La popolo posedas la shtatan potencon per certa
organiza formo. En Chinio tiu organiza formo estas la popola
kongreso elektita de la popolo. Ghi praktikas la shtatan potencon
en la nomo de la popolo. La Konstitucio de la China Popola
Respubliko difinas, ke chiuj rajtoj de la shtato apartenas
al la popolo. La organo, per kiu la popolo praktikas la shtatan
potencon, estas la tutlanda popola kongreso kaj lokaj popolaj
kongresoj de diversaj niveloj.
Por garantii ke la popola kongreso reprezentu
la popolajn interesojn kaj decidu aferojn lau la popola volo,
la konstitucio kaj aliaj leghoj difinas, ke la popolaj kongresoj
de chiuj niveloj respondecas por la popolo kaj submetighas
al ghia kontrolo, la reprezentantoj estas kontrolataj de la
elektantoj kaj elektaj unuoj, kiuj havas rajton eksigi ilin.
Por ke la laboroj de la popolaj kongresoj de
diversaj niveloj chiam reprezentu la popolajn interesojn kaj
enkorpigu la popolan volon, ili chiam tenas intimajn rilatojn
kun la popolo per diversaj manieroj. En multaj lokoj la konstantaj
plenumaj organoj de la popolaj kongresoj praktikas sistemon,
lau kiu la reprezentantoj vizitas kaj akceptas la elektantojn
en la difinita tempo kaj prezidanto de la konstanta komitato
de la popola kongreso akceptas popolanojn kaj reprezentantoj
faras inspektadon kun speciala atestilo. La tutlanda popola
kongreso kaj ghia konstanta komitato, la lokaj popolaj kongresoj,
havantaj leghdonan rajton, kaj iliaj konstantaj komitatoj
praktikas amasan linion en decido de leghoj kaj legha proceduro
kaj kolektas la opiniojn de diversaj flankoj per malsamaj
manieroj, publikigas iujn leghojn kaj projektojn de leghoj
por sondi la opiniojn. En la popola kongreso kaj iliaj konstantaj
komitatoj de diversaj niveloj la reprezentantoj kaj membroj
de la konstantaj komitatoj libere diras siajn opiniojn kaj
faras diskuton, tiel ke ili montras la opiniojn de diversaj
flankoj. Dank' al tio la leghoj, reguloj kaj decidoj, faritaj
de la popolaj kongresoj kaj iliaj konstantaj komitatoj montras
la popolajn interesojn kaj garantias la mastrecon de la popolo.
La popolaj kongresoj kaj iliaj konstantaj komitatoj de diversaj
niveloj en la praktiko kreas plurajn formojn por kontroli
la administrantojn en ilia legha administrado, jughado kaj
justico de la prokuroraj instancoj, iom post iom plibonigas
sian laboron kaj tutkore servas al la popolo.
Por esti kontrolataj de la elektantoj de la antauaj
elektaj distriktoj, unuoj kaj popolamaso, la popolaj kongresoj
kaj iliaj konstantaj komitatoj raportas sian laboron pere
de amaskomunikiloj kaj multaj lokaj popolaj kongresoj fondas
kaj praktikas la sistemon, lau kiu la reprezentantoj raportas
plenumon de sia ofico al la originaj unuoj kaj elektantoj.
Unuvorte, la popolo decidas kaj kontrolas la
popolajn kongresojn kaj la popolaj kongresoj reprezentas ghin
en plenumo de la shtata potenco, respondecas por ghi kaj estas
kontrolata de ghi.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|