia konstruado de Chinio efektivighu en tri periodoj.
En la unu periodo la totala nacia produktovaloro duoblighos
kiom tiu de 1980 kaj oni solvos la problemojn pri manghajhoj
kaj vestoj de la popolo. Tiu tasko estas jam fundamente plenumita.
En la dua periodo la nacia produktovaloro duoblighos plue
en la fino de la 20-a jarcento kaj la popolo bonhavighos.
En la tria periodo en la mezo de la 21-a jarcento la pokapa
nacia produktovaloro atingos la nivelon de mez-evoluintaj
landoj kaj la popolo vivos kompare richan vivon kaj fundamente
realighos modernigo.
Lau la plano Chinio funndamente realigos modernigon
en 2050.
Por efektivigi sian modernighon en la difinita
tempo Chinio devas plenumi 7 postulojn.
Atingi
la nivelon de mez-evoluintaj landoj
La tiel nomata nivelo de mez-evoluintaj landoj
havas 8 normojn, t.e. la normoj pri disvolvigho de loghantaro,
ekonomio kaj socio kaj kvalito de la popola vivo, edukado,
kreiveco, informadiko kaj ekologio. Chiuj tiuj normoj estas
averaghaj por la evoluintaj landoj. Kun daura disvolvigho
de la monda ekonomio ili shanghighos, tial la nivelo de mez-evoluintaj
landoj estas nedifinita.
7
fundamentaj postuloj
Por atingi la nivelon de mez-evoluintaj landoj
Chinio devas plenumi jenajn 7 postulojn. Unue, ghia sinteza
povo evidente levighos en malsamaj periodoj; due, la faktoroj
malfavoraj por la nacia disvolvigho, kiaj loghantaro, greno,
energioj, richfontoj, ekologio, medio kaj socia egaleco, estos
efike venkitaj; trie, la shtata administrado estos bone farata
sub novaj politikoj; kvare, evidente levighos la totala povo
de la shtato; kvine, la kvalito de la popola vivo komplete
plibonighos en la nova periodo; sese, multe progresos la moralo
de la tuta popolo kaj socia ordo; sepe, Chinio farighos bona
modelo de shtata administrado internacie agnoskita.
Alfrontataj
problemoj
Fronte novajn defiojn de la monda disvolvigho
en la 21-a jc, Chinio devas solvi serion da gravaj problemoj,
kiaj defio de la ekonomia tutmondigho, pliigo de la povo levi
la ekonomian efikon kaj kolekti richajhojn, plenumo de raciaj
postuloj de la tuta nacio pri senchesa levigho de la kvalito
de vivo, kreo de paca kaj stabila ekonomia medio, socia medio
kaj ekologia medio, shangho de la grandnombra loghantaro en
grandegajn homajn richfontojn, kaj sercho de vojo por daura
disvolvigho en la kondichoj, ke la richfontoj estas malabundaj
kaj ekologia medio malfavora.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|