La Tutlanda Popola Kongreso (TPK) estas la plej
alta organo de potenco. La Shtata Konsilantaro, kiel la plej
alta administra organo, kaj la plej altaj popolaj jughejo
kaj prokurorejo devas esti elektitaj de TPK kaj raporti sian
laboron al TPK chiujare. La rilatoj inter TPK kaj aliaj shtataj
organoj estas tiuj inter decido kaj plenumo kaj inter kontrolo
kaj kontroligho.
TPK praktikas la plej fundamentajn kaj gravajn
shtatajn funkciojn kaj povojn. Ghi havas la plej altajn povojn
revizii konstitucion kaj kontroli ghian praktikadon, ellabori
kaj revizii fundamentajn leghojn de la shtato, elekti, nomumi
kaj eksigi membrojn de la Konstanta Komitato de TPK, prezidanton
kaj vicprezidantojn de la shtato, membrojn de la Shtata Konsilantaro,
membrojn de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de KPCh
kaj estrojn de la plej altaj popolaj jughejo kaj prokurorejo,
decidi projektojn de shtata budgheto, nacia ekonomio kaj socia
progreso, organizan sistemon de provincoj, autonomaj regionoj
kaj municipoj, starigi specialajn administrajn distriktojn,
trakti problemojn pri paco kaj milito, kontroli la laborojn
de la Shtata Konsilantaro, la Milita Komisiono, la plej altaj
popolaj jughejo kaj prokurorejo k.t.p.
Lau decido de TPK kaj ghia Konstanta Komitato
la prezidanto de la China Popola Respubliko povas publikigi
leghojn, nomumi kaj eksigi chefministron, vicchefministrojn,
shtatajn konsilantojn, ministrojn, prezidantojn, chefkontokontrolistojn
kaj gheneralajn sekretariojn de diversaj ministerioj kaj komisionoj,
doni shtatajn ordenojn kaj honorajn titolojn, anonci amnestion,
proklami militan leghon, publikigi ordonon pri milita mobilizo
kaj anonci militan staton. Kiel reprezentanto de la China
Popola Respubliko, la prezidanto akceptas senditojn el aliaj
landoj kaj lau decido de la Konstanta Komitato de TPK sendas
kaj revokas plenrajtigitojn el eksterlando, ratifikas kaj
nuligas traktatojn kaj gravajn interkonsentojn subskribitajn
kun aliaj landoj.
La Shtata Konsilantaro de la China Popola Respubliko,
t.e. la Centra Popola Registaro de Chinio, estas la plej alta
administra organo de shtata potenco. La Shtata Konsilantaro
konsistas el chefministro, vicchefministroj, shtataj konsilantoj,
ministroj, prezidantoj, chefkontokontrolistoj kaj gheneralaj
sekretarioj de diversaj ministerioj kaj komisionoj. La Shtata
Konsilantaro raportas sian laboron al TPK kaj en postsesiaj
tagoj al ghia Konstanta Komitato.
La Centra Milita Komisiono de la China Popola
Respubliko konsistas el prezidanto, vicprezidantoj kaj membroj
kaj gvidas la tutlandan armitan forton.
La plej altaj popolaj jughejo kaj prokurorejo
de la China Popola Respubliko estas la plej altaj tiurilataj
organoj de Chinio. Ili raportas sian laboron al TPK kaj ghia
Konstanta Komitato.
La oficperiodo de la prezidanto kaj vicprezidantoj
de la shtato, chefministro, vicchefministroj, shtataj konsilantoj,
prezidanto kaj vicprezidantoj de la Milita Komisiono, estroj
de la plej altaj popolaj jughejo kaj prokurorejo estas tiom
longa kiom tiu de TPK. Ilia povas servi maksimume por 2 oficperiodoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|