Lau la Konstitucio de la China Popola Respubliko
(ChPR), Legho pri Elektado kaj aliaj koncernaj leghoj, chiuj
civitanoj de ChPR, kiuj atingis la aghon de 18 jaroj, escepte
tiujn, kiuj estas lauleghe senigitaj je la politika rajto,
rajtas vochdoni kaj esti elektitaj, sen diferenco de naciecoj,
etnoj, seksoj, profesioj, familia deveno, religia kredo, klereco,
richeco kaj dauro de restado. La reprezentantoj de la popola
kongreso de chiuj niveloj estas deciditaj en elektado, interalie,
la reprezentantoj de la distriktaj kaj guberniaj popolaj kongresoj
estas rekte elektitaj de la elektantoj en diversaj elektaj
distriktoj, dum tiuj de la tutlanda, provincaj kaj urbaj popolaj
kongresoj estas elektataj de la reprezentantoj de la popolaj
kongresoj de la malpli altaj niveloj, t.e. nerekta elektado.
En la senpera elektado la kandidatoj de reprezentantoj estas
proponataj en diversaj elektaj distriktoj, dum en la nerekta
elektado ili estas decidataj en la samnivelaj kongresoj.
Chiuj partioj kaj popolaj grupoj povas kune au
aparte rekomendi kandidatojn de reprezentantoj. Ankau pli
ol 10 elektantoj au reprezentantoj rajtas kune rekomendi la
kandidatojn. En la balotado la nombro de la kandidatoj devas
esti pli granda ol tiu de la elektotaj reprezentantoj, t.e.
marghena balotado. En la rekta elektado la nombro de la kandidatoj
devas esti je triono pli multa ol tiu de la reprezentantoj,
au duobla, kiom tiu de la elektotaj reprezentantoj. En la
nerekta elektado la nombro de la kandidatoj devas esti je
kviono ghis duono pli granda ol tiu de la elektotaj reprezentantoj.
Chiuj balotadoj devas esti sekretaj. La elektantoj povas baloti
por au kontrau. kanditatoj. Kompreneble ili rajtas elekti
aliajn el vochdonantoj kaj montri sindetenon en la balotado.
La senpera elektado estas valida nur tiam, kiam pli ol duono
de la vochdonantoj partoprenas la vochdonadon. Kandidatoj
farighos nur tiuj, kiuj ricevos pli ol duonon da balotiloj.
Same estas ankau por la nerekta elektado.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|